La china kulturo estas longhistoria,
ampleksa kaj richa, kaj la china lingvo estas la chefa portilo
de la china kulturo. En la kelkmil-jara evoluado la china kulturo
plirichigis la chinan lingvon kaj siaflanke la lingvo plibriligis
la kulturon. Sekve, "la china lingvo kaj la china kulturo"
ja estas granda temo, kaj por pli bone pritrakti ghin necesas
skribi verkon ampleksantan kelkcent paghojn. Sendube, en tiu
chi mallonga artikolo mi povas nur sensisteme prezenti kelkajn
punktojn pri tiu temo, kiuj lau mi estus eble interesaj por
la legantoj.
La china lingvo kaj konfuceanismo
Parolante pri la china kulturo, oni
ofte mencias konfuceanismon, char ghi ludis chefan rolon en
la kreskado kaj progresado de la china kulturo kaj richigis
la chinan lingvon.
Jam en pratempo la chinaj filozofoj
konsciis, ke kiel ero de la naturo (chinoj nomas ghin chielo),
homo devas obei la naturajn leghojn au volojn. Kaj ili kreis
la esprimon "unuigho de la chielo kaj homo".
La homoj havas diversajn dezirojn.
Konfuceanismo opinias, ke tiuj deziroj estas naturaj instinktoj
kaj oni ne povas nek devas ilin nei, tamen estas necese ilin
limigi, por ke ili ne estu ekscesaj, alie ili endangherigus
ne nur la individuon, sed ech la tutan homan socion. Sekve Konfuceo
pledis, ke la homoj devas obei la decregulojn (reguloj por deca
konduto) en chiuj siaj agadoj. La vortoj "humanismo",
"justeco", "deco", "sagho" (racia
kono) kaj "sincereco" en la china lingvo ja esprimas
la decregulojn de konfuceanismo. Krome, li pledis ankau por
fileco, frateco, lojaleco, honesteco kaj hontosento. Pro la
disvastigho de konfuceanismaj principoj, la vortoj pri homaj
virtoj kaj ties malaj vortoj abunde aperis en la china lingvo.
Ekz., oni konsideris, ke kondutoj morale maldecaj estas hontindaj,
do hontosento estis rigardata kiel unu el la homaj virtoj. Tiuj,
kiuj havas hontindajn kondutojn, estas nomataj uloj sen hontosento,
kaj tio estas tre severa riprocho en la china lingvo. La chinoj
shatas la nekoruptighintajn shtatoficistojn kaj abomenas la
koruptighintajn, ili nomas la antauajn puraj oficistoj kaj la
lastajn malpuraj. Do, la vortoj "pura" kaj "nekoruptighinta"
kaj la vortoj "koruptighinta" kaj "malpura"
estas ofte kunligitaj kaj farighas kunmetitaj vortoj en la china
lingvo.
La chinoj alte taksas la volon de individuo.
Ili konsideras, ke nur tiu, kiu havas firman volon, povas plenumi
gravan taskon chu en politikaj chu en militaj kaj aliaj aferoj.
Konfuceo foje emfazis: "La komandanto povas esti kaptita
for de sia armeo, sed la volo de ech ordinara homo ne povas
esti prenita for de li." Kaj ankau Mengzi (372-289 a.K.),
la dua sanktulo de konfuceanismo, asertis, ke homo kun firma
volo ne povas esti shancelita de mizero, nek tentita de richeco,
nek subigita de potenco. Kaj tia homo estas nomata "noblulo
kun firma volo". Tiuj vortoj de Konfuceo kaj Mengzi farighis
maksimoj en la china lingvo.
La vorto "lojaleco" origine
signifas, ke oni devas esti lojala al la regho, sed poste ghi
enhavas ankau la sencon "sindedicho al la patrujo".
En la china historio trovighis nemalmultaj nobluloj, kiuj estis
tiel lojalaj al la patrujo, ke ili preferis oferi sian vivon
ol kapitulaci al la invadantoj. Ili estas tre admirataj de la
popolo kaj nomataj "nobluloj kun firma patriotisma volo".
