Surrokaj
bildoj, pratempa arto, estas desegnoj gravuritaj sur klifo kaj
roko en groto. La vivoveraj figuroj sur la bildoj konigas la
veran kaj romantikan vivon de la prauloj kaj ties spiritan adoron,
kiu ne nur kreis la indighenan arton de Chinio, sed ankau penetris
tra chiuj ghiaj temoj. Pro tio, koninte surrokajn bildojn, oni
scias, kun kia imanenta forto disvolvighis la indighena arto
de Chinio.
Chinio estas
unu el la landoj, kiuj posedas multajn surrokajn bildojn. De
tiaj bildoj vidighas, ke la arto havas denaske rilatojn nedisigeblajn
de generado en la homa vivo kaj adorado de la homaro al la naturo.
La prauloj ne konis la naturon. Char ilia vivo estis ege malfacila
kaj la naturo katenis ilian ekziston, ili ektimis la naturon,
ghin kultis kaj personigis, de kio naskighis dio. La prauloj
esperis, ke prosperos generado de chiuj estajhoj kaj ilia propra
klano. Pro manko de sciencaj scioj pri estajhoj kaj homoj, la
prauloj, influate de mitologioj kaj kaoso, trovis generadon
mistera. Pro tio ili pie kultis dion de genero. Plej fruaj surrokaj
bildoj temas pri kulto de genero.
Krome la
tiamaj surrokaj bildoj montris ankau la scenon de chasado. Plej
ofte vidataj bildoj temas chefe pri notado de scioj, pri kulto
de la naturo, religio kaj spirito, pri dancado de dio kaj homoj,
pri kulto de genero k.s. Chiuj tiuj bildoj fidele montris la
tiaman socion. Similaj bildoj trovighas ankau en tomboj de aristokratoj.
La reprezentantaj estas surshtonaj kaj surbrikaj bildoj de Han-dinastio
(206 a. K. - 220 p. K.). Ili montras diversajn scenojn de terkulturado
kaj socia vivo, kaj rakontas mitojn kaj legendojn. Surshtonaj
kaj surbrikaj bildoj, kreitaj en la socio pli matura kaj kun
tekniko pli alta ol tiu de la surrokaj bildoj, servis kiel kunentombigajhoj
por aristokratoj.
Char la
prauloj trovis la naturon mistera, iliaj bildoj estis vualitaj
de mistera koloro, kiun malfacile komprenas la nunaj homoj.
Tamen, kiam la prauloj faris tiujn bildojn, en ili naskighis
la estetika ideo. Precipe kun maturigho de la terkultura socio
la vejnoj de la surrokaj bildoj estis uzataj sur multaj ajhoj,
ekz. koloraj fajencajhoj, kaj la vejnoj sur la lastaj estas
pli variaj kaj kolorrichaj. En la supra kaj meza basenoj de
la Flava Rivero elterighis multaj koloraj fajencajhoj, kies
plastiko estas tiel delikata, ke oni malfacile povas imagi ghin.
Kvankam
arkeologoj kaj popolaj artistoj havas malsamajn opiniojn kaj
proprajn klarigojn pri la kultura signifo de la vejna plastiko,
tamen oni povas certigi, ke tiuj pratempaj artajhoj sendube
apartenas al la arto de laboruloj. En ilia disputado estas jena
opinio: la desegno de duobla fisho kun homa kapo sur koloraj
fajencajhoj elterigitaj en la ruino Banpo, Xi'an, kaj samgrandaj
desegnoj sur la rando de la fajencajhoj eble estis transformighinta
Tajghi-bildo konsistanta el du kunighintaj fishoj, kio koncernas
la ok trigramojn de Fuxi. Tio eble estis figure konkreta esprimigho
de antikva china filozofio pri yin kaj yan. Kaj
la koncepto, ke kunigho de yin kaj yan naskas
universon, chiam dauris kaj evoluis en la tradicia china popola
arto. Oni povas diri, ke tio interligighis kun la temo pri kulto
de genero montrata en la pratempaj surrokaj bildoj.