Shtongravurajhoj
estis muLte uzataj en la antikva Chinio, chefe por ornami templojn,
arkadojn, pontojn, steleojn kaj civilajn domojn. Parto de la
shtongravurajhoj estis uzata kiel luksajhetoj en chambro au
praktikaj uzajhoj.
La popola
shtongravuro havas manierojn de plena reliefo, reliefo, basreliefo
kaj linia gravuro. Arkadoj, shtonaj leonoj antau temploj, malgrandaj
shtonaj leonoj antau civilaj domoj, chevalfostoj de Weibei de
norda Shaanxi-provinco, oferaj fostoj de sudokcidentaj naciminoritatoj
k.a. estis gravuritaj per eltrancho au eltrancho kaj reliefo
en kombino. Balustradoj, florbedoj kaj murbazoj estis gravuritaj
reliefe au basreliefe, kun forta gusto de pikturo, kaj temas
pri bonauguraj desegnoj pri floroj, bestetoj kaj pejzaghoj,
kaj nemultaj temas pri personoj.
Shtongravurajhoj
uzataj kiel luksajhetoj havas figurojn de floro, besto, persono,
skribilaro, incensujo, parfumujo k.a., kaj la materialoj povas
esti shtonoj de Shoushan kaj Qingtian kaj rulshtonoj.
La popola
shtongravuro prosperis en Quyang de Hebei-prov., en Fangshan
de Pekino, en Dali de Yunnan-prov. kaj en Hui'an de Fujian-prov.
Shtongravuro de blanka marmoro de Quyang komencighis en Han-dinastio
(206 a.K--220 p.K), kaj disvolvighis pro la prospero de budhismo
en Chinio. Blanka marmoro en Fangshan estis ekspluatita en Sui-dinastio
(581-618), kaj multe uzata en konstruado de imperiestraj palacoj
kaj mauzoleoj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). Shtongravuro
de Dali komencighis en Tang-dinastio (618-907), kaj ghia karakterizajho
estas lerta konformigo de naturaj vejnoj kaj kolornuancoj de
shtono al gravurado. Shtongravuro de Hui'an famighis pro shtonaj
budhoj en Tang- kaj Song-dinastioj, kaj en Ming- kaj Qing-dinastioj
la tieaj shtonaj leonoj, homoj kaj fostoj cirkauvolvitaj de
drakoj ghuis famon en- kaj eksterlande. Tie oni gravuras leonojn
kun shtonaj globetoj moveblaj en ilia busho, kaj oni nomas ilin
"sudaj leonoj".