La supre citita estas la plej shatata
popolkanto de la tibeta popolo -- la “Emalaja”.
Kiom da tibetaj kantoj kaj legendoj kantas kaj rakontas pri
princino Wencheng!
Svato en Chang'an
Kiam
la tibeta princo Sunzankampo ( en lia tempo oni nomis lin Regho
de Tubo ) estis 16-jara, li audis, ke la imperiestro de Tang-dinastio
havas princinon nomatan Wencheng, kiu estas ne nur tre bela
sed ankau eksterordinare talenta, kaj ne nur bone konas la klasikajn
poemojn kaj verkojn sed ankau lertas en diversaj metioj. Sennombraj
svatantoj venis el diversaj regionoj al la chefurbo Chang’an
por peti la manon de la princino. La imperiestro Tai-zong volis
elekti por shi saghan kaj kapablan edzon. La tibeta princo Sunzankampo,
genia kaj brava, havis chirkau si multajn konsilantojn spertajn
en administraj kaj militaj aferoj, inter kiuj trovighis konsilanto
Garba. Sunzankampo do sendis lin kaj cent kavalerianojn al Chang’an,
tiama chefurbo de Tang-dinastio, kun multe da valorajhoj kiel
fianch-donacoj por fari svaton.
Garba kun la rajdistoj transiris montojn
kaj riverojn, kaj fine atingis la chefurbon.
Samtempe
venis ankau kvar senditoj el aliaj regionoj kun la sama celo.
La imperiestro alvokis ilin chiujn al si kaj diris:"Nun
alvenis kvin svatosenditoj. Por ke nenia disputo estighu, mi
ordonas, ke vi konkuru unu kun la aliaj je sagheco. La princino
edzinighos al la mastro de tiu, kiu sin pruvos la plej sagha."Chiu
el la kvin senditoj kredis sin la plej sagha kaj unuvoche konsentis.
Tiamaniere komencighis la interesa kaj intensa konkuro.
Kvin provoj al la senditoj
La unuan fojon, la imperiestro prezentis
al ili unu perlon tiel grandan kiel taso kun zigzaga tratruo,
kaj ordonis ilin traigi silkan fadenon tra la truo. La senditoj
el la aliaj regionoj multe klopodis, sed chiuj malsukcesis.
Garba prenis grandan formikon, alligis al ghia talio silkan
fadeneton, metis ghin en la truon kaj bushe blovis ghin trifoje.
Fine la formiko trairis la truon kaj ankau la silka fadeno estis
trapasigita.
La duan fojon, la imperiestro ordonis
la chevalistojn grupigi antau la senditoj cent chevalinojn kaj
cent chevalidojn, ke ili distingu la parencecon inter la patrin-chevaloj
kaj siaj respektivaj idoj. La aliaj senditoj penis atingi la
celon au studante la koloron de iliaj haroj au detale esplorante
iliajn karakterizajhojn, sed vane. Dume Garba shtele iris al
la chevalistoj shajne por babiladi kun ili, sed fakte petis
ilian instruon. La chevalistoj audis pri la sagheco kaj eleganteco
de regho Sunzankampo jam antau longe. Vidante la sincerecon
kaj modestecon de Garba per siaj propraj okuloj, ili kashe donis
al li taugan konsilon. Post tio Garba postulis ke la chevalidoj
estu enfermitaj en la stalo, ke ili ricevu nur fojnon sed ne
akvon. La sekvintan tagon la chevalidoj estis liberigitaj kaj
senditaj al la chevalinoj. Ili estis tiel soifaj post tiel longdaura
manko de akvo ke ili rapidis al siaj respektivaj patrinoj por
mamsuchi, kaj tiam Garba facile distingis ilian parencecon.
