En
la antikva Chinio lignogravuro estis uzata en ornamo de konstruajhoj
kaj mebloj, kaj trovighis ankau lignaj figuroj de homoj kaj
bestoj. Sed la popolo uzis lignogravuron chefe por ornamo de
konstruajhoj.
Lignogravurajhoj
sur la popolaj loghejoj estis faritaj el bonkvalita ligno de
cipreso, katalpo, ginko k.s. Kutime oni ne lakis la lignogravurajhojn
por parade vidigi la nobelan kvaliton de la ligno nek shmiris
la belajn vejnojn de la ligno.
Ghenerale,
kie prosperis brikogravuro, tie prosperis ankau lignogravuro.
Ekzemple brikogravuro kaj lignogravuro de Shexian en la suda
Anhui-provinco kaj Suzhou en la suda Jiangsu-provinco havas
evidentan karakterizajhon. Sed se temas sole pri lignogravuro,
oni certe mencios Dongyang de Zhejiang-provinco, Fuzhou de Fujian-prov.,
Chaozhou de Guangdong-prov., Suzhou de Jiangsu-prov. kaj Jianchuan
de Yunnan-prov.
Lignogravuro
de Dongyang: famighis jam en Song-dinastio (960-1279). La
ekzistanta impona Suyong-halo en Dongyang estis farita en Ming-dinastio
(1368-1644). Estas onidiro, ke en la regperiodo (1736-1796)
de imperiestro Qianlong, pli ol 400 konstruistoj de Dongyang
iris al Pekino por partopreni en riparado de la palaco. Tio
povas atesti la prosperon de lignogravuro de Dongyang. Iliajn
verkojn oni ankorau povas vidi en la Imperiestra Palaco en Pekino
kaj en fama antikva Lingyin-templo en Hangzhou, chefurbo de
Zhejiang-prov. Lignogravuro de Dongyang akcentas reliefon, klaran
nuancon kaj elstaran temon. Lignogravurajhoj de Dongyang temas
ofte pri antikvaj teatrajhoj, popolaj rakontoj kaj budhismo.
Lignogravuro
de Fujian: origininta de ornamo de konstruajhoj kaj mebloj.
Iom post iom aperadis eltranchitaj figuroj de homoj kaj bestoj.
La materialo estas kamforarbo, nanmu-arbo kaj abio. La verkoj
temas pri historiaj personoj, epizodoj kaj popolrakontoj.
Lignogravuro
de Chaozhou de Guangdong: Lignogravuro de Chao'an kaj Puning
proksime de Chaozhou estas la plej fama kaj renomighis jam en
Ming-dinastio. La verkoj estas aplikataj por ornamo de konstruajhoj
kaj mebloj. La lignogravuro estas reliefa, eltrancha kaj ajhura,
kaj ajhura estas la plej delikata. La verko de ajhura gravuro
povas esti aprecata de chiuj flankoj. Oni lakas per diversaj
lakoj kaj tegas per orfolio. La lignogravuro de Chaozhou temas
pri personoj, pejzaghoj, animaloj kaj vegetaloj, sed pli multe
pri teatrajhoj, fruktoj, fishoj, insektoj k.s. La stilo estas
tre delikata.
Lignogravuro
de Suzhou: En Suzhou estas multaj ghardenoj kaj lignogravuro
estis prospera. La lokanoj shatis ornami konstruajhojn samtempe
per lignogravuro kaj brikogravuro por doni belan vidon de la
akvolando de la suda Jiangsu-provinco. Lignogravuro de Suzhou
estas tre delikata kaj temas ofte pri floroj kaj personoj. 40
kilometrojn sudokcidente de Suzhou estis privata korto kun etaghdomo,
kies fostoj, traboj, diloj kaj aleroj estis ornamitaj per gravuritaj
brikoj, shtonoj kaj lignoj. La lignogravuro estis reliefa, plenumita
de Zhou Yunlong de Xiangshan-skolo de Wuxian-gubernio. Kiel
moderna verko, la konstruajho heredis la tradicion de lignogravuro
de Suzhou kaj ni povas ghui la guston de antikva lignogravuro
de Suzhou.
Lignogravuro
de Baj-nacio de Jianchuan de Yunnan: Ghi havas longan historion
kaj prosperis en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279). En antikveco
chirkau Kunming, chefurbo de Yunnan-prov., estis multaj famaj
gravurajhoj, kaj granda parto el ili estis verkoj de gravuristoj
de Jianchuan. Oni prenas lokan arbon "Yunmu" kiel materialon
de lignogravuro kaj la gravura maniero karakterizighas per delikateco.
Tie lignogravuro estas uzata por ornamo de konstruajhoj kaj
mebloj. La desegnoj temas pri bonauguro, historiaj personoj,
religiaj rakontoj kaj mitoj.