Kiel
popola arto, brikogravuro estas uzata chefe por ornamo de konstruajhoj.
Brikogravuro de Chinio originis tre frue, kaj oni trovis ghin
en ruino de urbo de la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K--221
a.K). Sed oni uzis brikogravuron por ornamo de ghardenoj kaj
loghejoj en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279), kaj tio furoris
en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La stilo de brikogravuro
de diversaj lokoj estis varia. Gheneraldire, brikogravuro de
la sudo karakterizighas per delikateco, dum tiu de la nordo
-- malfajneco. Chu en la nordo, chu en la sudo, brikogravuro
estas aplikata chefe por ornamo de pordarko, ekranmuro, lintelo,
murangulo k.a. en ghardenoj, temploj, firmaoj kaj richulaj domoj.
Por fari
brikogravurajhon, oni unue devis fari desegnon sur la briko
kaj poste reliefe gravuri la brikon lau la desegno. La desegnoj
por brikogravuro temis pri vegetaloj, animaloj, figuroj en legendoj
kaj mitoj, teatraj intrigoj kaj chiutaga vivo de la popolo.
En Shexian-gubernio
de Anhui-provinco estas multaj bone konservitaj domoj el Ming-
kaj Qing-dinastioj. La brikaj gravurajhoj sur tiuj konstruajhoj
montris la kontribuon de la popolaj artistoj por la arto de
brikogravuro.
En Ming-
kaj Qing-dinastioj, en tiu gubernio estis multaj komercistoj.
Influate de la feudisma patriarka ideologio kaj hejmsopiro,
la komercistoj post gajno de granda profito emis sendi hejmen
grandan sumon da mono por konstrui luksan domon. Ili emis konkuri
kun najbaroj la skalo kaj lukseco de la domo por paradi sian
richecon. Ili dungis altnivelajn gravuristojn kaj postulis je
alta kriterio por la gravurajhoj. Ankau la gravuristoj farighis
konkuremaj kaj penadis por prezenti kiel eble plej novan kaj
distingighan verkon. Pro tio la temo de brikogravuro farighis
pli kaj pli richa, la nivelo pli kaj pli alta, kio formis originalan
stilon de la popola loghejo de Anhui.