En 1996 okazis
en Nov-Jorko aukciado de 107 klasikaj chinaj mebloj. 90% el
ili estis aukciitaj
per prezo pli alta ol la minimuma, iuj ech per prezo dekoble
pli alta. Granda ekrano el palisandro (Dalbergia hainanensis)
estis achetita de usona muzeo kontrau miliono da usonaj dolaroj.
Nun, en multaj famaj muzeoj de la mondo estas klasikaj chinaj
mebloj.
En Ming-
kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj chinaj mebloj atingis
la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo. Dank' al la tiama
specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingighis per aparta
eleganteco kaj furoris ghis la unuaj jaroj de Qing-dinastio
(1644-1911). La privataj ghardenoj de Ming-dinastio, projektitaj
de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris,
ke la mebloj en la ghardenoj servu ne nur al la materia vivo,
sed ankau al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj
forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante
kontrau la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el
la Ming-dinastiaj brakseghoj kun apogiloj neelstaraj portas
la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan seghon). Ghi,
distingigha per agrabla mildeco, tre plachis al poetoj kaj pentristoj
de Ming- kaj Qing-dinastioj.
Influite
de la menciita kulturo, formighis la stilo de Ming-dinastiaj
mebloj, kiu montrighis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj
de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea)
kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro
havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo
-- kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo,
kiu gravuris sur sia pterokarpa segho chinan skribon kun la
teksto: Sidante sur tiu chi segho en libera tempo, mi prenas
unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do shajnas, ke
mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan
ghuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola
ligno.
Kompare kun
tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingighas
per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj
estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo
kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas
facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel
kristalo de kelkmiljara kulturo kaj sagho de la china nacio.
La linioj
de Ming-dinastiaj mebloj karakterizighas per diverseco kaj plastika
shanghighemo. La konturoj de braksegho forte impresas en harmonia
kombino de ghiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de braksegho
estis laudata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio"
de la Oriento.
Post Ming-dinastiaj
mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro
ekonomia disvolvigho la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan
vivon. La mebloj, projektitaj lau ilia estetika vidpunkto, estis
pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio.
La mebloj
de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas
rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj
strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj
ume-flora, ventumila kaj poligona distingighas per granda aprecindeco.
La Qing-dinastiaj
mebloj plejparte estas grandaj kaj pezaj kun diversaj reliefoj
pri
birdoj, bestoj, pejzaghoj kaj homfiguroj. Ili estas faritaj
el malmola ligno, tauga por gravurado kaj rebrilanta post polurado.
Krom marmoro kaj perlamoto, ankau jado, eburo, agato, kristalo
k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Iuj richaj familioj ornamis
siajn chambrojn per 8 au 10 specoj de seghoj por montri sian
majestecon kaj richecon.
Nuntempe,
mebloj de Ming- kaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado.
Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn
de la antikva socio.