Kaj male, al tiuj, kiuj kapitulacis al la malamikoj, oni donis
la nomon "perfiduloj de patrolando".
Konfuceanismo alte taksas la valoron
de harmonio en la socia vivo, char nur harmonio povas stabiligi
kaj firmigi la familion kaj la socion kaj interpacigi kaj solidarigi
la popolon de la tuta lando. Por realigi harmonion inter la
homoj, oni devas esti milda, bonkora, modesta, tolerema, grandanima,
helpema, oferema, fervora, ghentila ktp. Oni povas diri, ke
tiaj vortoj pri homa kvalito estas vere multnombraj en la china
lingvo. Ili havas malsamajn signifojn, tamen kiel decreguloj
ili ludas saman rolon en interhomaj rilatoj, t.e. sin teni amike
kaj mildigi konfliktojn.
Tute nature, konfuceanismo, kiu estis
kreita antau pli ol 2 mil jaroj, havas multajn mankojn. Oni
plendas, ke la decreguloj de konfuceanismo, tro rigoraj kaj
rigidaj, farighis katenoj de homaj personeco kaj libereco. Kaj
la plej netolereble absurda koncepto de konfuceanismo estas
humileco de virinoj antau viroj. Lau konfuceanismo, la edzino
devas obei sian edzon, shi tute ne estas egalrajta kiel la edzo.
Konfuceanismo fakte konsideras, ke virinoj estas nur dependajhoj
de viroj. Tiu absurda vidpunkto montrighas ech en la chinaj
ideogramoj. Che la komenco la ideogramo "virino" estis
simila al figuro de genuanta virino. La chinaj ideogramoj estas
plejparte faritaj el du au pli ol du partoj, el kiuj la kerna
parto nomata "bushuo" en la china lingvo estas uzata
por indiki la esencan signifon de tiu ideogramo. Pro la influo
de konfuceanisma koncepto, nemalmultaj chinaj ideogramoj, kiuj
enhavas sencon de malestimo, estas faritaj el la kerna parto
"virino", ekz., la supre menciita "jian"
(perfidulo) estas farita el la kerna parto "virino".
Nuntempe, precipe post la fondigho de nia popola respubliko,
la chinaj virinoj ghuas tute egalajn rajtojn kiel la viroj.
Do, la diskriminacio kontrau virinoj estas ghenerale likvidita.
Sed la ideogramoj kun senco de malestimo al virinoj estas malfacile
forigeblaj.
La kernaj partoj "koro" "fajro"
kaj "silko"
Lau Mengzi, la funkcio de la homa koro
estas pensado. Estas vere, ke en la china lingvo la ideogramoj
rilatantaj al penso kaj sento estas preskau senescepte faritaj
el la kerna parto "koro", ekz., volo, amo kaj malamo,
melankolio, ghojo kaj malghojo, indigno, timo kaj multaj aliaj.
Tiu lingva strukturo klare atestas la tezon de antikvaj chinaj
filozofoj, ke tio, kio produktas penson kaj senton, estas la
koro, sed ne la cerbo.
Estas diversaj chinaj bongustajhoj,
sekve ankau la metodoj de kuirado estas diverse nomataj. Che
la okcidentanoj estas simpla metodo de fritado, sed en la china
kuirarto trovighas malsamaj metodoj de fritado, do, necesas
havi malsamajn nomojn por esprimi la malsamajn metodojn. Char
por kuirado oni nepre bezonas fajron, la ideogramoj por tiu
celo estas plejparte faritaj el la kerna parto "fajro",
kaj la vorto "fritado" ja havas "fajron"
kiel sian kernan parton. Iuj chinaj manghoj estas nomataj lau
kuirmetodoj, ekz., "huo-shao", kuko bakita super fajro,
portas nomon kun du "fajroj". La specoj de chinaj
manghajhoj estas sennombraj, do ili havas sennombrajn nomojn
kaj konsekvence estas sennombraj ideogramoj por ili. La china
kuirarto povas esti nomata "kulturo de trinkado kaj manghado"
kaj rigardata kiel parto de la china kulturo, kaj al ili intime
rilatas multaj chinaj ideogramoj.
