La pupoj
el tablotenisaj pilkoj nomighas ankau "tablotenisaj figuroj".
Pro siaj apartaj formoj kaj materialoj ili estas rigardataj
kiel bela floro en la puparta ghardeno. Ilia kreinto estas s-ro
Tong Zhen, instruisto de la Geknaba Domo sub la China Bonstatiga
Ligo.
Estas atentokaptaj
la pupoj versimilaj en la Geknaba Domo. Inter ili estas ridantaj
gemaljunuloj, sveltaj knabinoj en palacaj vestoj, kantantaj
va-aj knabinoj, energiaj golfistoj kaj ridigaj komikistoj kun
chapo sur la kapo kaj ledshuoj sur la piedoj... Tie estas ankau
kokoj, sovaghaj anseroj, anasoj, shafoj, leporoj, tigroj, ursoj
kaj iuj mitaj herooj, kiaj bonzo Xuanzang, liaj dischiploj simio-regho
Sun Wukong kaj porko Bajie, kiuj pilgrimis al la Okcidento por
peti sutrojn.
La nomitaj
pupoj kun tradicia strukturo de puparto havas la originan funkcion,
tamen estas multe pli facile fareblaj ol la lignaj. Dank' al
la sama aranghajho, la aktoroj povas manipuli ilin same kiel
la tradiciajn.
Por fari
tiajn pupojn oni bezonas solidajn sciojn pri pentrado. Antau
la farado oni devas pentri la deziratajn figurojn kaj iliajn
movojn sur papero, kio bezonas delikatan laboron. S-ro Tong
dedichas grandan atenton al la personaj karakteroj kaj sentoj
de malsamaj infanoj kaj sub lia peniko la pupoj aspektas stulte,
dorlotite, gaje au kolere. La malsamaj naciaj moroj estas bone
montritaj per iliaj vestoj kaj movoj. Mi vidis tie dancantajn
pupojn tibetaj knabinoj en tibeta robo, dancantan pupon havaja
knabino kun girlando kaj kvietan pupon japana knabino kun hartubero
sur la kapo en kimono. Unue ili estis pentritaj sur papero kaj
poste farighis pupoj el tablotenisaj pilkoj. Dum kreado s-ro
Tong neniam povas disighi de peniko: li devas pentri kaj sur
papero kaj sur tablotenisaj pilkoj.
S-ro Tong,
sin dedichanta al la puparta edukado, devenis de pupartista
familio. Li elbakis arojn da junaj pup-farantoj kaj pup-ludistoj,
tiel ke la infanoj amantaj pup-teatron ellernis pup-ludadon,
sed nur malmulte da infanoj havas la felichon esti trejnataj
en la Geknaba Domo. Estas ja malfacile fari pupojn per tradiciaj
metodoj, kio malhelpis ilian popularighon inter granda amaso
da infanoj. Chu oni povas trovi simplan metodon por fari pupojn?
Dank' al sia atentema esplorado kaj aktiva praktikado s-ro Tong
fine trovis tablotenisan pilkon kaj tiel aperis nova membro
de la pupa familio. La farado de pupoj el tablotenisaj pilkoj
ekscitis la imagipovon kaj kreivon de la infanoj. Ili ludis
siajn proprajn pupojn fiere kaj certighis pri sia kapablo. Vidinte
tion, s-ro Tong sentis grandan ghojon. En 1995 la 43-a Monda
Tablotenisa Championeca Konkurso okazis en Tianjin, Chinio.
Por bonvenigi la konkurson, sub lia gvido pli ol 50 infanoj
de la puparta kurso de la Geknaba Domo faris 120 seriojn da
belaj pupoj en duonjaro kaj donacis ilin al chiuj teamoj partoprenantaj
la konkurson. La pupoj similaj al amikeca diplomato gvidis chinajn
geknabojn en ekskurso tra la mondo. En la Monda Mezlernejana
Sportkunveno '98 en Shanhajo pupoj el tablotenisaj pilkoj refoje
farighis multe atentataj de la sportistoj, kiuj tre shatis la
pupojn, achetis ilin kaj portis ilin hejmen.
Por la Sidnejaj
Olimpiaj Ludoj s-ro Tong faris 112 elegantajn pupojn de la 56
chinaj nacioj dum pluraj jaroj kaj donacis ilin al la chinaj
tablotenisistoj.
S-ro Tong
nun estas ankorau vigla kaj scivolema kiel infano.