La idiomajho, kiel specifa lingva strukturo, trovighas
preskau en chiuj lingvoj. En la okcidentaj lingvoj estas multaj idiomajhoj devenantaj
el la helena mitologio. Ech en la artefarita lingvo Esperanto trovighas esprimoj
"kabei" kaj "krokodili", kiuj ludas la rolon de idiomajhoj.
Do
la formado kaj aplikado de idiomajhoj ja estas tre ordinara lingva fenomeno, kaj
vershajne la fakto, ke en la china lingvo sin trovas idiomajhoj, ne estas mirinda
afero nek traktinda en speciala artikolo. Sed indas mencii, ke kompare kun la
idiomajhoj en aliaj lingvoj, la chinaj idiomajhoj ja havas siajn notindajn trajtojn.
Unue, ilia nombro estas granda, en iu plena vortaro de chinaj idiomajhoj kolektighas
entute pli ol tridek mil idiomajhoj. Tio estas nekomparebla por aliaj lingvoj.
Due, ilia enhavo estas tre ampleksa kaj richa. Chinio havas longan historion kaj
antikvan kulturon, kaj ghuste sur tia historia fono kaj el tia kultura grundo
kreskis la chinaj idiomajhoj. Ili estas vere diverskoloraj kaj richsencaj. Trie,
ili estas faritaj el tre konciza lingvajho kaj enhavas profundan signifon. Sekve,
ili jam farighis konsistiga parto de la china lingvo kaj aplikighas en la chiutaga
vivo de la popolo. Estas fakto, ke chinoj shatas apliki idiomajhojn en verkado
au parolado, char apliki idiomajhojn estas tre oportune pro ilia preteco, kaj
per idiomajhoj oni esprimas sian ideon tre trafe kaj sprite, kaj la ideo esprimita
povas esti pli facile kaj ghuste komprenata.
Pli
ol 90% de la chinaj idiomajhoj konsistas chiu el kvar ideogramoj, char la plej
fruaj idiomajhoj devenis el la antikva poemaro "Shi Jing", kaj preskau
chiuj poemoj en ghi estis faritaj el frazoj de kvar ideogramoj; krome, por la
chinlingvanoj, kvarsilabaj frazoj (char chiu ideogramo estas unusilaba) estas
tre flue legeblaj au paroleblaj. Trovighas ankau idiomajhoj el du, tri au pli
ol kvar ideogramoj, tamen, ili estas malmultaj.
El
la duideogramaj idiomajhoj, la plej ofte uzata estas la idiomajho maodun. Mao
estas lanco kaj dun -- shildo. Tiu idiomajho formighis el antikva
fablo: Estis homo, kiu vendis lancojn kaj shildojn samtempe. Li unue fanfarone
laudis sian shildon, ke ghi estas plej fortika kaj netrapikebla por ajna armilo.
Poste li laudis sian lancon, ke ghi estas plej akra kaj povas trapiki ajnan objekton.
Iu apudstaranto lin demandis: "Se oni piku vian shildon per via lanco, kio
okazos?" La vendisto nenion povis respondi. La vortoj lanco (mao)
kaj shildo (dun) el tiu fablo estis poste kunmetitaj kaj farighis idiomajhoj
por esprimi la sencon de kontraudiro. Tiu idiomajho estis tiel ofte aplikata en
la china lingvo, ke ghi jam farighis ordinara vorto en la chiutaga vivo, ech multaj
chinoj ne plu konscias, ke ghi fakte estas idiomajho kreita el antikva fablo.
Chinio
posedas mirinde ampleksan stokon da antikva literaturo. El ghi sin trovas klasikajho,
poezio, disertacio, eseo, novelo kaj alispeca beletrajho. Tiuj grandkvantaj verkajhoj
provizis la chinan lingvon per belaj idiomajhoj.
La
supre menciita "Shi Jing" estas la plej antikva kolekto de poemoj kaj
kantoj kompilita en la periodo de "Printempo kaj Autuno"1
(770-476 a.K.). La nombro de idiomajhoj cherpitaj el tiu poemaro estas pli ol
kvindek. Unu el la plej multe uzataj estas la jena: "Shnuru firme la fenestrojn
kaj pordojn antau ol pluvi". Oni uzas ghin por esprimi la ideon, ke oni faru
preparon antau ol io eventuale okazos.
Iuj idiomajhoj
devenas el la paroloj de la granda pensulo Konfuceo (551-479 a.K.). Li estis respektata
kiel sanktulo de la china popolo kaj "Analektoj de Konfuceo" estis klasikajho
nepre legata de chinaj kleruloj de chiuj generacioj. Liaj diroj estis ofte cititaj
kiel aforismoj kaj sekve farighis idiomajhoj. Ekz., la idiomajho "kion vi
mem ne volas, ne trudu al aliaj" estis el la busho de tiu granda pensulo.
Tiu diro, kiu plene montris lian homamon, estas vere instrua. Kaj tiaj aforisme
sencaj idiomajhoj abundas en la china lingvo. Ekz., ni havas la idiomajhon: "Bona
medikamento maldolcha por la lango, sed saniga por la sango; sincera admono malplacha
al la oreloj, sed utila al konduto."
Alia granda
antikva pensulo Mengzi (372-289 a.K.), adepto de Konfuceo, tre lertis en elokventa
argumentado kaj chiam uzis sagacajn metaforojn en sia argumento por konvinki la
interparolanton. Ekz., li metafore diris, ke iu grimpis sur arbon por kapti fishon,
per tio li argumentis, ke oni ne povas atingi sian celon per erara rimedo. Aliokaze
li metaforis: "Oni intencas estingi fajron de charo da ligno nur per glaso
da akvo." Per tio li sugestis, ke oni ne povas fari ion per nesuficha forto.
