Iam mi prezentis idiomajhojn en la china lingvo. Nun
mi pritraktas analogan temon, nome, pri proverboj. Simile al idiomajhoj, ankau
proverboj estas neignoreblaj elementoj de nia nacia lingvo. Unue, ili mirinde
multas. Lau iu vortaristo, ilia nombro ech atingas kelkdek milojn. Due, ili havas
longan historion. Antau 2 mil jaroj, proverboj jam aperis en la china lingvo.
Trie, ili ne nur estas enhave tre diversaj, sed ankau esprime ege richaj. Ili
estas vaste uzataj en parolo de la chinaj popolanoj. Kvare, ili estas fluaj kaj
belsonaj pro la rimoj, kaj facile cirkulas inter la popolanoj.
En
la china lingvo proverboj ludas similan rolon kiel idiomajhoj, tamen inter ili
estas diferenco. La chefa diferenco estas: idiomajhoj aperis ofte sub la plumo
de kleruloj, ili plejparte devenis de klasikaj verkoj, sekve, ilia stilo estas
delikata; dum proverboj devenis de la busho de ordinaraj popolanoj, ili aspektas
modestaj, krudaj kaj ech vulgaraj, sed al ili ne mankas ia modesta beleco pro
ilia lerte formita strukturo kaj sprita vorto-uzo. Oni povas diri, ke chinaj proverboj
estas resumo de la sperto de la popolanoj pri homa vivo, produktado kaj sociaj
fenomenoj, kaj samtempe ili estas kristaligho de la popola sagho kaj humuro.
Estas
konate, ke la chinaj popolanoj estas diligentaj kaj shparemaj, char ili scias,
ke nur kun diligenteco kaj shparemo ili povas vivi sub mizeraj kondichoj. Do,
multaj el la proverboj donas instruojn pri diligenteco kaj laboremo.
Estas
proverbo: "Nur se vi laboras pene kaj persiste, vi povas turni feran bastonon
en pinglon." Laudire, tiu proverbo devenis de anekdoto pri poeto Li Bai (701-762):
Li naskighis en richa familio kaj vivis komforte, li ne diligentis en lernado.
Foje, li promenadis apud rivereto kaj vidis, ke iu maljunulino frotas feran bastonon.
Kun miro li demandis: "Kial vi faras tion?" Shi respondis: "Mi
volas fari ghin pinglo." Li emociighis: "Persiste laborante, oni ech
povas turni feran bastonon en pinglon!" Post tio li penege kaj persiste lernis
kaj finfine farighis granda poeto. Ankorau alia proverbo tekstas: "Kiu maldiligentas
dum sia juneco, tiu chagrenighos dum sia maljuneco." Serioze ghi admonas
la junulojn ne malshpari sian junecon. Alia proverbo, kiu enhavas similan ideon,
sed pli fortan inspiron, estis kreita per trafa komparo inter florplantoj kaj
homoj. Jen la teksto: "Florplantoj povas plurfoje reburghoni, sed homoj povas
neniam rejunighi." Ankau proverboj pri shparemo ne malmultas. Jen mi citas
unu el ili: "Diligento sen shparemo similas al kudrilo sen fadeno".
Por
laboruloj tempo estas valora, sekve estas proverbo emfazanta tiun vidpunkton:
"Tempo valoras kiel oro, sed tempo ne acheteblas per oro." Vershajne,
tiu proverbo estas pli figura kaj impresa ol la diro "tempo signifas monon".
En
Chinio oni chiam emfazas la gravecon de volo au ambicio por farighi kapabla kaj
kompetenta. "Kiu havas firman volon, finfine sukcesos" kaj "Oni
povas malhavi richajhon, sed ne devas malhavi ambicion" estas tipaj proverboj
tiaspecaj.
Estas proverbo, kiu instruas honestecon.
Ghi tekstas: "Homo ne povas kashi sian eraron, same kiel papero ne povas
enteni fajron." Tiu proverbo rimarkigas, ke oni ne kashu la fakton, char
vero finfine malkovrighos.
