Lau la aserto de fakuloj, la china
lingvo estas unu el la plej longhistoriaj kaj stabilaj lingvoj en la mondo. Ghia
historio longas je pli ol 3 mil jaroj, kaj ghiaj fundamenta leksikono kaj gramatika
strukturo nur iom shanghighis ghis nun. Dum sia longdaura evoluado, ghi estis
multe influita de aliaj kulturoj.
La influado okazis
en du etapojn, t.e., antau la Opia Milito (1840-1842)1, kaj post tiu
milito, alivorte, la antikva Chinio kaj la moderna Chinio.
En
la unua etapo, la fremdaj influoj povas esti dividitaj en du kategoriojn.
La
influoj de la unua kategorio estas chefe el la "Okcidenta Regiono",
kiu en la antikva Chinio situis en la okcidenta parto de Chinio kaj proksime de
la nunaj mezaziaj kaj okcidentaziaj landoj. Jam en la frua Okcidenta Han-dinastio
(206 a.K. -- 24 p.K.), imperiestro Wudi (140 a.K. -- 87 a.K. sur la trono) dufoje
sendis senditon al la Okcidenta Regiono por interrilatighi kaj amikighi kun tieaj
regnoj. Sekve de tio, komencighis la ekonomia kaj kultura interfluoj inter Chinio
kaj Okcidenta Regiono, kaj ekde tiam malfermighis la renoma Silka Vojo, kiu pli
kaj pli oftigis la interfluojn. Chinaj produktajhoj, chefe silkajhoj, papero,
porcelanajhoj kaj belaj metiartajhoj, estis enkondukitaj en tiun regionon, dum
diversspecaj bestoj, plantoj, mineralaj objektoj kaj muzikiloj el tiu regiono
en Chinion. Tiuj estajhoj kaj objektoj estis tute nekonataj en la antikva Chinio
kaj iliaj nomoj ne trovighis en la china lingvo. Do, estis necese krei novajn
vortojn por ili. Jen kelkaj interesaj ekzemploj:
En
Chinio chie trovighas gravuritaj leonoj el shtono au bronzo. En la antauurbo de
Pekino ech trovighas shtonponto kun 485 gravuritaj leonoj en diversaj pozoj. La
fremdlandaj vizitantoj al Chinio, rigardante tiun fenomenon, supozeble konjektus,
ke leono estas besto jam de pratempo ekzistanta en Chinio kaj favorata de la popolo
kiel simbolo de potenco kaj majesteco. Fakte, ghi estis enkondukita el iu okcidenta
regno kiel valora donaco por la imperiestro de Han-dinastio. Kaj la china vorto
shi por leono estis kreita lau la antikva persa vorto "s¨§r".
La
bongusta vinbero estis neniam gustumita de pratempaj chinoj. Nur kiam la imperiestra
sendito Zhang Qian kunportis la semojn de vinbero hejmlanden el la regno Dayuan
(parto de la nuna Uzbekstano), vinberujoj estis grandskale plantitaj en la okcidenta
kaj norda partoj de Chinio. En la china lingvo vinbero estas nomata putao,
ankau tiu vorto estis pruntita el la antikva Persio, kie oni nomis vinberon "b¨Ądaga" au "b¨Ątak".
En la china lingvo trovighas
vortoj kun hu kiel kapvorto, kiu antikve signifis "fremdlanda".
Per tiu vorto oni nomis kelkajn plantojn kaj muzikilojn el la okcidentaj regnoj,
ekz., hujiao por pipro, hugua por kukumo, hutao por juglando,
huqin por dukorda muzikilo ludata per archo, ktp.
La
influoj de la dua kategorio devenas de budaismo.
En
Han-dinastio budaismo enkondukighis en Chinion kaj dum Tang-dinastio (618-907)
la budaismaj sutroj estis grandkvante tradukitaj en la chinan lingvon el sanskrito.
Do, budaismaj esprimoj kaj sanskritaj vortoj abunde aperis en la china lingvo.
Ekz., la china vorto fotuo por budao estis chinigita el la sanskrita "buddha",
poste ghi estis simpligita kiel fo (vershajne, en la klasika china lingvo,
la sono de fo estis analoga al "bu"). Ankau la chinaj vortoj
seng (monahho) kaj yanwang (dio de infero) devenis de sanskrito.
