Tio
estas kristala mondo. Antau mi estas delikataj flakonoj el vitro
kaj kristalo, rondaj, longaj, ovalaj, okangulaj, seseghaj kaj
kalabasformaj. Ili estas admirindaj precipe pro siaj internaj
pentrajhoj, kiuj montras belajn scenojn de la universo: la homfiguroj
versimilaj, bestoj viglaj kaj pejzaghoj charmaj. Ghuante la
belajhojn, oni demandas, kiamaniere enmeti la pentrajhojn en
flakonojn.
Fakte, la
pentrajhoj ne estas enmetitaj, sed faritaj ene de la flakonoj.
Ghuste pro tio oni nomas ilin artajho ene pripentrita. La flakonoj
estis faritaj el snufboteloj, tial oni nomas la artajhon ankau
snufbotelo ene pripentrita.
Oni diras,
ke flartabako estis enkondukita en Chinion de europaj komercistoj
kaj misiistoj en Ming-dinastio (1368-1644). Flartabako estas
pulvoro el tabakfolio, parfumo, mento kaj aliaj dekkelkaj substancoj.
Ghi estas refreshiga. Kvankam ghi estas malofte uzata en Chinio,
tamen snufbotelo ene pripentrita kiel artajho ankorau furoras.
En la historio ghi servis kiel tributo por suvereno kaj kiel
donaco de imperiestro por subuloj, tial ghi iagrade portis la
koloron de potenco. Inter la popolanoj ghi servis kiel donaco
en signo de amikigho. Tiam oni alte taksis la snufbotelojn el
bonaj materialoj. Sed kun tempopaso oni ne plu shatis la botelojn
el oro, arghento, agato kaj smeraldo, sed travideblan ujon kun
delikata artajho ene. En Qing-dinastio (1644-1911) aperis artajho
ene pripentrita kaj pro tio la snufbotelo farighis charma metiartajho
kaj konservindajho.
En Chinio
estas multaj skoloj de interna pentrado. Nun Hebei-skolo estas
tre vigla. S-ro Wang Xisan estas fondinto de tiu skolo. Li ekshatis
la arton jam en sia infaneco. Li estas dischiplo de Ye Xiaofeng
kaj Ye Xiaosan, filoj de fama artisto Ye Zhongsan en Qing-dinastio.
Komplete posedinte la arton de la majstroj, li formis sian propran
artan stilon kaj estas nomata fondinto de Hebei-skolo. La arto
de Wang estas karakterizita per versimileco kaj figura animeco.
Rigardu, kiel animitaj estas la haroj, rigardoj kaj ridetoj
de la portretoj de 39 usonaj prezidantoj, kiujn li faris en
tri jaroj. Maje de 1984 Ronald Regan, tiama usona prezidanto,
ricevis kristalan flakonon kun sia portreto ene. Li tuj skribis
leteron por danki chinajn artistojn. De tiam famighis la artajhoj
de Wang kaj lia skolo.
En 1977 Wang
Xisan fondis la Hengshui-an Fabrikon de Specialaj Metiartajhoj
en Hebei-provinco, dank' al kio multe disvolvighis Hebei-skolo.
La nuna fabrikestro Zhang Rucai estas dischiplo de Wang kaj
ankau majstro post Wang. Ech chi tiu konfesis, ke iuj el la
artajhoj de Zhang jam superis liajn en tekniko. Zhang estas
tre lerta en prezento de la mieno kaj interna spirito de la
homo. Lia kristala flakono kun la pentrajho "Feino Chang'e Flugas
al la Luno" profunde impresas. Lia alia majstroverko "Auskulto
de Muziko" el la china klasika teatro montras la amon de juna
paro Zhang Sheng kaj Cui Yingying. Rigardu, kiel absorbite Zhang
Sheng ludas la kordinstrumenton gheng-o, dum fraulino Cui Yingying
honteme auskultas trans muro. La mieno de la juna paro estas
versimila, precipe tiu de la fraulino: arkaj brovoj, belaj okuloj,
rughaj lipoj, jadaj harpingloj… chio estas kvazau animita. La
verko prenzentas la nivelon de Hebei-skolo.
Koncerne
la fabrikon, Zhang konigis al mi, ke nun en la fabriko laboras
80 homoj, kiuj chiujare produktas pli ol 8 000 diversajn snufbotelojn
ene pripentritajn. Ghi estas la plej granda fabriko tiukampe
en Chinio. Kvankam tre okupita, Zhang tamen neniam forlasis
pentradon. Lia peniko komencas doni belajn bildojn, post kiam
li enigas ghin en botelon.