Mia
aserto pri la china lingvo estas vershajne tre mirinda, char mi volas diri, ke
la china lingvo estas unu el la plej simplaj, plej logikaj kaj sekve sufiche facile
lerneblaj lingvoj.
La china lingvo havas multajn
"mankojn " de gramatikaj reguloj, kaj tiuj "mankoj" ghuste
prezentas ghian avantaghon.
Antau chio, en la china lingvo ne ekzistas genro,
kiu sin trovas en multaj okcidentaj lingvoj. Ekz., en la germana lingvo, "blume"
(floro) estas ina en genro kaj "berg" (monto) estas vira. Kial? Chu
pro tio, ke floro estas charma kaj alloga kiel bela knabino? Kaj char monto estas
kvazau giganta viro firme staranta, do ghi estas viresenca? Por chinoj, tia genro
estas vere neimagebla. Tiurilate, Zamenhof estis tute prudenta, ankau li kreis
Esperanton sen tia neracia fenomeno.
En la china lingvo ne ekzistas ankau
kazo, ne estas diferenco inter nominativo, posesivo kaj akuzativo, char en la
china lingvo oni esprimas sian ideon tute lau logiko de pensado. Ekz., en la frazo
"mi amas shin", certe "mi" estas nominativo kaj "shi"
akuzativo, inverse, "shi amas min", sendube "shi" farighas
nominativo kaj "mi" akuzativo. Sekve, en la antaua frazo, tute ne necesas
aldoni finajhon "n" post "shi" por montri la akuzativecon
kiel en Esperanto, au uzi la vorton "her" anstatau "she" kiel
en la angla. Inverse, estas same, ke tute ne necesas aldoni "n" post
"mi" au anstatauigi "I" per la akuzativo "me" lau
la angla. En la kazo de posesivo, chinlingve oni simple aldonas la vorton de
post la nomo au pronomo, ekz., wo-de (mia), oni ne bezonas uzi alian vorton
"my" kiel en la angla. Alia ekzemplo: wo fuqin-de fangzi (la
domo de mia patro), ankau en tiu chi frazo, oni simple aldonas la vorton de
post la substantivo fuqin (patro), do estas malsame al Esperanto, en kiu
oni devas uzi la prepozicion "de" kaj shanghi la vortordon. Tiuflanke,
oni povas diri, ke la china lingvo estas pli simpla kaj oportuna ol Esperanto.
En la china lingvo, la subjekto estas ghenerale antau la predikato kaj la objekto
post la predikato. La vortordo estas tute logika kaj klara, do oni ne konfuzighas
pro la manko de kazo.
La vorto de estas uzata ankau por formi la
adjektivon, ekz., kunnande (malfacila), meili-de (bela). Sed iaokaze,
oni ne aldonas de por esprimi posesivon au adjektivon. Ekz., en la supre
citita frazo wo fuqin (mia patro), oni ne aldonas de post la pronomo
wo; kaj en la esprimo honghua lvye (rugha floro kaj verda folio),
de ankau ne estas aldonata post la adjektivaj vortoj hong kaj lv.
Char lau la kutima vortordo de la china lingvo, oni jam povas kompreni la sencon
de ambau adjektivoj, sekve la vorto de ne estas nepre necesa. Tio plene
montras, ke la principo de "neceso kaj suficho" tute validas por la
china lingvo.
Ankau ne ekzistas tenso en la china lingvo por verboj. Tio
certe estas surpriza por alilingvanoj. Chu la chinoj ne havas la koncepton pri
tempo? Certe ne! Char la chinoj esprimas siajn ideojn tute lau la reguloj de logiko,
se la esprimitaj ideoj estas logike nekonfuzaj, oni ne plu donas klarigojn en
sia parolo au skribo per gramatikaj metodoj. Jen la ekzemploj: en la frazo "Hierau
mi hejme vespermanghis", chinlingve oni ne uzas preteriton por la verbo "manghi",
char ja temas pri hierau, memklare, la agado estas pasinta, kial do ankorau necesas
uzi la verbon en formo de preterito? En la frazo "Chu li venos morgau?",
chinlingve oni ne uzas la tenson de futuro por la verbo "veni", char
la senco de "os" jam memklarighas en la vorto "morgau". Nature,
ankau la chinoj havas la neceson esprimi pasintecon au estontecon. Ankau tiuokaze,
oni ne uzas tenson de preterito au futuro, sed simple aldonas la vortojn yijing
(jam) antau la verbo kaj le (fini) au guo (jam) post la verbo por
signifi la pasintan agadon. Ekz., ni chi bao le ma? (Chu vi sate manghis?),
wo yijing chibao le (Mi jam sate manghis), wo chi guo wufan le (Mi
jam tagmanghis). Por signifi la venontecon, oni aldonas la vorton jiang
(estonte) antau la verbo, ekz., wo jiang qu canjia guoji shijieyu dahui
(Mi partoprenos la UK). Al la china lingvo ankau mankas la participo, char oni
havas alian rimedon por esprimi la "antan" agadon. La rimedo estas aldoni
la vortojn zheng zai (ghuste tiam) antau la verbo, ekz., wo zhengzai
du shu (Mi estas leganta libron). El la ekzemploj yifu chuanpo le (eluzita
vesto) kaj du guo de shu (tralegita libro), oni rimarkas, ke le kaj
guo estas uzataj ankau por la participo de preterito.