En la china lingvo troveblas
multaj proverboj pri agrikulturo kaj meteologio kreitaj de kamparanoj lau ilia
sperto en terkulturo kaj observado de vetero. Ili kreighis ne surbaze de sciencaj
scioj, ne chiuj teorie ghustaj, sed, lau fakuloj, parto el ili ja konformas al
la natura legho. Jen kelkaj ekzemploj: "Sen frosto vintre kaj sen varmego
somere, ne estos richa grenrikolto autune"; "Printempa pluvo valoras
kiel oleo"; "Kiam la hirundoj flugas malalte kaj la formikoj transloghighas
al nova formikejo, tio prognozas pluvon."
En
la malnova socio de Chinio, la vivkondichoj de richuloj kaj tiuj de malrichuloj
estis ege diferencaj, sekve aperis proverboj, kiuj tre figure spegulas tiun kontraston.
Ekz., "Festeno de richulo kostas duonjaran grenkonsumadon de malrichulo";
"Por la kvar sezonoj richulo havas vestojn, dum malrichulo veston por la
kvar sezonoj." En la dua ekzemplo oni trovas, ke la frazo estas tiel lerte
aranghita, ke ghi donas tre profundan impreson al la auskultantoj.
Por
montri ke chinaj proverboj estas tre diversspecaj, mi donas ekzemplon pri sanprotektado.
Jen teksto: "Post mangho marshu cent pashojn kaj vi vivos 99 jarojn."
Sendube, tiu proverbo taugas por chiuj.
En la homa
socio trovighas chiaspecaj homoj kaj aferoj. Por speguli ilin per koncizaj frazoj
en proverboj estas malfacile, tamen la chinaj popolanoj povas fari tion per sia
sagho. Chi-sube estas tipaj ekzemploj:
1. "Unuflanka
deziro". Por tiu proverbo oni havas tre interesan rakonton: En iu familio
estis charma fraulino, al kiu volis svatighi du junuloj, unu el orienta najbara
familio kaj la alia el okcidenta. La junulo el la orienta estis richa, sed malbela,
dum tiu el la okcidenta -- bela, sed mizera. La gepatroj de la fraulino hezitis
fari decidon. Demandite, kiun shi preferas, la filino respondis: "Ambau mi
volas havi, tage mi manghos en la orienta familio kaj nokte dormos en la okcidenta."
Memkompreneble, tia unuflanka deziro estas ridinde absurda kaj absolute nerealigebla,
tamen en la reala vivo, ech en la politika kampo, ghi ja estas trovebla. Ekz.,
la japanaj militaristoj lanchis agreson kontrau multaj aziaj landoj dum la Dua
Mondmilito, tio estas historia fakto skribita per la sango de miliono da homoj,
inkluzive tiun de japanaj soldatoj. Sed iuj japanaj dekstremaj politikistoj ech
tiun fakton volas nei per absurdaj pretekstoj. Chu tio ne estas unuflanka deziro
en la vera senco de la proverbo?
2. "Kiam unu
bonzo vivas sola, li mem cherpas trinkakvon per vektoportado de du siteloj; kiam
du bonzoj loghas kune, ili duope cherpas trinkakvon per vektoportado; sed kiam
tri bonzoj loghas kune, ili ne plu havas akvon por trinki." Tiu proverbo
humure mokas homojn, kiuj emas elturnighi el laboro por komuna avantagho.
El
la supre cititaj ekzemploj oni rimarkas, ke la chinaj proverboj ofte enhavas profundan
filozofian signifon per metaforo de ordinaraj objektoj kaj aferoj.
Cetere,
sin trovas proverboj kreitaj tute lau malnova koncepto pri homa vivo, etika moralo
k.s., ekz., estas proverboj, kiuj esence kontestis la egalrajtecon de virinoj
kaj pledis por la submetigho de virinoj al viroj. Tiaj proverboj jam farighis
lingva rubo kaj ne plu cirkulas.
Per tiu chi artikolo mi klopodas doni
al la legantoj simplan konturon de la chinaj proverboj, por
ke ili havu gheneralan impreson pri tiu lingva elemento de la
china lingvo. Ghuste kiel la china proverbo diras "Kia
la semo, tia la rikolto", mi esperas, ke mia klopodo ne
estos tute senrikolta.