Unu el la specifaj kaj mirindaj fenomenoj
de la china lingvo estas, ke en ghi trovighas abundaj ciferoj
ne kiel kalkulaj rimedoj sed kiel lingvaj elementoj por richigi
la esprimon au emfazi la efikon de la parolo.
Iu china autoro skribis, ke la civilizacio
komencighis de skriba lingvo, la skriba lingvo de ciferoj kaj
la ciferoj de "1". En pratempo chinaj filozofoj opiniis,
ke "1" estas la origino de chiuj estajhoj, kaj donis
al ghi tre imponan nomon "taiji", kiu signifas "la
plej granda kaj senlima". Fakte, ghi estis ia nenomebla
primitiva elemento, kiu formis la universon. Kaj dank' al "taiji",
estighis la chielo kaj tero, suno kaj luno kaj samtempe la t.n.
"yin" kaj "yang" (femalo kaj masklo), kaj
ankau la homoj, animaloj kaj vegetaloj. Laudire, chu en oriento
chu en okcidento, la prahomoj rigardis la neparan ciferon maskla
kaj la paran femala. Mi ne scias, chu estas sama opinio en aliaj
partoj de la terglobo, tamen mi povas aserti, ke almenau en
Chinio oni dividis la ciferojn en femalajn kaj masklajn, ech
nun oni ankorau aplikis tiun koncepton en ia okazo, ekz., sur
la identeca karto por chiu china civitano estas presita longa
vico da ciferoj, kaj se la lasta cifero estas nepara, tio indikas
ke la koncerna persono estas viro. Kompreneble, la nuntempaj
chinoj ghenerale ne havas tiun koncepton.
Char "1" estas la unua nepara
cifero, ghi estas plifavorata de chinoj. En la china lingvo
multaj idiomajhoj kaj proverboj komencighas per "1",
ekz., "unuigi la tutan landon", "unu movo, du
gajnoj" kaj "je la unua vido ili enamighas".
Ankau "1" enhavas la signifon de tuto, ekz., "unu
korpo plenas de kuragho", tio signifas ke "la tuta
korpo estas kuraghoplena"; "li unu vivon malfelichis"
signifas ke dum la tuta vivo li havis diversajn malfelichojn.
Eble pro tio, ke chinoj shatas unuighon
kaj ne disighon, oni pli shatas "1" ol "2",
char "2" signifas ke "1" dividighas en "2".
Sed, se "2" kunighas en "1", oni multe shatas
tiun "2". Ekz., kiam du personoj (gejunuloj) farighas
geedza paro, tio estas ege ghojinda kaj duoble gratulinda. En
la china lingvo trovighas la ideogramo "xi" (felicha
au ghojinda), kaj okaze de la geedzigha ceremonio oni ofte skribas
tiun ideogramon duope kaj nomas ghin "shuang-xi" (duobla
ghojo).
Fama china historiisto Sima Qian (ch.
145 a.K. -?) skribis en sia historia verko pri ciferoj: La ciferoj
komencighas de "1", finighas per "10" kaj
plenkreskas che "3". Tio signifas, ke nur dank' al
"3", la ciferoj maturighas. Lau la esploro de fakuloj,
en la plena chinlingva vortaro trovighas proksimume ducent vortoj
kaj vortogrupoj, kiuj komencighas per la ciferoj "3",
kaj multaj el ili havas la signifon "pluraj". Ekz.,
en la idiomajho "vi devas agi post trifoja pripensado",
la esprimo "trifoja" ja havas la sencon "plurfoja".
Kaj foje Majstro Konfuceo ech en tri monatoj ne konis la guston
de viando, tio signifas ke li ne havis viandon dum longa tempo.
La cifero "4" estas ne multe
shatata chefe pro tio, ke en la china lingvo ghia elparolo estas
sama kiel la vorto "morti". Tamen oni tute ne evitas
ghin, char tiu cifero tre utilas por la chiutaga vivo. Antau
chio, chiu jaro konsistas el kvar sezonoj, kaj la meteologiaj
shanghighoj dum la kvar sezonoj tre gravas por la agrikultura
lando Chinio. Geografie, oni havas kvar direktojn, nome, oriento,
sudo, okcidento kaj nordo, kaj ankau kvar angulojn de la direkto,
nome, sudoriento, sudokcidento, nordokcidento kaj nordoriento.