Tiuj de li elpensitaj metaforoj estas tre figuraj kaj trafaj, kaj sekve farighis
idiomajhoj shatataj de la popolo.
Multaj idiomajhoj
estas faritaj surbaze de historiaj eventoj. Ekz., la idiomajho "Por kulpigi
aliulon, oni chiam trovos pretekston" devenas el la evento okazinta en la
periodo de "Printempo kaj Autuno": En Jin-regno, post la morto de la
regho, iu kortegano sinsekve mortigis du kronprincojn por surtronigi alian. Sed
la nova regho diris, ke estas danghere por li havi tian korteganon, kaj intencis
mortigi lin. La kortegano konsideris tion maljusta kaj diris al la regho antau
sia morto:"Se vi volas kulpigi min, ne estas malfacile por vi trovi pretekston."
Tiuj signifoplenaj vortoj poste farighis idiomajho ofte aplikata.
Kiel
ekzemplojn de idiomajhoj origine el legendoj kaj anekdotoj mi citas du interesajn.
Estas
antikva legendo: Iu belulino nomata Xishi2 ofte sulkigis siajn brovojn
pro brusta malsano. Shia najbaro, ege malbela junulino nomata Dongshi3,
trovante, ke sulkigi la brovojn estas bona rimedo por plibelighi, do imitis tion
lau Xishi, sed anstatau plibelighi, shi farighis ech pli malbela. El tiu legendo
kreighis la idiomajho "Dongshi imitis la sulkigon de brovoj" por montri,
ke blinda imitado rezultigas ridindajhon.
La idiomajho
"Vulpo profitas de la tigra potenco" originas el fabelo: Foje la tigro
volis formanghi la vulpon. La vulpo trompis la tigron: "La chiopova Dio faris
min regho de bestaro, se vi ne kredas, bonvolu sekvi min kaj rondiri tra la arbaro
por propraokule vidi, chu la bestoj min timas." La tigro sekvis ghin kaj
vidis, ke vere chiuj bestoj forkuris pro timo, vidinte ilin. La tigro, ne konsciinte,
ke fakte estis ghi mem, kiu fortimigis la bestojn, kredis la mensogon de la vulpo.
Tiu idiomajho estas tiel konata, ke auskultante ghin, oni tuj komprenas, ke ghi
signifas riprochon al tiu, kiu fiagas dank' al alies potenco.
Ankau
el la versajhoj de famaj poetoj kreighis bonkvalitaj idiomajhoj. Ekz., el la plumo
de Du Fu (712-770), elstara poeto de Tang-dinastio (618-907), estis du poeziaj
frazoj: "Interne de la rughaj pordoj4 putrighas vino kaj viando
pro abundeco, dume sur stratoj kushas mortintoj pro frosto." Poste, tiuj
du multe recititaj frazoj farighis idiomajho por speguli la akran kontraston inter
richeco kaj mizero.
De la periodo de primitiva socio
ghis la nuna tempo, la ¡¡chinoj travivis kelkmil jarojn en tiu vasta
lando. En la dauro de tiuj longaj jaroj, la vivsperto akumulita de la china popolo
sendube estas tre richa. Kaj el tiu diversflanka sperto kreskis multaj signifoplenaj
idiomajhoj. Ekz., la idiomajho "Formikejo povas disfaligi la mil-li 5-longan
digon", signifas, ke ech bagatelajho povas kauzi katastrofon. La alia idiomajho
"Longa vojo elprovas forton de chevalo; longa tempo -- la koron
de najbaro" estas evidente konkludo el profunda observado.
Pro
tio, ke la china kulturo estis vaste influita de budaismo, al la china lingvo
ne mankas budaismaj vortoj kaj ech idiomajhoj. La idiomajho "Kiu ligis la
sonorilon, tiu povas ghin malligi" originas el budaisma rakonto: Iu budaista
majstro foje demandis siajn adeptojn: "Kiu povas malligi la sonorilon sur
la kolo de tigro?" Neniu respondis. Venis alia majstro kaj respondis: "Tiu,
kiu chirkauligis la sonorilon, povas ghin malligi." Tiu idiomajho aludas,
ke kiu kauzis la ghenon, tiu devas ghin forigi. Foje, s-ro Qian Qichen, eksa china
ministro por eksteraj aferoj, uzis tiun idiomajhon, kiam li parolis pri la tiamaj
rilatoj inter Chinio kaj Usono. Per tio li konstatis, ke la strechitaj rilatoj
inter la du landoj estas estigitaj de Vashingtono kaj sekve devas esti malstrechitaj
de ghi.
Por fini mian artikolon, mi citas du idiomajhojn,
unu el ili estas "Preni unu kaj forlasi dekmil", tio signifas, ke mi
nur prezentis dekkelkajn el tridekmiloj da idiomajhoj, do, mia prezentado ne estas
plena. Sed lau alia idiomajho "Per rigardo tra la tubo oni povas vidi la
makulon de leopardo kaj akiri la impreson pri la besto", mi esperas, ke mi
donos al la legantoj la gheneralan aspekton de chinaj idiomajhoj malgrau la simpleco
de mia artikolo.
----------------------------------
1. "Printempo
kaj Autuno" estas la nomo de historia periodo de antikva Chinio. En tiu periodo
ekzistis multaj regnoj, kiuj interbatalis por gajni hegemonion.
2. Xishi estis
belulino en antikva Chinio.
3. Dongshi fakte ne ekzistis kaj nur estis pseudonima
nomo.
4. Antikve, nur la aristokratoj rajtis posedi domojn kun rughaj pordoj,
kaj oni uzis "rughan pordon" kiel simbolon de potenculoj.
5. Li
estas china mezur-unuo por distanco, unu li-o egalas al 500 metroj.