Qu Yuan kaj liaj verkoj

de MEI ZHI

    Qu Yuan estis la unua patriota poeto en la china historio. Li naskighis ch. 340 a. K. en Chu-regno, en la mezaj jaroj de la Periodo de Militantaj Regnoj.

    Qu Yuan vivis ghuste en la ora tempo de prozo de Chinio, tamen li farighis ne prozisto, sed poeto.

    Pri tio mi interpretu per la kultura tradicio de Chu-regno, kiu situis en la suda parto de Chinio, kaj kies kulturo kaj tiu de centra Chinio apartenis al malsamaj kategorioj. La kulturo de centra Chinio estis oficiala kaj akcentis pri personoj kaj praktiko; dum tiu de suda Chinio estis shamana kaj kredis je dioj kaj fantomoj kaj estis imagricha. En la Periodo de Militantaj Regnoj, pro longatempaj militoj kaj asimilado, ambau kulturoj de la sudo kaj nordo kunfandighis, tamen konservante chiu siajn proprajhojn, kion pruvis la prosperighinta prozo de la nordo. Dume en Chu-regno furoris shamanismo, kaj en kultado shamanoj kantis, dancis kaj ludis muzikon por amuzi la diojn. Samtempe, post longtempa disvolvigho la popolaj kantoj atingis altan nivelon. En tia medio Qu Yuan, multe influita de la popola kanto, cherpis multajn materialojn el popolaj kultaj kantoj. La plej klaran ekzemplon ludis lia "Nau Odoj", (En la china lingvo "nau" havas signifon "multaj".) La vortuzado kaj metriko portis freshajn karakterizajhojn de popola kanto. La verkoj de Qu Yuan estis novtipaj poemoj prilaboritaj kaj reformitaj surbaze de la popola kulturo de Chu-regno, sekve de tio la posteuloj nomis liajn verkojn "Poezio de Chu". Kaj en pli vasta senco, chiuj tiatipaj verkoj kreitaj de posteuloj de Qu Yuan estis nomataj ankau "Poezio de Chu".

    Deveninte de aristokrato, Qu Yuan estis tre diligenta en studo kaj erudicia, elokventa. Kiam li estis juna, lin tre shatis la regho de Chu-regno Huaiwang. Kroniko notis, ke li estis grava kortegano ranganta nur sub chefministro. "En la kortego li estis konsultata de la regho pri shtataj aferoj, kaj ekster la kortego li akceptis alilandajn delegitojn kaj dukojn." Tio atestis, ke li estis plene konfidata de la regho Huaiwang. En la longdaura aneksa militado Chu-regno jam disvolvighis en unu el la plej potencaj regnoj, kaj nur Qin-regno povis rivali kun ghi. Se Chu-regno aliancighus kun aliaj regnoj por kontraustari al Qin-regno, ghi povus unuigi Chinion. Qu Yuan amis sian patrujon kaj esperis, ke Chu-regno potencighos kaj unuigos la tutan Chinion. Li firme staris por aliancigho kun la kompare malgrandaj regnoj kaj persone vizitis Qi-regnon kaj kontraktis kun ghi pri aliancigho. Samtempe li konsilis al Huaiwang fari reformadon en la regno kaj persone ellaboris novajn leghojn.

    Sed lia politiko estis oponita de Nanhou, la edzino de Huaiwang, kaj altrangaj korteganoj Princo Zilan kaj Yin Shang. Ili senchese kalumniis Qu Yuan antau la regho. La stulta regho tamen kredis ilin, eksigis Qu Yuan je la ofico kaj poste ekzilis lin. En tiu tempo Huaiwang perfidis la interkonsenton kun Qi-regno, kredis la trompan promeson de Qin-regno pri "donaco de 300-kilometra teritorio de Qin al Chu" kaj amikighis kun Qin. Sed fine Huaiwang akiris neniun colon da tero kaj male trompite veturis al Qin-regno kaj mortis tie kiel malliberulo. Pereis ankau Chu-regno. Antau la fakto, ke la popolo baraktis en mizero, kaj la shtaton minacis pereo, Qu Yuan povis fari nenion por savi la patrujon. Li dronis en granda malghojo kaj indigno. Fine li esprimis en versoj sian profundan amon, indignon, alvokon kaj akuzon. Liaj fortaj sentoj ondis kiel mughanta torento de diluvo.

