En la china lingvo aludoj ludas specialan
rolon kaj indas esti traktataj. Kio do estas aludo? Lau la chinlingva
vortaro, aludo estas vorto uzata en poezio au alispecaj verkajhoj
kaj devenas el klasikajhoj au historiaj eventoj por esprimi
ian ideon. Lau tiu klarigo, shajnas al mi, ke aludoj trovighas
ne nur en la china, sed ankau en la okcidentaj lingvoj. Ekz.,
la nomo Prometeo, la esprimoj "nodo de Gordio" kaj
"kalkano de Ahhilo", kiuj devenas el la helena mitologio,
kaj la personaj nomoj "Romeo kaj Julieta" el dramo
de Shekspiro povas esti rigardataj kiel aludoj, char kiam oni
pruntas ilin por siaj verkajhoj, la legantoj povas tuj kompreni
la signifon.
En la china lingvo aludoj abunde trovighas
aparte en la antikvaj verkoj, char en la antikveco la autoroj
emis uzi ilin en siaj verkoj chefe por kondensi siajn ideojn
au sentojn en tre konciza formo, kaj la aludoj ghuste estas
ofte enhave richaj kaj forme simplaj. Dume la poetoj preferis
aludojn aparte por plirichigi kaj belsonigi la rimojn en siaj
poeziajhoj.
Por montri ecojn de la aludoj, mi prezentas
jenajn ekzemplojn.
En la china lingvo la vorto "tui"
signifas "pushi" kaj alia vorto "qiao" signifas
"frapi", sed se ambau vortoj estas ligitaj kune kaj
farighas kunmetita vorto "tuiqiao", ghi signifas cerbumadon
pri lingvajho. Oni bone scias, ke pushi kaj frapi estas movoj
de la manoj, dum cerbumado estas funkcio de la cerbo. Do, kiel
"pushi-frapi" povas ludi la rolon de la cerbo? Por
klarigi tiun enigman vortouzon, mi klarigas la kialon. Tiu aludo
devenis el jena legendo: Poeto Jia Dao (779-843) faris poemon,
rajdante sur azeno tra strato. Unu verso el la poemo estas "Bonzo
frapis pordon en lunlumo". Poste li pensis, ke eble la
vorto "pushi" estas pli tauga ol "frapi".
Li longe cerbumadis pri la vortouzo, sed ne povis fari decidon.
Hazarde li renkontis erudiciulon Han Yu (768-824), konsultis
lin kaj petis lian definitivan elekton. Post pripensado Han
Yu diris al li, ke la vorto "frapi" estas pli tauga.
Sekve la kunmetita vorto "tui-qiao" ekhavis la sencon
de cerbumado pri vortouzo.
Foje Konfuceo diris al siaj dischiploj
pri sia agho: "En la dekkvina jaro mi inklinigis mian tutan
koron al lernado. En la trideka mi jam firme staris inter homoj.
En la kvardeka mi ne plu havis dubon..." La Majstro
diris tion al la dischiploj, por ke ili diligente lernu por
posedi noblan virton kaj multajn sciojn kaj farighu homoj kun
firma humanisma idealo. Char Konfuceo estis respektata kiel
la plej granda sanktulo, liaj vortoj estis multfoje cititaj
de kleruloj dum la pasintaj jarcentoj. Sekve, liaj dirajhoj
pri la agho farighis aludoj preferataj de la kleraj chinoj,
kiuj emas uzi la vorto-grupon "agho de firma starado"
kaj "agho sen dubo" por aludi respektive 30-jaran
aghon kaj 40-jaran aghon. Per tiuj aludoj ili volas montri,
unuflanke, sian inteligentecon kaj, aliflanke, sian deziron
sekvi la instruon de la Majstro.
En la china lingvo oni ofte uzas la
vorton "zhiyin" (sonokomprenanto) kiel sinonimon de
"intima amiko". Tiu vorto estas aludo deveninta el
antikva anekdoto: iu sinjoro nomata Yu Boya tre lertis en ludo
de kord-instrumento, kaj alia sinjoro nomata Zhong Ziqi havis
profundajn sciojn pri muziko. Kiam Yu Boya ludis la muzikilon
por esprimi sian senton pri alta monto au sian laudon pri fluanta
akvo. Zhong Ziqi tuj komprenis kaj ghoje kriis: "Ho, bonege!