La
trian fojon, la imperiestro donis al chiu el la kvin senditoj
po cent kruchegojn plenajn de vino kaj cent shafojn. La tasko
por ili estis eldrinki la vinon, formanghi la shafviandon kaj
fini la tanadon de la shaffeloj en unu sola tago. La senditoj
el la aliaj kvar regionoj kun siaj sekvantoj tiel haste buchis
la shafojn, ke la grundo estis chie malpurigita per sango kaj
haroj. Ili drinkis kiel funelo la vinon kaj antau ol la shafajho
estis formanghita, ili farighis terure ebriaj, ke ili forgesis
pri la tanado de la feloj. Nur Garba kun memfido ordonis siajn
cent kavalirojn stari en vico. Ili buchis la shafojn, trinkis
la vinon en etaj tiroj, manghis la viandon en etaj pecoj kaj
samtempe tanis la felojn. Tiel, en unu tago la vino estis eltrinkita,
la shafajho -- formshanghita kaj la feloj -- fintanitaj. Liaj
homoj restis neebriaj kaj la grundo -- tute pura.
La kvara provo okazis dum iu nokto.
Subite la tamburegoj en la imperia palaco ektondris, la imperiestro
ordonis, ke la kvin senditoj tuj venu en la palacon por diskuti
gravan aferon. Kiel novveninto en la chefurbo, Garba ne bone
konis la vojon, tial li faris signojn en chiuj necesaj lokoj
por ne vojerari. Kiam la kvin senditoj atingis la palacon, la
imperiestro ordonis ilin reiri tuj al siaj respektivaj loghejoj,
char li deziris scii kiu el ili atingos sian loghejon la unua.
Garba rapide revenis al sia loghejo kun la helpo de la signoj
antaue faritaj. Sed la aliaj kvar senditoj, kiuj venis al la
palaco en hasteco ne atentinte la vojon, nun perdis la vojon
en la labirinto de la palaco.
Chiujn provojn Garba trapasis sukcese,
kaj la aliaj kvar senditoj rekoninte lian saghecon kaj superecon,
konsentis ke li akompanu la princinon en Tibeton. Sed la imperiestro
volis provi ilin ankorau-foje. Li ordonis princinon Wencheng
kaj 2500 aliajn korteganinojn sin vesti en tute samaj vestoj,
surporti tute samajn ornamajhojn kaj grupighi kune kaj diris,
ke kiu sukcesos identigi la princinon, tiu rajtos shin forakompani.
Chiu el la 2500 junulinoj estis pompe vestita, kunportanta tintantajn
ornamajhojn kun vizagho kvazau plena luno kaj mieno dignoplena.
Antau tiuj junulinoj ne nur la senditoj de la aliaj kvar regionoj
perdis memfidon, ankau la sagaca Garba konfuzighis. Sed li pensis
en si: la sukceso estas preskau en la mano, kial do mi povus
lasi la antaue faritajn klopodojn kaj farighi vanaj en la fino.
Sed neniam antaue vidinte la princinon nek audinte ian ajn karakterizan
trajton pri shi, kion li povis fari nun?
Subite li memoris ke la mastrino de
la gastejo foje diris al li, ke shi iam priservis la princinon.
Estis bone konsulti shin pri la trajtoj de la princino. Pro
la juneco kaj braveco de la tibeta regho kaj la afableco de
Garba, la mastrino delonge aprobis tiun chi svatighon, do shi
detale priskribis al Garba la trajtojn de la princino. Kiam
Garba revenis al la kortego, li trovis ke la aliaj kvar senditoj
jam finis la identigadon, sed feliche neniu el la identigitoj
pruvighis la princino. Garba trankvilighis kaj iris al la junulinoj
por observi ilin lauvice. Kiam li atingis la sepan junulinon,
li trovis ke shia vizagho estas blanka kun rugha nuanco. Garba
observis shin de dekstre kaj maldekstre kaj trovis ke shiaj
trajtoj ghuste koincidas kun tiuj, kiujn la mastrino priskribis,
kaj li sukcesis identigi la princinon.