Chinio estas lulilo de silko. La silkaj
produktajhoj estas ghenerale nomataj "silkajhoj".
Fakte, estas diversaj specoj. Ekz., la silka pongheo estas tre
mola, kaj la chemizoj faritaj el ghi estas komfortaj; alia silka
teksajho nomata sateno estas glata kaj iom pli dika, kaj ghi
taugas por vintraj vestajhoj; dume la silka gazo estas bona
materialo por someraj vestajhoj pro ghia ventola kvalito. Tiuj
silkaj produktajhoj havas diversajn specojn. Ekz., "broka
sateno" estas sateno, sur kiu oni povas broki diversajn
desegnajhojn, kaj krepo estas tiel nomata pro ghia falto. La
ideogramoj por la menciitaj silkaj produktajhoj estas chiuj
faritaj el la kerna parto "silko".
Kaj oni povas aserti, ke la chinaj
ideogramoj estas parto de la china kulturo, kaj en la vortoprovizo
de la china lingvo kaj la strukturo de la chinaj ideogramoj
troveblas fenomenoj de la china kulturo.
Krei ideogramojn kaj pensi figure
Fakuloj asertas, ke chinoj kutime pensas
konkrete kaj figure. Je la komenco ili kreis la chinajn ideogramojn
ghuste lau la figuroj de la objektoj. Poste ili faris la vortojn
lau figura pensmaniero. Ekz., kiam la chinoj parolas pri la
blanka koloro, ili shatas aldoni la vorton "negho"
antau ghi por esprimi, ke io havas la blankan koloron kiel la
negho; ili aldonas la vorton "glacio" antau "frosta"
por esprimi, ke io estas glacie frosta. Ne nur al adjektivoj,
sed ankau al substantivoj oni emas aldoni vorton por pli figure
esprimi ilian sencon. Ekz., oni aldonas la vorton "arghento"
antau la vorto "haro" por esprimi, ke la haro blankighas.
Kaj kiam oni metas la vorton "cherizo" antau la vorton
"busho", tio indikas, ke la busho de virino estas
malgranda kaj charma kiel rugha cherizo. Trovighas ankau tiaj
esprimoj: "manghajhbarelo" por moki tiujn, kiuj scias
nur manghi, sed kapablas fari nenion; "tigro kun ridanta
mieno" aludas al homoj, kiuj aspektas mildaj kaj afablaj,
sed fakte estas sovaghaj kaj kruelaj kiel tigro.
Oni figure nomas ankau la bestojn
importitajn el eksterlando, ekz., ghirafo estas nomata "longkola
cervo", char ghi havas longan kolon kaj ghia korpo aspektas
kiel cervo; kaj zebro nomighas "stria chevalo", char
ghi similas al chevalo kun blankaj strioj sur sia korpo.
En la china lingvo multaj proverboj
kaj idiomajhoj estas figure esprimataj, ekz., "elpreni
la lunon el akvo", tio signifas senrezultan klopodon; "aldoni
piedojn al la pentrita serpento", tio enhavas la sencon
"superflua faro"; "la formiko sur la varmega
kaldrono", per tio oni esprimas, ke iu falas en embarason
kaj ege senpaciencighas. Estas idiomajhoj faritaj el paroj da
antonimoj, ekz., "eliri el vivo, eniri en morton"
signifas, ke oni riskas sian vivon pro engaghigho en dangheran
aferon; "shati ripozon, malshati laboron" signifas
maldiligentecon; "jesi bushe, nei kore" estas esprimo
de malhonesteco.
Tiaj esprimoj de kvarvortaj frazetoj
estas tre koncizaj, klaraj, figuraj kaj impresivaj. Ili estas
ritmaj, belsonaj kaj facile memoreblaj. Tiu lingva fenomeno
vershajne estas specifa en la china lingvo, char nur en la kadro
de ties speciala strukturo tio farighas ebla.
