Same kiel tabuoj, preskau en chiuj
lingvoj trovighas ankau eufemismo, char por eviti la tabuajn
vortojn, oni nepre bezonas eufemismojn kiel anstatauon. Fakte,
en mia artikolo pri tabuoj en la china lingvo, mi jam pli malpli
traktis la temon pri eufemismo. Tamen eufemismoj estas uzataj
ne nur por anstataui la evitindajn esprimojn, sed ankau por
aliaj celoj.
Por eviti la malfavorajn esprimojn,
oni anstatauigas ilin per la favoraj. Ekz., por eviti la vorton
"morto", oni aplikas ghian antonimon "longviveco".
En la pasinta tempo chinoj kredis, ke la homa spirito ankorau
vivas post la morto de la korpo, ili do tre atente zorgis pri
sia postmorta vivo. Jam dum sia mezagho la richuloj kutime preparis
por si mem mortovestajhojn, cherkon kaj tombon, kaj oni nomis
ilin "porlongvivaj" vestajhoj, lignajho kaj kavo respektive.
La antikva Chinio estis agrikultura
lando, tial oni opiniis agrikulturon pli grava ol komerco, kaj
la komercistoj estis rigardataj kiel profitavidaj homoj, kaj
oni ne shatis rekte paroli au skribi pri mono kaj kreis eufemismon
por ghi. Antikve, china monero estis farita el kupro en ronda
formo kun kvadrata truo en la mezo por faciligi la kunligadon
per shnuro, kaj oni humure donis al ghi la titolon "sinjoro
de kvadrata truo". Foje, la majstro Konfuceo diris: "Mi
neniam rifuzas instrui tiujn, kiuj volonte alportas al mi 'shu-xiu'
(fasko da sekigitaj viando-pecoj) kiel pagon por la instruado."
Poste, la vorto "shu-xiu" farighis eufemismo de salajro
pagata al instruistoj. Alia tiuspeca sinonimo "run-bi"
signifanta "humidigi la plumon", estas same kiel la
Esperanta vorto "honorario" por verkisto, pentristo
au kaligrafo. Nun anstatau tiuj du eufemismoj oni simple uzas
la vortojn "salajro" au "pago".
Interese estas, ke chinoj ofte uzas
la vorton "floro" au "floro kaj saliko"
por esprimi erotikajn aferojn. Ekz., se oni dirus, ke s-ro Ikso
shatas "serchi floron kaj salikon", tio signifas,
ke tiu s-ro frek-ventas bordelojn. Kaj la venerea malsano estis
nomata "flor-salika malsano". Oni nomas dibocheman
junulon "flora fraulo". Mirinde estas, ke la vorto
"flora" estas iaokaze kunligita kun bonzo, por kiu
dibochado ja estas absolute malpermesata lau la budhisma disciplino.
Iu eminenta bonzo, kiu ofte faris budhismajn prelegojn, fakte
estas dibochemulo. Li do estas titolita "flora bonzo".
En la china lingvo multaj eufemismoj
estas esprimataj per koloroj. En antikva china poeziajho au
rakonto oni chiam figuris, ke junulinoj estas tiel charmaj kiel
freshaj persikfloroj. Sekve, oni kreis la esprimon "persikflora"
kiel pornografian eufemismon. Ekz., la agado pri la "flora"
bonzo estas nomata "persikflora okazajho" kaj la rilata
raportajho -- "persikflora novajho".
La nigra koloro estas uzata por kontraulegha
afero. Ekz., "nigra parolo" estas jhargono de friponoj
au alispecaj fiuloj; "nigra varo" estas kontraulegha
varo; "nigra socio" estas bando de kontrabandistoj,
disvendistoj de narkotajhoj k.s.
En la antikva Chinio la flava koloro
estis rigardata kiel la plej solena koloro kaj ghi taugas por
la plej majesta persono, nome, imperiestro. Nur li havis la
rajton vesti sin per flava robo kaj lia dekreto skribita sur
flava papero estis nomata "flava anonco". Sed nun
tiu koloro perdis sian majestecon kaj farighis simbolo de pornografiajho.