    Qu Yuan mortis la kvinan tagon de la kvina monato en 278 a.K. lau la tradicia china kalendaro. Laudire, li venis ekzilite al Miluo-rivero, kun velka vizagho kaj malorda hararo. Li verkis poemon "Sopiro al Changsha" kaj poste sin dronigis en la rivero Milio, pendiginte sur si shtonegon.

    Qu Yuan restigis al la posteuloj dudekkelkajn verkojn. La verko "Nau Elegioj" enhavas nau poemojn: "Spleno pro la Paseo", "Travado de Rivero", "Malghojo pro Pereo de Ying', "Sopiro", "Odo pri Mandarino" k.a. La poemoj chefe esprimis lian idealon, malkashis kaj kritikis la malluman politikon de Chu-regno. La versajhoj estis kolektitaj kaj kompilitaj de posteuloj en la Okcidenta Han-dinastio, kaj titolitaj per "Nau Elegioj". Alia verko de Qu Yuan, "Nau Odoj", konsistas el 11 poemoj. Supre mi jam diris, ke la verko devenis de kultaj kantoj de la popolo, estas versajhoj pri dioj. En "Nau Odoj" oni povas renkonti diojn de la suno, nubo, rivero, monto kaj martiroj. La dioj en la versajhoj havis unuflanke superhoman potencon, kaj aliflanke ghojon kaj malghojon same kiel karnuloj. Iuj el la versajhoj priskribis ankau amaferon de dioj, kio donis al la versajhoj romantikan charmecon. Alia verko "Demandoj al la Chielo" estis freshe karakteriza en skribmaniero. La frazoj chiuj el kvar ideografiajhoj estas animskuaj. La poeto faris 170 demandojn pri la naturo, mitoj kaj legendoj. Pere de kritiko al la tradicia ideologio kaj la socia realo, la poeto aludis sian malkontenton al la aktuala socio. La versajhoj ampleksis multajn branchojn de la scioj, kio montris lian eruditecon.

    La plej fama el la verkoj de Qu Yuan estas "Lamento". La senmorta brila majstrajho el 373 versoj kun 2490 ideografiajhoj estas la plej longa politika lirika poemo en la antikveco. La poemo rakontis la kialon de la melankolio de la autoro kaj lian profundan maltrankvilon. Oni povas rigardi la poemon autobiografio de Qu Yuan.

    La vivo de Qu Yuan estis tragedia. En la tuta vivo la poeto senchese strebis al la idealo, tamen senchese malsukcesis. Pere de la priskribo de la proceso de strebado, eliluziigho kaj persista strebado de la autoro, "Lamento" esprimis lian noblan idealon, bolantan pasion, modlis virtan kaj imponan figuron de la heroo. Samtempe, pere de rakontado pri siaj spertajhoj, la poeto malkashis la malluman realon de Chu-regno, kio des pli forte prezentis liajn malghojon pro la nacio kaj popolo kaj neshanceleblan lojalecon al ili.