Kiel alta kaj majesta la montego!" au "Kia impone
ondanta riverego!" Poste, kiam Yu informighis pri la forpaso
de Zhong, li rompis la kordon de la muzikilo, char li opiniis,
ke neniu alia krom Zhong komprenos lian muzikon. Tiu rakonto
estas tre kortusha, oni do ekstraktis el ghi la vorton "sonokomprenanto"
por aludi intiman amikon kun profunda interkompreno.
"Mirrakontoj de Liaozhai",
unu el la allogaj chinaj klasikaj literaturajhoj, aperis en
Esperanto, dank' al la penado de akademiano Laulum. En tiu beletrajho
trovighas multaj aludoj.
El la rakonto "Linda" mi
citas du aludojn. Unu el ili estas "Persikflora fonto".Tiu
aludo devenis el fantazia verkajho de la elstara pastorala poeto
Tao Yuanming (365-427). La poeto skribis: Foje iu fishkaptisto
hazarde eniris per sia boato en la vilaghon "Persikflora
fonto". Li trovis, ke la loko estas belega kaj la loghantoj,
kies prapatroj rifughis tie por eviti la tiranan regadon de
la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221-206 a.K.), estas bonkoraj
kaj fervoraj. Dum la pasintaj jarcentoj ili estis absolute izolitaj
de la ekstera mondo kaj sciis nenion pri ghiaj politikaj shanghighoj
kaj socia kaoso. Tamen ili vivis harmonie kaj senzorge, pace
kaj trankvile. Sed poste, kiam la fishkaptisto deziris refoje
viziti la lokon kun aliaj homoj, ili ne povis trovi la vojon.
Tiu utopia vilagho poste farighis aludo pri paradizo en la homa
mondo.
La alia estas "ora domo".
Tiu aludo venis el rakonto pri imperiestro Wudi de Han-dinastio
(206 a.K.-- 220 p.K.). Laudire, kiam li estis ankorau infano,
lia onklino promesis edzinigi al li sian ¡¡charman
filinon, li tuj esprimis: "Mi nepre konstruos oran domon
por shi." Sekve "ora domo" farighis aludo pri
luksa domo speciale por loghigi amatan belulinon.
Cetere, mi devas aldoni, ke apliki
aludojn tute ne estas la privilegio de intelektuloj, kaj al
la ordinaraj chinoj ne mankas bonaj aludoj. La interesaj rakontoj
el la klasikaj noveloj estas tre familiaraj al la popolanoj,
kiuj shatas preni bravajn agojn de herooj kaj miraklan batal-arton
de strategiistoj kiel impresajn kaj facile kompreneblajn aludojn.
Strangaj antikvaj aludoj estas malofte
vidataj en la nuntempa china lingvo, fakte ili jam farighis
arkaikaj sen praktika valoro, dum la aliaj ofte uzataj, kiel
la supre menciitaj "pushi-frapi", "sonokomprenanto"
kaj "persikflora fonto", farighis popularaj idiomajhoj
kaj ankorau validas.
Vershajne, la supre skribita parto
jam sufichas por mia mallonga artikolo, kaj mi devas doni al
ghi la lastan punkton. Tamen mi pensas, ke estas preferinde
je la fino prezenti plian aludon, kiu devenis el jena anekdoto:
La regho de regno Qi (475-221 a.K.) shatis auskulti muzikon
ludatan de ensemblo el tricent muzikistoj per ju (blovmuzikilo).
Sinjoro Nanguo, kiu fakte ne scipovis ludi la muzikilon, venis
al la kortego kaj mensogis, ke li kapablas ludi bone. La regho
kredis kaj per alta salajro aligis lin al la ensemblo. Post
la morto de tiu regho, lia filo surtronighis. Ankau la nova
regho shatis ghui tiun muzikon, sed, malsame kiel la patro,
li preferis la muzikon ludatan ne de la ensemblo, sed de unuopa
muzikisto, tiel s-ro Nanguo ne plu povis miksighi en la ensemblo
kaj forkuris. Tiu aludo estas kutime uzata por humiligi sentaugulojn,
kiuj okupas postenon per fusha laboro. La chinaj intelektuloj
emas apliki tiun aludon ankau por modeste esprimi, ke ilia laboro
ne estas kontentiga. Mi do devas diri, ne nur pro modesteco
sed chefe pro honesto, ke tiu chi artikolo el mia plumo estas
nur fusha skribajho same kiel la muzikludo de Nanguo.