Krom tiuj vortoj, kiuj estas evidente rilatantaj al budaismo, trovighas ankau
vortoj, kiuj jam penetris en la chiutagan chinan lingvon, kaj oni ne plu pensas
pri ilia budaisma deveno. Ekz., en la klasika china lingvo oni simple havis la
vorton tianxia ( sub la chielo) por esprimi la ideon de "mondo",
nur post la enkondukigho de la budaismaj sutroj, oni aplikis la pli taugan vorton
shijie el budaisma verko por tiu senco. Kaj la ofte uzata vorto chana,
kiu signifas momenton, estis ankau budaismodevena kaj kreita lau la prononco de
la sanskrita vorto "ksana". La budaisma influo en la china lingvo estas
tre profunda, ech kelkaj chinaj idiomajhoj estis cherpitaj el la budaismaj sutroj.
Krome,
estas menciinde, ke sanskrito ech influis la fonetikon de la china lingvo. Sanskrito
estas alfabeta, dum la china lingvo estas formita el unusilabaj ideogramoj. En
pratempo la chinoj sciis nenion pri konsonanto kaj vokalo. La alfabeta sanskrito
donis al chinoj la inspiron, ke fakte la chinaj ideogramoj enhavas similajn konsonantojn
kaj vokalojn. Oni trovis, ke la ideogramoj prononcataj kiel leng, ling, long
enhavas la saman konsonanton "l", kaj la ideogramoj prononcataj kiel
ban, dan, fan enhavas la saman vokalon "an". Sekve, oni kreis
la metodon de prononcado de chinaj ideogramoj per iu ideogramo kiel konsonanto
kaj iu alia kiel vokalo, ekz., oni prenis la ideogramon tu kiel konsonanton
"t" kaj la ideogramon hong kiel vokalon "ong" por prononci
la ideogramon tong.
En la dua etapo, la influoj
devenis chefe de la Okcidento (Europo kaj Ameriko). Char post la Opia Milito Chinio
farighis duonkolonia lando kaj dronis en abismo de mizero kaj sufero, la tiama
china klerularo konsciis, ke por shanghi la netolereblan situacion, oni devas
renversi la putrighintajn malnovajn sistemojn socian, ekonomian kaj politikan
kaj anstatauigi ilin per la modernaj. Tiucele, oni devis havi novajn sciojn kaj
novajn ideojn pri politiko, ekonomio kaj precipe pri scienco kaj tekniko. Sekve,
je la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento, multaj chinaj
junuloj estis senditaj al Japanio kaj Europo por studi, kaj granda kvanto da sciencaj
verkoj kaj beletrajhoj eldonitaj en la Okcidento estis chinigitaj. Rezulte, la
china lingvo estis multe influata de la japana kaj okcidentaj lingvoj.
Jam
depost la periodo de Meiji-Reformado2 (1868), Japanio komencis progresi
sur la vojo de modernigho kaj grandskale adoptis la sistemojn de la Okcidento.
Politike, ghi imitis Brition kaj aplikis konstitucian monarkion; ekonomie, ghi
energie kaj rapide disvolvis industrion lau la tipo de Europo. Sekve, granda nombro
da politikaj, ekonomiaj kaj sociaj vortoj kaj terminoj estis enkondukitaj en Japanion
el okcidentaj landoj. Tiam en la japana lingvo ankorau sin trovis multaj chinaj
ideogramoj3, kaj la japanoj ofte japanigis la okcidentlingvajn vortojn
per ideogramoj. Do, kiam Chinio intencis enkonduki tiujn vortojn en sian lingvon,
oni trovis, ke ili jam estis pretaj en la japana lingvo en la formo de chinaj
ideogramoj kaj facile aplikeblaj por chinoj. Konsekvence, en tiu etapo, granda
parto de la fremdaj vortoj au esprimoj enkondukighis en Chinion ne rekte el la
Okcidento, sed transportite el Japanio. Tiaj vortoj estas vere nekalkuleble multnombraj,
ili jam farighis tre popularaj, kaj ech multaj chinoj ne plu scias, ke ili fakte
estis enkondukitaj el la japana lingvo. Ekz., la china vorto por "ekonomio"
estas jingji, kiu estas tre ofte uzata en la nuna Chinio pro praktika neceso.