    "Lamento" povas esti dividita en du partojn. La unua duono temas chefe pri la pasintajho kaj maljusta trakto al la poeto. La versajho ripetfoje esprimis lian politikan idealon "promocii virtulojn kaj talentulojn, eviti ekarton per fadenliniilo". Tial la poeto tre atentis pri memkulturo, kiel li esprimis en versajhoj, li "havas multajn belajn virtojn, kaj samtempe ankau charman aspekton". Cetere la poeto kulturis sin mem "trinkante matene rosojn sur magnolioj, manghante vespere florpetalojn de krizantemoj". En plena pasio, la poeto esperis, ke la regho Huaiwang povos preni antikvajn eminentajn regantojn Yao kaj Shun kiel siajn ekzemplojn kaj cherpi lecionojn el la pereo de la kruelaj regantoj Jie kaj Zhou, por konduki la regnon sur la vojon al potencigho. Por realigi sian idealon, li diris kun ekscitigho al Huaiwang: "Forigu la malvirtojn dum la juneco, kaj shanghu la leghojn praktikatajn". Li maltrankvilighis, ke la tempo forpasis neniun atendante. Kiam li elrevighis, li indigne plendis kontrau Huaiwang, kiu tute ne rimarkis lian lojalecon kaj anstataue kredis kalumnion kontrau li. Li kritikis la reghon, ke li estas tro kaprica. Li samtempe riprochis ankau la konspirulojn, ke ili estas jhaluzaj kaj kalumniaj. Tamen en la marcho de mallumo la poeto neniom cedis. Li komparis sin kun aglo, "La aglo neniam miksas sin inter ordinarajn birdojn, kio heredighas de antikve". Li preferis morti en floroj ol vivi en koto. Li diris, ke li timas nenian minacon, ech se oni radumus lin. En la versajho klare vidighas figuro de majesta kaj nobla poeto.

    La dua duono koncentre priskribis la esploradon de la poeto pri la estonta vojo kaj ankau montris la virton de nefleksebleco de la autoro. "La vojo estas longe longa, mi esploros supre kaj malsupre". Retrorigardante la historion, li prezentis por ekzemplo plurajn eminentajn regantojn kaj iliajn brilajn sukcesojn en la historio, pli profunde eksplikis sian politikan idealon kaj penis admoni Huaiwang apliki liajn proponojn. Sed kiam li trovis nenian shancon por disvolvi sian talenton, nek samideanon, li imagis al si chielan regnon, kie li povus realigi sian politikan idealon. Tamen tio estis revo. Li do akceptis la admonon de shamano Ling Fen kaj decidis forlasi la patrujon por daurigi sian esploradon. Kiam li levighis kaj estis baldau forlasonta la patrujon, li rigardis al la tero de la patrujo kaj sentis profundan doloron. Li tiel priskribis en la versajho: "La livreuloj bedauras, la chevaloj lantighas, ili haltas en hezito kun chirkaurigardo". En la anima kontraudiro la poeto decideme restis. La poemo abrupte finighis chi tie.

    "Lamento" estas brilega, romantikisma majstrajho. La poemo karakterizighas per libera imago, brava troigo kaj mistere bela fantazio. En la poemo estas multaj mitoj, legendoj, historiaj personoj kaj naturaj fenomenoj, kiuj teksis jen misteran mondon, je imponan pentrajhon. Ekzemple, en priskribado de sia esplorado, li prenis fenikson kiel sian charon, jadan kiel chevalon. Matene li ekveturis de Jiuyi-monto kaj vespere atingis Kunlun-monton. Li trinkigis la chevalon che la baseno, kie sin banis la suno, kaj ligis la chevalon al la arbo de kie levighas la suno. Li havis sian gvardion el la veturigisto de la luna dio, venta dio kaj buntaj feniksoj. Li frapis je la pordo de la Dio sur la chielo kaj li petis belan knabinon sur la tero. Li augusrigis Ling Fen, kaj ankau petis la sorchiston Wuxian venigi diojn...

    Grandnombraj metaforoj en la poemo plidensigis la romantikisman koloron. La poeto ofte komparis bonajn objektojn kun aromaj herboj kaj belulinoj. Cetere li skribis en la poemo, ke li ornamis siajn vestojn per diversaj aromaj floroj kaj herboj, au faris por si vestojn el folioj kaj floroj de lotuso. Per tiuj metaforoj li esprimis sian noblan virton. Li metafore komparis suverenojn kaj subulojn kun geamantoj, flatemajn korteganojn kun fiherboj kaj rabobirdoj, jhaluzon de la maliculoj kun tiu de virinoj al belulino, kaj strebon al idealo kun sercho de belulino.

    La poemoj de Qu Yuan metis la bazon por la china romantikisma literaturo. Pro siaj majstrajhoj Qu Yuan ghuas eternan honoron.

Travado de rivero

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688