Por la homoj tiuj "kvar" estas tute neeviteblaj.
Oni supozis, ke antikve oni kalkulis
per sia mano, per la kvin fingroj de unu mano li kalkulis de
1 ghis 5, kaj per du manoj la ciferoj finighis per "10".
Sekve, aperis la decimala nombrosistemo. En tiu sistemo la cifero
"5" estas kvazau ronda nombro kaj valoras por la chinoj.
En Chinio oni kutime festas jubileon okaze de kvinjarigho (dekkvin,
dudekkvin...) de la shtato, organizo, revuo ktp.
La antikvaj chinoj konsideris, ke chiuj
estajhoj en la mondo estas formitaj el kvin elementoj, nome,
akvo, fajro, ligno, metalo kaj grundo, kiujn la chinoj nomas
"wuxing". Oni kredis, ke tiuj kvin elementoj plus
la genroj masklo kaj femalo funkcias en io vivanta. Ili ech
influas la sorton de homoj kaj la auguristoj kutime aplikis
ilin en sia divenado.
Estas interese, ke la antikvaj chinoj
konsideris, ke la kvar direktoj ne estas kompletaj, devas esti
ankau la direkto "centro", kaj tiu "centro"
estas tre grava por chinoj, char oni asertis, ke Chinio ja situas
ghuste en la centra parto de la tero. Tiel aperis kvin direktoj,
kaj el tio oni havas la idiomajhon "homoj el kvin direktoj
miksighe loghas kune."
Char en la china lingvo la cifero "6"
prononcighas simile al la vorto "lu", kiu signifas
altrangan postenon, bonan salajron kaj noblan socian statuson,
la antikvaj chinaj kleruloj ja ege shatis tiun ciferon. Aliflanke,
la ordinaraj chinoj shatis ghin chefe pro tio, ke ghi enhavas
la sencon "bonshanco" au "favoro".
Por la chinaj kamparanoj la ciferoj
"5" kaj "6" gravas pro tio, ke la richa
rikolto de la 5 grenoj (rizo, milio, maizo, tritiko kaj fabo)
kaj la abunda plenkreskado de la 6 brutoj (porko, bovo, shafo,
chevalo, koko kaj hundo) signifas belan kaj felichan vivon,
kiun ili deziras.
Parolante pri la cifero "7",
mi unue prezentas la interesan kaj popularan miton pri du steloj:
Che la orienta flanko de galaksio loghis teksistino, filino
de la chiela suvereno. Ghi sin okupis pri teksado kaj ne havis
tempon por sin ornami. Shia patro kompatis shin pro shia soleco
kaj permesis al shi edzinighi al juna bovisto, kiu loghis che
la okcidenta flanko. Post la edzinigho shi tute chesigis teksadon,
kaj tio kolerigis la patron. Li ordonis, ke shi revenu al la
orienta flanko, sed promesis, ke la geedzoj renkontighu unufoje
chiujare en la sepa nokto de la sepa monato lau la china luna
kalendaro. Tiu teksistino tre lertis ne nur en teksado, sed
ankau en chiuj artoj de kudrado. Do, la virinoj kultis shin
en tiu nokto, por ke shi donu al ili lertecon. Kaj tiun aktivadon
ili nomis Festo de Lerteco-peto.
La valoro de la cifero "7"
montrighis ankau en tio, ke antikve la chinoj, en sia observado
de astronomiaj fenomenoj, trovis ke la Granda Ursino formighas
el sep steloj, kaj lau la direkto de la Granda Ursino oni povas
trovi la Polusan Stelon, kie situas la trono de la chiela suvereno.
Tio montras, ke estas tre prestigha la Granda Ursino en la okuloj
de antikvaj chinoj.
En pratempo "8" estis rigardata
de chinoj kiel magia cifero, char jam tiam estis la t.n. "ok
diagramoj" formitaj el strekoj longaj kaj mallongaj por
indiki masklon kaj femalon respektive. Laudire, per ili oni
povas auguri diversajn okazontajhojn.