Diversaj nomoj kaj sanga rilato
Tradicie, la chinoj alte taksas la
sangan rilaton inter parencoj kaj la familian hierarkion. Tio
klare spegulighas en la diversaj nomoj inter familianoj kaj
parencoj. La nomo "onklo" estas dividita en kvin kategoriojn
per malsamaj nomoj, nome: A. la pliaghaj fratoj de patro; B.
la malpliaghaj fratoj de patro; C. la edzoj de pliaghaj kaj
malpliaghaj fratinoj de patro; Ch. la pliaghaj kaj malpliaghaj
fratoj de patrino; D. la edzoj de la pliaghaj kaj malpliaghaj
fratinoj de patrino. Kaj la nomo "onklino" estas sammaniere
dividita. Estas rimarkinde, ke la kategorioj C, Ch kaj D malsamas
kiel la kategorioj A kaj B. En tiuj tri kategorioj oni ne distingas
la pliaghajn kaj la malpliaghajn. Ekz., la pliaghaj kaj malpliaghaj
fratoj de patrino estas same nomataj "onkloj", sed
tiuj de patro nomataj distinge. La kialo estas, ke la antauaj
estas parencoj kun alia familia nomo kaj ne necesas distingi.
Dume la pliaghaj kaj malpliaghaj fratoj de patro havas la saman
familian sangan rilaton kun la patro kaj iliaj pozicioj en la
familio estas malsamaj* kaj tial malsame nomataj. La nomoj "nevo"
kaj "nevino" estas alie nomataj, se ili estas gefiloj
de fratino; kaj la gefiloj de filino estas nomata nepo kaj nepino,
sed kun adjektivoj "eksteraj", char ili apartenas
al alia familio. Same, la gepatroj de patrino estas nomataj
"eksteraj" geavoj.
En la pasinteco chinoj kutime strikte
obeis la sistemon de familia hierarkio. Sekve estis tia fenomeno:
iu mezaghulo devis nomi iun knabon "onklo" pro tio,
ke tiu knabo estas juna frato de lia patro. Tio shajnas iom
stranga, sed estas natura por chinoj.
La supre menciitaj familiaj kaj parencaj
nomoj shajnas nenecesaj por okcidentanoj, sed por chinoj ili
estas nepre necesaj kaj utilaj por eviti miskomprenon.
Nuntempe, tiu sistemo de patriarka
hierarkio ne plu estas strikte observata, tamen la diversaj
parencaj nomoj ankorau validas, char ili jam ekzistis kelkmil
jarojn kaj farighis sociaj kutimoj por chinoj. Tamen ili eble
iom shanghighos estonte, char la infano de gesolinfana paro
ne havos onklon, onklinon ks., kaj tiam malmultighos diversaj
parencaj nomoj.
La china lingvo kaj literaturo
Oni ofte diras, ke Chinio estas lando
de poezio. Tio ja ne troigas, char jam en la epoko antau 3 mil
jaroj la unua kolekto de 300 poemoj estis kompilita. Poste en
Tang-dinastio (618-907), poezio vaste prosperis kaj aperis multaj
eminentaj poetoj. Lau esploro, en tiu dinastio trovighis proksimume
2300 poetoj, kiuj verkis kelkdekmil poemojn kaj ech nun ankorau
legeblas pli ol 52 mil poemoj, el kiuj pli ol 900 estis el la
plumo de Li Bai, "feo de poezio", kaj pli ol 1400
verkitaj de Du Fu, "sanktulo de poezio". En Song-dinastio
(960-1279) aperis pli ol 1400 verkistoj, kiuj skribis pli ol
20 mil alispecajn poeziajhojn nomatajn ci**. Sendube,
la abundaj poeziajhoj farighis tre valoraj kulturaj heredajhoj
por la china popolo. Ke la antikvaj chinaj literaturistoj faris
tiom da verkoj, tio estas vere mirinda afero, kaj tiurilate
oni ne povas ne atribui la meriton al la china lingvo, kiu havas
ne nur richan vorto-provizon kun granda esprimpovo, sed ankau
tre elastan strukturon, kiu ebligas al la poetoj tre libere
verki sen la kateno de gramatikaj reguloj. Ekz., ili ofte uzis
adjektivon kiel verbon, precipe en poeziajhoj. Iu fama poeto
de Song-dinastio verkis jenan verson: "Printempa vento
denove verda (verdigas) la sudan bordon de la rivero".