Kaj tiu vorto ja estis origine tradukita de japanoj el la okcidenta lingvo en
la chinajn ideogramojn, kiujn ankorau nun uzas la japanoj en malsama prononco4.
Kiam
chinoj enkondukis la fremdlingvajn vortojn, ili ghenerale praktikis tion per du
metodoj lau la principo de oportuneco. Unu el ili estas chinigi ilin lau la senco
de la koncerna vorto, ekz., oni chinigis la anglan vorton "horsepower"
(chevalpovo) per la ideogramoj ma kaj li (ma estas ekvivalento de
chevalo kaj li la ekvivalento de povo). La alia metodo estas chinigi ilin
lau ilia prononco per ideogramoj kun similaj au ana1ogaj sonoj, ekz., kafo estis
chinigita kiel kafei, kaj histerio estis chinigita kiel xiesidili
lau la angla vorto "hysteria". Ankau estas vortoj chinigitaj duone lau
la senco kaj duone lau la prononco, ekz., la angla vorto "icecream"
(glaciajho) estis chinigita per tri ideogramoj bing-ji-ling (bing
signifas glacion, dume ji-ling estas analoga sono de "cream").
Tamen, tiaj tradukitaj vortoj estas tre maloftaj.
Kelkfoje,
pro tio, ke iu fremda vorto estis misprononcata de la tradukinto, ghia lauprononce
chinigita ekvivalento nature farighis erara, ekz., la angla vorto "greenwich"
estis erare chinigita kiel ge-lin-wei-zhi, char la tradukinto ne rimarkis,
ke la litero "w" en tiu vorto estas silenta (neprononcata). Tiu tradukita
vorto validis por longa tempo, nur antau kelkaj jaroj oni trovis, ke necesas korekti
la eraron, kaj ghin ghustigis.
La okcidentaj kaj
japana lingvoj ankau iagrade influis la frazeologion de la china lingvo. Sed temas
pri tre komplika kaj ne facile klarigebla problemo, mi simple mencias kaj ne traktas
ghin en tiu chi artikolo.
En la china lingvo trovighas
ankau influoj devenintaj de la naciminoritatoj, ekz., en Pekino, la mallargha
strateto estas nomata hutong, tiu nomo ja devenis de la mongola lingvo.
Kaj la china vorto bazha (bazaro) devenis de la ujgura lingvo, kiu pruntis
ghin el la persa au araba. Sed tia influo estas tre malgranda.
Dauras
la evoluado de la china lingvo kaj ankau la ensorbado de fremdaj vortoj. Nun ni
havas en nia lingvo novajn vortojn kiel jiguang, (stimulita lumo) por la
vorto lasero tradukita lausence kaj leida por radaro chinigita lauprononce.
Estas
konstatite, ke la fremdaj influoj ja ludis pozitivan rolon en la evoluado de la
china lingvo. Dank' al la fremdaj influoj, la antikva china lingvo multe evoluis
kaj modernighis. Ghi farighis pli richa, pli perfekta kaj pli tauga kiel la komuna
interkomunikilo de 12 miliardoj da diversnaciaj loghantoj en tiu vasta lando.
----------------------------------
1.
Ekde 1840, Britio lanchis agresan militon kontrau Chinio por perforte devigi la
chinan registaron doni permeson al ghi vendi opion en Chinio. Tiu milito dauris
ghis 1842 kaj Chinio malvenkis.
2. Meiji estis la titolo de japana imperiestro,
kiu estis sur la trono en 1867-1912.
3. Ekde antikveco la japanoj adoptis multnombrajn
chinajn ideogramojn en sia lingvo. Nun la nombro de ideogramoj en la japana lingvo
estas limigita, kaj fremdaj vortoj estas lauprononce japanigitaj per la japana
alfabeto katakana.
4. Estas interese rimarki, ke chinoj kaj japanoj ofte uzas
la samajn ideogramojn sed en malsamaj prononcoj. La chefurbo de Japanio estas
nomata de japanoj "Tokio", sed de chinoj Dongjing, kvankam la
du ideogramoj por tiu nomo estas tute samaj en ambau lingvoj.