Tiu esprimo estis enkondukita el la angla lingvo, kiu nomas
la jhurnalon kun pornografia enhavo "flava jhurnalo".
En nia lando oni nomas la batalon kontrau pornografiaj eldonajhoj
"kampanjo por forbalai la flavan koloron".
La verda koloro estas tre shatata de
la chinoj, char ghi simbolas vivon kaj estas signo de medi-protektado.
Sed antikve la popolanoj el la plej malalta socitavolo, precipe
la malliberuloj, estis devigitaj porti kaptukon el verda shtofo.
Poste, legho difinis, ke la viroj, kiuj okupighas en bordeloj,
devas porti verdan kaptukon au chapon. Rezulte, se iu viro,
kies edzino havas alian amaton, kutime estis mokita kiel "ulo
kun verda kaptuko" au "verd-chapulo". Sed nuntempe
oni ne plu mokas tian edzon, kaj nomas la eksteredzecan amaton
de la edzino "enmiksighinto". Estas raportite, ke
la procento de eksgeedzigho kreskis chiujare en Chinio dum la
lastaj jaroj. La apero de la "enmiksighinto" ne povas
ne esti unu el ghiaj kauzoj.
En la china lingvo eufemismo estas
kreita ankau pro psikologia motivo por mildigi la vortojn, kiuj
shajnas esti malagrablaj al la auskultantoj. Ekz., por eviti
la vorton "blinda", oni kreis la eufemismon "lumomanka";
por "surda" estas la esprimo "orelo-nekonvena";
kaj idiotaj infanoj estas nomataj "infanoj kun malforta
inteligenteco". Tiuj eufemismoj povas mildigi la malagrablajn
sentojn de la handikapuloj kaj utili al ilia psikologia ekvilibro.
De longe Chinio alte taksas etiketon,
kaj multaj eufemismoj en la china lingvo estas aplikataj por
etiketa celo au por esprimi ghentilecon au modestecon. Ekzemple,
anstatau "via opinio" oni diras "via altvalora
opinio", kaj anstatau "mia opinio" oni diras
"mia humila opinio" au "neperfekta ideo".
Pri ies verko oni ofte diras "lia granda verko", ech
se la menciita verko estas nur mallonga kaj ordinara skribajho,
dume pri sia propra verko oni kutime diras, ke lia verko estas
"fusha skribajho", malgrau ke la verko estas altnivela.
Tia sinhumiliga modesteco ofte kauzas
miskomprenon de fremdlandanoj, kiuj ne kutimighas al tia esprimo
por modesteco kaj rigardas ghin kiel hipokritecon. Estis iu
china studento, kiu deziris studi en brita universitato. Kiam
li unuafoje vizitis sian instruiston, li diris, ke liaj fakaj
scioj ne estas profundaj kaj liaj atingoj ne kontentigaj, kaj
petis la profesoron multe lin instrui kaj helpi. Sed tiuj modestaj
vortoj ne plachis al la profesoro, char li opiniis ke tiu studento
ne estas tauga. Poste li trovis, ke la studento estas talenta,
kaj riprochis lin, kial li ne diris la veron.
Ankau mia artikolo "Aludoj en
la china lingvo" kauzis miskomprenon de s-ro Hans Fechler
el Germanio. Li skribis al la redakcio de EPCh, ke tiun artikolon
li tre shatas, sed mirinde estas por li, ke mi skribis che la
fino, ke "tiu chi artikolo el mia plumo estas nur fusha
skribajho." Li skribis, ke se la autoro estus skribinta
tiujn vortojn che la komenco, li ne estus leganta ghin. Kial
li legu ion, kion ech la autoro opinias "fushajho"?
Tiuj faktoj montras, ke la diferenco
inter la china kaj okcidenta kulturoj kaj tradicioj estas tre
granda, kaj la interkomprenigho inter ambau flankoj ege ne sufichas.
Ni esperantistoj devas pli energie labori por pli intensigi
la interkomprenighon per nia lingvo Esperanto. Mi kore dankas
s-ron Fechler pro lia varma letero kaj kredas, ke chi-foje li
ne plu miskomprenos mian sincerecon.