La eniro en Tibeton de la princino
La
imperiestro estis impresita de la sagheco de Garba kaj konvinkita,
ke la tibeta regho nepre estas tre sagha. Havi tian bofilon
ja estis por li granda ghojo. Richa doto estis preparita, kiun
konsistigis, ekzemple, mebloj kaj vazoj, medikamentoj, klasikaj
literaturaj kaj historiaj verkoj kaj libroj traktantaj diversajn
produktajn teknikojn, muzikaj instrumentoj, ovoj de silkraupo,
statuo de Shakjamunio k.a. Ankau multaj metiistoj diversspecaj
kaj muzikista bando estis ekspeditaj al Tibeto kiel akompanantoj
de princino Wencheng.
Kiam princino Wencheng atingis Lhasa-on,
shi edzinighis al Sunzankampo je pompa ceremonio. Kaj ekde tiu
tempo la geedzoj vivis en reciproka amo kaj regis Tibeton kune
kaj unuanime. La metiistoj kiuj akompanis la princinon, sukcesis
en nelonga tempo, disvastigi inter la tibetanoj la scion pri
agrikulturo, shpinado, arkitekturo, paperfarado, preparado de
china inko, vinfarado, argilajh-farado, metalurgio, farado de
agrikulturaj instrumentoj, muelado ktp. Ankau la tibeta regho
Sunzankampo kaj multaj aliaj tibetanoj, shanghis siajn vestojn
anstatauigante tiujn el felto per tiuj el silkajho.
Post nelonge, lau la deziro de princino
Wencheng regho Sunzankampo konstruigis Culakang-templon en la
centro de Lhasa. Lagoj estis plenigitaj kaj ebenigitaj, montoj
estis translokigitaj, brikoj kaj tegoloj estis bakitaj por la
konstruado de Culakang-templo. Iutage princino Wencheng cheestis
en la konstruejo por inspekti la laboron. La laborantoj rigardis
la princinon tiel entuziasme, ke iu laboristo skulptanta la
unuan shton-leonon, en stato de ekstazo senintence fortranchis
ghian nazon. Poste, por akiri unuformecon, la nazoj de chiuj
leonoj estis fortranchitaj, tial oni nun vidas en Culakang-templo
nur tiajn sennazajn shton-leonojn.
Favoroj postlasitaj por mil jaroj
Je
finkonstruigho de Culakang-templo princino Wencheng starigis
en ghi la statuon de Shakjamunio kiun shi kunportis kun si en
Tibeton. Shi ofte faris paroladojn antau la pordego de la templo
al la tibetanoj pri la vivmanieroj kaj spertoj de produktado
de la popolo vivanta en la interna parto de la patrolando. Char
princino Wencheng estis fervora budaistino, regho Sunzankampo
baldau estis konvertita al tiu kredo kaj entuziasme disvastigis
la Budaisman religion inter la tibetanoj. Ekde tiu tempo Budaismo
floradis en Tibeto. Jaro pasis post jaro, monato post monato,
kiom da tibetaj fratoj jam pie pilgrimis al Culakang-templo
por kulti la statuon de Shakjamunio kaj samtempe admiri la Princinan
Salikarbon antau la pordego de la templo, kiun la princino propramane
plantis.
Princino Wencheng estis konvinkita,
ke sen skriblingvo estas malfacile konduki amasan edukadon,
tial shi proponis al Sunzankampo krei skribosignojn. Regho Sunzankampo
akceptis tiun proponon kaj kreis la tibetan alfabeton.
Plue, princino Wencheng helpis Sunzankampon
fari leghojn por puni la malbonajn kaj protekti la bonajn; enkonduki
la chinan sistemon de jarnomigo; enkodigi regulojn kontrau la
dek punindajhoj: murdo, shtelado, adultado, trompado, malpacigo,
dissemo de falsaj famoj, enviemo, malica intenco kaj perfido.
Ili publikigis la "Dek Ses Esencajhojn", kiuj honoras
la bonojn, kiel ekzemple, honesteco en diro kaj agado, amo inter
parencoj, helpo al najbaroj ktp.
Ekde tiu tempo la princino farighis
sango kaj karno de la tibeta popolo kaj ankau la frateca rilato
de la han-a kaj tibeta popoloj farighis pli intima.