Chu tiu adjektivo "verda" ne donis tre fortan impreson
al la legantoj pri la bela printempa pejzagho? La verso prezentas
bildon. Kaj ghuste al kreado de bildo en poezio strebis la antikvaj
chinaj poetoj.
Krome, ili ne rekte priskribis sian
senton, sed implicis ghin en la priskribita pejzagho. Ekz.,
du poetoj de Tang-dinastio priskribis la vesperan pejzaghon
po per du versoj. Unu el ili verkis: "La subiranta suno
bele brilas, tamen la vespero proksimighas"; kaj la alia
skribis: "Ne diru, ke la suno subiras, ia brilo ankorau
en la chielo plenplenas". La antaua implice esprimis sian
chagrenon pro maljunigho, kaj la lasta aludis, ke li ankorau
optimisme energias malgrau maljunigho.
Chiu china ideogramo havas nur unu
silabon. Tio rezultigas multnombrajn homonimojn.Tio certe estas
malavantagho de la china lingvo, sed aliflanke avantagho por
la poetoj, char dank' al tio ili povas elekti konvenajn ideogramojn
por richigi la rimojn kaj belsonigi siajn verkojn. Kompreneble,
en la literatura kampo chinoj kreis ne nur poeziajhojn, sed
ankau dramojn, romanojn, novelojn, eseojn k.c. Tiuj belartaj
verkajhoj treege abundas. Ili estas allogaj legajhoj por la
china popolo de chiuj generacioj. Ili ankau farighas neelcherpeblaj
materialoj por filmoj kaj televidaj dramoj.
Krom la belartajhoj, mi volas mencii
ankau historiajn kaj geografiajn verkojn. En Chinio estas tre
bona tradicio verki historiajn verkojn pri la gravaj eventoj
kaj fame konataj personoj de chiu dinastio. Nun jam estas 24
historiaj verkoj pri la pasintaj dinastioj en 3240 volumoj.
Alia bona tradicio estas verki librojn pri geografiaj situoj,
historiaj okazajhoj, ekonomiaj kaj kulturaj atingoj de diversaj
lokoj. Tiaj libroj trovighas preskau en chiu gubernio. Kaj en
Chinio estas pli ol 2 mil gubernioj, sekve la kvanto de tiaj
verkoj estas tre okulfrapa.
Krome, estas menciindaj ankau verkoj
pri china medicino, pri strategio kaj taktikoj, ekz., la fama
verko de Sunzi (ch. 500 a.K.) kaj budaismaj sutroj chinigitaj
el sanskrito.
Oni kutime priskribas la abundajn chinajn
klasikajhojn kiel vastan maron. Kaj kiel ujo de tiu granda maro
estas la malgrandaj kvadrataj chinaj ideogramoj. Sendube, la
chinaj intelektuloj tre fieras pri tio, kaj iuj el ili ech diras,
ke la chinaj ideogramoj disvastighos internacie kaj multe kontribuos
al la monda kulturo en la 21-a jarcento. Tio eble troigas. Tamen
estas fakto, ke nuntempe pli kaj pli multaj fremdlandanoj kun
granda intereso lernas la chinan lingvon kaj chiajn ideogramojn
por ghui la altvaloran chinan kulturon.
------------------------------------------
* Ghenerale, la plej agha filo havas pli da prestigho kaj rajtoj
en la familio.
** Alia speco de china poeziajho verkita lau certa melodio en
fiksita strukturo.