Kiel china
popola artajho, papertondajhoj kun historio de pli ol du mil
jaroj estas vaste shatataj. Preskau en chiuj lokoj de Chinio
estas artistoj de papertondajhoj. Same kiel aliaj
chinaj popolaj artajhoj, ankau papertondajhoj de diversaj lokoj
distingighas per siaj propraj stiloj kaj trajtoj. Iuj vilaghoj,
kies anoj lertas en farado de papertondajhoj, estas konataj
kiel vilagho de papertondajhoj.
Papertondajho
originis de la arto de antikva gravurajho, kies materialo estis
metalo. Siatempe virinoj tonde faris florojn kaj birdojn el
stanaj folioj kaj diverskoloraj silkoj kaj uzis ilin kiel ornamajhojn.
Poste, tiuj materialoj estis anstatauigitaj per papero rugha
au alikolora, el kiu oni tonde faris florojn kaj figurojn de
birdoj, bestoj kaj homoj. En festaj tagoj oni gluis ilin sur
fenestro, lanterno kaj donaco. Menciindas, ke en la kamparo
de norda Chinio furoras lignaj fenestroj kun kradoj, tapetitaj
per blanka papero surhavanta papertondajhojn rughajn kaj alikolorajn.
Tiuj ornamajhoj donas gajan etoson al la chambro. Tial, dum
la Printempa Festo chiuj familioj gluas novajn papertondajhojn
sur la fenestroj.
Papertondajhoj
estas faritaj per tondado au gravurado. Antaue chinoj faris
ilin chefe per tondilo, chiufoje po 2-3 folioj. Pli delikataj
papertondajhoj estas faritaj per tondilo svelta. De la lastaj
dekoj da jaroj, ili estas faritaj plejofte per gravurilo, char
tiu maniero pli delikatigas papertondajhojn. Kaj per ghi oni
povas fari dekojn da ili unufoje.
Papertondajhoj
faritaj en kiu ajn loko kaj per kiu ajn instrumento, ghenerale
dirite, temas pri la popola vivo. Tiuj de norda Shaanxi(Shenshji)-provinco
plejparte prezentas brutojn, florojn, birdojn, fishojn, fruktojn,
legomojn, korbojn, kuvojn, kruchojn, homfigurojn kaj aliajn.
Ekz., la papertondajhoj pri pigo kun ume-floro, pashtisteto
kun bovo k.a. faritaj de Yan'an-anoj de Shaanxi-provinco spegulas
la vivon de kamparanoj en norda Chinio. La papertondajhoj de
Yan'an famas pro intenseco de lokaj koloroj, modesteco, krudeco
kaj simpleco.
Yan'an-anoj
faras papertondajhojn nur per tondilo sen desegnoj, chiam kun
mirinda lerteco. Loghantoj en norda Yan'an shatas fari papertondajhojn
bonordaj kun linioj ne nur longaj, sed ankau maldikaj kiel fadeno;
tiuj en la centra -- papertondajhojn krudajn kaj modestajn kun
linioj dikaj, koloroj nigra kaj blanka kaj formo vivovera; tiuj
en la suda -- papertondajhojn luksajn kaj delikatajn kun linioj
maldikaj kiel haro kaj punktoj malgrandaj kiel pinto de kudrilo.
Kompare kun
tiuj de norda Chinio, la papertondajhoj de suda Chinio distingighas
per delikateco. Ekz., la papertondajhoj de Yangzhou-anoj de
Jiangsu(Ghjangsu)-provinco, kun linioj longaj kaj maldikaj,
impresas per delikateco kaj eleganteco. Ili servas ne nur kiel
ornamo de fenestro, lanterno, chapo, shuo kaj kapkuseno, sed
ankau kiel modelo por brodi imite. La papertondajhoj de Yangzhou
temas chefe pri floroj versimilaj kaj variantaj lau sezonoj.
La gubernio
Yuian, Hebei, portas ankau la nomon Hejmo de Papertondajhoj.
La tieaj papertondajhoj plejparte estas faritaj per grifelo.
Ili servas aparte kiel ornamajhoj de fenestroj. Oni povas diri,
ke ili estas reprezentantoj de la papertondajhoj de norda Chinio.
La antikva
vilagho Nanzhang situas en la gubernio Yuxian. Antau 200 jaroj
la vilaghanoj ekfaris papertondajhojn. Nun, plejparto de la
familioj sin okupas pri farado de papertondajhoj. En la vilagho
vivas fama papertondisto Zhou He. Li estas honorita de la shtato
per titolo de china popola artisto. Liaj papertondajhoj plejparte
figuras papiliojn, pavojn, gruojn, florojn, fishojn kaj personojn
en teatro, mito kaj legendo. Tiuj pri homfiguroj estas aparte
elstaraj. Li reliefe prezentas la brovojn, okulojn, bushon,
nazon, harojn kaj ornamajhojn de chapo kaj vesto de homfiguroj
en siaj papertondajhoj. La de li tonditaj pekin-operaj hom-vizaghoj
kun kap- kaj lipharoj longaj kaj maldikaj plene montras lian
mirindan lertecon. La papertondajhoj, senditaj de la redakcio
de EPCh al niaj legantoj en la pasintaj jaroj, prezentas vizaghojn
de personoj en la china klasika romano "Tri Regnoj". Ili estis
faritaj de Zhou He.
Por fari
papertondajhojn necesas unue stakigi dekojn da pecoj da Xuan-papero
(bonkvalita papero de Chinio), kaj poste meti desegnajhojn sur
ilin, antau ol grifeli per gravuriloj grandaj kaj malgrandaj
lau bezono de malsamaj desegnajhoj. Dum gravurado necesas ekzameni
de tempo al tempo la randon de la gravuriloj kaj tuj akrigi
ghin, se ghi estas difektita ech iomete. Alie, se ghi rompos
linion, la papertondajho farighos senutila.
Kolorigado
de papertondajhoj estas ne facila, precipe kiam oni faras simplan
kolorigon. Ekz., por kolorigi papertondajhon pri rugha floro
oni devas kolorigi malhele ghian centran parton, pli kaj pli
hele ghian randon, lau la postulo, ke la floro aspektu reliefa,
sed la koloroj impresu per harmonia arangho. La papertondajhoj
de Yuian karakterizighas per gravuro subtila, koloro charma,
strukturo kompleta kaj formo viveca.
Krome, en
iuj lokoj oni faras papertondajhojn per tondilo kaj gravurilo
kune. Kaj oni gluas ion sur ili aparte. Tiel naskighas pli komplikaj
papertondajhoj. Ekz., en la gubernio Fushan, Shanxi(Shanshji)-provinco,
oni faras papertondajhon pri drako el or-arghenta papero kaj
sur ghia korpo gluas ankau paperpecetojn buntajn. Dank' al tio,
la drako aspektas bela en movighado. Krome, Foshan-anoj de Guangdong-provinco
faras papertondajhon per tondilo, gravurilo, chizilo, presilo
kaj pausilo. La de ili faritaj papertondajhoj kun belaj koloroj
estas rigardataj kiel artajhoj kun densa loka gusto.
La papertondajhoj
de Foshan estas faritaj au per tondilo, au per gravurilo au
per globetoj, kiujn oni uzas por chizi kuprajn lamenojn. Iuj
papertondajhoj estas faritaj per tondilo kaj gravurilo kune,
per pauso au per preso. Krome, per globetoj oni chizas kuprajn
foliojn por ricevi bildojn sur ili. Jen alispecaj papertondajhoj,
kiuj karakterizighas per linioj krudaj au graciaj au per ambau.