Ankau la mito pri la ok feoj estas
tre populara. Lau tiu mito, tiuj feoj povis transpasi la maron
ne per shipo, sed chiu per sia magia objekto. Ekz., la lama
feo Li jhetis sian lambastonon en la maron kaj trankvile staris
sur ghi kaj finfine sukcesis atingi la alian bordon. El tiu
mito devenis la idiomajho "Chiu el la ok feoj havas sian
magian rimedon por transpasi la maron." Tiu idiomajho aludas,
ke diversaj homoj ja povas per siaj propraj scioj kaj lerteco
plenumi ian komunan taskon.
Rilate la ciferon "9", mi
devas antau chio mencii epizodon antau 4 mil jaroj: la unua
regho Yu de Xia-dinastio (ch. 2 100 - 1 600 a.K.) heredis la
regpotencon de Shun pro sia merito bridi la superakvegon, kiu
inundis la tutan landon. Li dividis Chinion en nau distriktojn
kaj poste muldis nau grandajn ding-ojn (antikva vazo
por kuiri) el bronzo kiel simbolojn de la nau distriktoj. Sekve.
"Nau Distriktoj" farighis sinonimo de Chinio kaj la
nau ding-oj - simbolo de regpotenco.
"9" estis vere la sankta
cifero en la antikva Chinio, char ghi estis rigardata kiel la
chiela cifero kaj taugis por reprezenti la chielon. En la Chiela
Altaro de Pekino estas ronda teraso, sur kiu la imperiestro
kultis la chielon per solena ceremonio. Tiu teraso havas tri
etaghojn. Chiu etagho havas shtuparon el 9 shtupoj chirkaue.
Meze de la supra etagho estas ronda shtonplato. La unua rondo
chirkau ghi havas 9 shtonplatojn, la dua -18, la tria - 27,
la kvara -36, la kvina -45, la sesa-54, la sepa -63, la oka
-72, kaj la naua-81. Rimarkindas, ke la adiciitaj ciferoj senescepte
estas "9". Rigardu: 1+8 = 9, 2+7 = 9, 3+6 = 9, 8+1
= 9. Tia projektado plene montras la ekstreman majestecon de
la chielo kaj ankau tiun de la imperiestro. Eble multaj turistoj,
fremdlandaj kaj enlandaj, vizitante la Chielan Altaron, ne rimarkis
tiun mirindan projektadon.
"10" estas perfekta ronda
nombro. Sendube ghi estas aparte atentata de chinoj. La idiomajho
"dek kompletecoj kaj dek beloj", kiu estas ofte uzata
por laudi perfektan aferon au estajhon, sufichas por montri
la valoron de tiu cifero.
En la china lingvo trovighas la speciala
cifero "wan" (dekmil). Anstatau la vorton "Vivu!"
la chinoj huraas "wansui" (dekmil-jarighu). Kaj "wanfen"
estas uzata por esprimi "ege" au "ekstreme",
ekz.,"wanfen xiaoxin" signifas "ege singardema".
Alia ofte uzata vortogrupo "wanzhong yixin" esprimas
unuanimecon de la tuta popolo, char "wanzhong" signifas
dekmilojn da popolanoj kaj "yixin" (unukore) signifas
"unuanimecon".
Por esprimi ian sencon, la chinoj
ofte aplikas du diferencajn ciferojn kune, ekz., "du-tri
vortoj" por esprimi tre mallongan parolon; "kvin-ses
koloroj" signifas kolororichecon; "sep bushoj kaj
ok langoj" esprimas, ke multaj personoj konkure parolas
por prezenti siajn opiniojn; kaj "unu haro el nau bovoj"
estas uzata por figuri tre malgrandan sumon au bagatelan aferon.
En tiu chi artikolo mi prezentas nur
tre malmultajn ekzemplojn rilate la specialan rolon ludatan
de ciferoj en la china lingvo, ghuste kiel la idiomajho diras,
ili estas nur "unu grajno en vasta maro". Tamen mi
pensas, ke ili sufichas por komprenigi la legantojn, ke la chinoj
jam kelkmil jarojn vivis en la mondo de ciferoj.