La vorto tabuo devenis el Tongo-reghlando
situanta en Polinezio. Kiam la brita navigisto James Cook vizitis
la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas multaj strangaj
fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj,
sed ne por la ordinaraj homoj, au nur por iaj specifaj celoj
kaj ne por la gheneralaj. La tieaj loghantoj nomas tiajn fenomenojn
"tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvastighis
tra la mondo.
Fakte, en la lingva kampo, tabuo ja
ekzistas preskau en chiuj etnoj. En Chinio la lingva tabuo jam
ekzistis tre longan tempon.
La antikvaj chinoj kredis, ke chiu
homo havas sian propran spiriton kaj personaj nomoj estas kunligitaj
kun la spirito de la koncerna persono. Do, nomoj, kiuj fakte
estas nur signoj de personoj por faciligi la socian interkomunikadon,
farighis kodo de la homa spirito. Kaj la chinoj ankau havis
la superstichon, ke la demonoj emas forpreni la homan spiriton
por ia celo. Por ili necesas nur voki la nomon de iu homo, kaj
se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos la demono.
La china verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco lia vartistino
avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sovaghejo, li neniam
returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon, alie
lia spirito perdighos.
La antikvaj chinoj havis ankau tian
superstichon, ke oni povas fari damaghon al iu per jena metodo:
skribi lian nomon kune kun lia naskighdato sur papero kaj trapiki
la paperon per tranchilo au najlo, kaj tiamaniere la damaghitan
homon certe trafos malfelicho.
En la antikva Chinio imperiestro ghuis
grandan privilegion, lia persona nomo estis plej sankta kaj
netushebla. Por eviti ghin, oni ech devis shanghi la nomon de
forpasinta vaste konata poeto. Kaj la antaulonge fiksita geografia
nomo estis shanghita nur pro tio, ke ghi portis la saman au
ech samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. Char imperiestro
estis simbolo de shtato, tia tabuo estis nomata "shtata
tabuo". La plej terura afero, kiu rilatis al la ¡¡shtata
tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio
(1644-1911). Iu shtatoficisto, kiu respondecis pri provinca
ekzameno, prezentis ekzamenan temon el kvar chinaj ideogramoj.
Hazarde, du el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj
ideogramoj "yong" kaj "zheng", kiuj formis
la titolon de la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furiozighis,
opiniante ke tiu shtatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita.
Li ordonis ke la shtatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita
al morto.
Tiaj teruraj aferoj multfoje okazis.
Rezulte la antikvaj shtatoficistoj kaj verkistoj chiam timis
dum sia skribado kaj tre singardeme elektis taugajn esprimojn,
por ke la esprimoj el iliaj skribajhoj ne ofendu la kapricajn
kaj suspektemajn imperiestrojn por ne kauzi mortpunon. Tamen
estis mala ekzemplo: imperiestro Pingdi de Han-dinastio (206
a.K. -- 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi. Char "ji"
signifas grenventumilon, vaste uzatan de la tutlanda loghantaro,
estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve,
tiu imperiestro shanghis sian nomon en alian malofte uzatan
vorton. Sed tia okazajho estis tre malofta en la china historio.
En la china lingvo samsonaj vortoj
tre abundas, kaj trovighas interesaj ekzemploj de tabuoj en
diversaj fakoj. Ekzemple, por la shipistoj kaj fishkaptistoj
la vortoj, kiuj havas sonojn "fan" kaj "chen",
estis tute malpermesitaj, char la antaua havas la signifon "renversighi"
kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble,
la renversigho au drono de shipo estas terura afero por tiuj,
kiuj perlaboras panon sur shipo. Estas menciinde, ke en la china
lingvo "kuai" signifanta manghbastonetojn, kiujn chiu
chino uzas por manghado, estis kreita de la shipistoj por anstatauigi
la originan nomon "zhu", kies samsona vorto havas
la sencon "chesi". Al la shipistoj la vorto "chesi"
estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la
vorton "kuai", char tiu vorto sonas same kiel la vorto
"rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai"
ne farighis shipista jhargono, sed disvastighis kiel chiutaga
esprimo de la tuta loghantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai"
sonas pli laute kaj klare kaj plachas al la oreloj kaj ankau
ghia samsona vorto "rapidi" allogas chiujn.
Por la teatra trupo, kiu estis organizita
de individua aktoro en la pasinteco, la vorto "san"
estis tute malpermesita, char ghi signifas "disighon",
kaj por la teatra trupo, disgrupigho ja estas fatala. Interese
estas, ke la china ekvivalento de la vorto "ombrelo"
prononcighas same kiel la vorto "san" (disigho), do
oni devis ghin eviti kaj ghin anstatuigis per la esprimo "yuzhe"
(pluvshirmilo). Same interese estas, ke la vorto "yuzhe"
estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankau aplikata en
la Guangdong-a dialekto kaj ankorau validas hodiau.
Por la homoj, morto estas la plej evitinda
sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj,
en la china la plej ofte uzata tabua vorto estas "morti".
Lau esplorado de fakuloj, trovighis pli of 40 vortoj por esprimi
la signifon de morto en la antikva Chinio. La unua kaj plej
grava estas "beng", kies senco estas "krevi",
kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj.
Ghenerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la
esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi",
"ne plu ekzisti" k.c.
Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas
al sekso kaj ekskrementado.
Jam en klasika verkaro kompilita en
la epoko antau Kristo estas aserto ke trinkado, manghado kaj
seksa agado ja estas gravaj instinktoj de homoj. Tio signifas,
ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la esprimoj pri ili ne
estas tabuindaj. Sed oni ankorau tabuis la vorton koncerne sekson
kaj ekskrementadon kaj anstatauigis ilin per diversaj esprimoj.
Ekz., por sekskunigho oni havis la strangan kunmetitan vorton
"yun-yu". "Yun" signifas nubon kaj "yu"
pluvon. La kunmetajho venis el historia anekdoto: la regho de
regno Chu (722-481 a.K.) en sia songho sekse kunighis kun iu
feino, kiu diris, ke ghi estas nubo che tagigho kaj farighas
pluvo post vesperigho. Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton
"nubo-pluvo" por eufemisme esprimi la seksan agadon.
Tiurilate estas aliaj iom delikataj esprimoj: "kune enlitighi",
"kune enchambrighi" kaj "enchambra afero".
La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn
fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la
virajn. La monatajho de virinoj estas malpermesita en la parola
au skriba lingvo. Oni anstatauigis ghin per "monata okazajho"
au "monata informo" k.s. Ech la modernaj chinaj virinoj
emas paroli pri sia monatajho per jenaj esprimoj: "Al mi
venis la regula libertempo" (char virinoj rajtas ripozi
dum la tagoj de menstruo) au "nun mi malfelichighis".
Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravedighis, oni ghentile
diris, ke "shi havas felichon" au "shi patrinighos".
La china ekvivalento de la vorto "necesejo"estas
"cesuo". Kiam oni bezonas urini au feki, oni ofte
diras, ke li volas iri al "cesuo". Trovighas ankau
iom stranga esprimo "malligi la manojn". Laudire,
en antikva Chinio oni nepre kunligis la manojn de malliberuloj
per shnuro, kaj kiam la malliberulo bezonis iri al necesejo,
li devis peti la gardiston malligi liajn manojn. Poste tiu esprimo
popularighis kaj estas ghenerale uzata ech nun.
La tabuoj en la china lingvo estas
vere sennombraj, ke estas neeble mencii chiujn en mia tiu chi
mallonga artikolo.