Kun
aparta stilo kaj intensaj lokaj koloroj diversaj kokosaj skulptajhoj
estas konataj kiel popolaj metiartajhoj propraj al Hainan-insulo
de Chinio.
Kokosaj
skulptajhoj estas faritaj el kokosaj sheloj. Dank' al siaj trajtoj
kaj natura formo, kokosaj sheloj pitoreskigas la skulptajhojn
kaj donas superban efekton.
La skulpta
procedo konsistas el elekto de materialo, formigo, skulptado,
inkrustado, polurado, ornamado k.a. Antau chio oni devas elekti
kokosajn shelojn, poluri ilin, fari formigon kaj kunmeti ilin,
poste fari skulptadon lau la desegno kaj fine skizi la skulptajhon
per ora au arghenta pulvoro antau ol laki ghin. Estas diversaj
manieroj de kokosa skulptado, kiel ekzemple, inkrustado, kungluado,
amasigado, gravurado, reliefigado kaj ajhurado. Por fari kokosan
skulptajhon pli grandan ol natura kokosa shelo, oni bezonas
kolekti centojn au ech pli ol milon da kokosaj shelpecoj. Por
versimiligi kokosajn skulptajhojn oni uzas plurajn teknikojn.
La kokosaj skulptajhoj de Hainan estas multspecaj. Ili estas
reliefigitaj, plektitaj, marketritaj k.a.
Per kokosaj
skulptajhoj oni prezentas homojn, pejzaghojn, florojn kaj bestojn.
Nun oni produktas pli ol 300 specojn de kokosaj skulptajhoj,
kiaj delikataj fruktopletoj, bovloj, florvazoj, tablolampoj,
pokaloj kaj altklasaj ekranoj.
La kokosaj
skulptajhoj estas metiartajhoj praktikaj kaj aprecaj. Antau
milo da jaroj Hainan-anoj faris el kokosaj sheloj ujojn por
chiutaga vivo. La tiamaj ordinaraj kokosaj kuleroj, bovloj,
vazoj, brosoj kaj cherpiloj chiuj estis delikataj metiartajhoj.
Poste, kun la progreso de skulptajhoj kaj altigho de vivnivelo,
la kokosaj skulptajhoj disvolvighis de simplaj uzajhoj de la
vivo al aprecaj metiartajhoj.
Kiel vilagho
de kokosaj skulptajhoj, Fudao de la urbeto Longqiao, Qiongshan-gubernio,
kun historio de kokosa skulptado dum pli ol 300 jaroj, havas
20 familiojn. Ili chiuj majstras en kokosa skulptado. La maljuna
metiartisto Wen Bide prezentis sian arton en Pekino kaj gajnis
premion. En la vilagho oni persistas en la tradicia moro, ke
majstro transdonas la metiarton al siaj lernantoj. Aperis novgeneraciaj
metiartistoj, precipe nombro da metiartistinoj.
Por disvastigi
la teknikon de kokosa skulptado en la mondo, Wenchang-aj skulptistoj
de Haikou, Hainan-provinco, okazigis kurson de kokosa skulpturo
en Dominikio kaj Tanzanio.