En
la halo de la china arto, la indighena arto (alinome popola
arto) estas tre originala speco. Probable ghi ne estas tiel
impona kaj delikata kiel kortega arto, pro siaj modlado simpla,
prilaborado senfajna, kaj ech iom kruda kaj koloro intensa kaj
iom hiperbola. Sed ghi, deveninte de la plej vasta kamparo,
pashtista kaj fishista regionoj, estas modla kaj praktika arto
kreita, produktita, aprecata kaj uzata de la popolanoj, tial
la artajhoj plej fidele spegulas iliajn intelekton, sciojn,
penson kaj senton.
Por prauloj
de la china nacio, kiuj vivtenis sin per terkulturado, ilia
kreado ne povis disighi de la tero. Kulturado de morusarboj
kaj bredado de silkraupo kreis silkon kaj satenon, kaj de tio
naskighis la artoj de tinkturado, presado, brodado kaj tajlorado.
La ceramika arto estis kreita post bakado de modlita argilo.
Dank' al la apero de papero, kiu prenas pajlon kiel la chefan
materialon, kreighis la artoj de pentrado, desegnado kaj papertondado.
Kaj la kombino de papero kun gravuro kreis presarton kaj ksilografion.
La originala arkitekturo estas brika kaj ligna. Eniro de budhismo
en Chinion alportis belan arton de argila skulpturo kaj tiun
de fresko. Kaj la mito pri Nüwa, kiu kreis la homojn el argilaj
buloj, eksplikis per la arta imago, ke la deveno de la chinoj
kaj apero de artoj rilatas al argilo. Same kiel Yangzi-rivero
kaj la Flava Rivero, ili spiras per indighena odoro, kiu estas
tre kara por la idoj de Yandi kaj Huangdi. Same kiel la 5000-jara
civilizacio de la china nacio, ili havas neelchepeblan fonton
kaj richegan enhavon, pri kiuj fieras la membroj de la china
nacio. Promenante inter ili, oni sentas, ke ili veturas en la
longa rivero de la china historio kaj legas libron pri la historio
de la kulturo de la china popola moro. En ia signifo, komprenante
ghin, oni povas kompreni ankau Chinion kaj la chinojn.
La indighena
arto estas richa kaj eminenta. Ju pli oni konos ghin, des pli
oni komprenos ghiajn longan historion kaj richan enhavon. Indighena
arto estas radiko de la kulturo de diversaj nacioj kaj esprimas
la primitivajn sentojn, aspirojn, kredojn kaj pensojn forgesitajn
au forgesatajn de la homaro, vekante la rememoron de la homaro
pri la infaneco. Indighena arto estas "patrina arto", ekzemple
papertondajhoj, tolaj artajhoj, farunaj figuroj k.s. kreitaj
de virinoj. Ghi estas ankau "origina arto", kiu entenas kaj
esprimas la plej primitivajn meditojn de la homaro pri sia origino...
La indighena arto de Chinio estas arto de la radiko de la china
nacio.