En la china lingvo
ne ekzistas modo por verboj. Malsame al Esperanto, oni ne uzas "u" por
imperativo au "us" por subjunktivo. Anstatau "u" oni aldonas
nur la helpan vorton ba post la verbo, au pli ghentile, aldonas la vorton
qing (bonvolu) antau la verbo. Kaj anstatau "us", oni kutime
uzas la subjunkcion ruguo (se) antau la verbo.
Unuvorte, en la china
lingvo, la verbo ne varias sub ajna kondicho, dume en multaj aliaj lingvoj, la
verbo ofte varias en siaj strukturoj gramatike, sekve ili farighas tre komplikaj
kaj kapdolorigaj. Estas interese, ke ghuste pro tio ke chinlingve la verboj ne
varias, chinoj ofte misuzas la verbojn, kiam ili parolas en Esperanto au aliaj
lingvoj, se ili ankorau ne perfekte posedas tiujn lingvojn.
En la china
lingvo ne estas diferenco inter singularo kaj pluralo. Ekz., "Li havas tri
filojn kaj du filinojn", por chinoj, la aldono de plurala finajho "j"
estas nenecesa kaj superflua. La kialo estas: la numeraloj "tri" kaj
"du" jam memevidente montras, ke la koncernaj substantivoj estas pluralaj.
La predikato "estas" kaj aliaj verboj restas tute samaj sen ajna variado
chu por la singulara substantivo chu por la plurala. Tio tute similas al Esperanto.
Ankau ne estas singularo au pluralo por la adjektivoj, ekz., "unu rugha floro"
au "tri rughaj floroj", kompreneble la antaua "rugha" estas
singulara kaj la lasta plurala, do tute ne necesas diferencigi ilin.
En
la nuntempa china lingvo, oni uzas la vorton men post la plurala persona
pronomo au persona substantivo, ekz., women (ni), nimen (vi), tamen
(ili), xianshengmen (sinjoroj), zhuanjiamen (fakuloj) ktp. Sed se
antau la persona substantivo estas jam numeralo por montri la pluralon, oni ne
plu aldonas men, ekz., oni ne uzas sange zhuanjiamen (tri fakuloj).
La plurala aldonajho men ankau ne validas por bestoj au aliaj estajhoj,
ekz., oni ne uzas goumen (hundoj) au shumen (libroj).
Al la
china lingvo ankau mankas tiaj relativaj vortoj kiel "kiu, kio, kie, kia".
Kiam oni uzas la relativon en Esperanto au aliaj lingvoj, la chinoj ghenerale
uzas adjektivan propozicion, ekz., la frazo "D-ro Zamenhof, kiu kreis Esperanton,
estis okulisto", estas ofte chinigita jene: chuangzao shijieyu de zamenhof
boshi shi yanke yisheng (simile al: Esperanton kreinta d-ro Zamenhof estis
okulisto). Pro tio, ke ne ekzistas la relativoj, la china lingvo evitas la difekton
de aliaj lingvoj, kies frazoj ofte farighas tre longaj kaj komplikaj pro la uzado
de pluraj relativoj. La chinoj ghenerale ne shatas longajn frazojn kaj kutimighas
al la koncizaj kaj mallongaj.
Ankau mankas al la china lingvo la artikolo,
char shajnas al chinlingvanoj, ke la artikolo ne estas nepre necesa. Ekz, oni
povas traduki la frazon "sub la standardo de verda stelo" en la chinan
lingvon sen la artikolo "la". Tiu manko ankau ebligas al la chinoj eviti
la ghenon kiel ghuste uzi la artikolon en sia parolo au skribo.
Estas specifa
vortospeco en la china lingvo nomata "mezura vorto", kiu estas uzata
iam kune kun la numeralo. Tiaj "mezuraj vortoj" nombrighas je kelkdek,
el kiuj la chefaj estas ge, zhi, gen, kuai k.c. Ordinare, ge estas
uzata por altgradaj vivajhoj au estajhoj kiel homo, shtato kaj nacio; zhi
por bestoj au ordinaraj objektoj, ekz., yi zhi gou (unu hundo); gen
por objekto kun longeco au alteco, ekz., yi gen xian (unu peco da fadeno);
kaj kuai por objekto en plata formo, ekz., si kuai dangao (kvar
pecoj da kuko). Tiuj "mezuraj vortoj" estas laukutime fiksite uzataj,
oni ne povas uzi ilin kontraukutime, ekz., oni ne povas uzi zhi anstatau
ge por homo. Tio estas ia specifa kutimo, familiarighi kun tia kutimo certe
estas ne facile por la alilingvanoj. Tamen, tio efektive ne estas grava afero.
Char
la china lingvo estas logika kaj racia, kaj ankau la vortordo estas evidente klara,
en la pasinta longa tempo de pli ol 2 mil jaroj, la chinoj lernis sian lingvon
sen gramatika kurso. Ghis la lasta periodo de Qing-dinastio, t.e. antau pli ol
cent jaroj, erudiciulo Ma Jianzhong (1845-1990), kiu sciis la lingvojn anglan,
francan, grekan kaj latinan, gramatike analizis la antikvan chinan lingvon lau
la modelo de europalingva gramatiko kaj verkis la unuan gramatikon por la china
lingvo. Tamen, malgrau tio, ech en la posta periodo de multaj jaroj, oni lernis
nenian gramatikon en sia lernado de la china lingvo. Kiam mi estis lernejano dum
mia infanagho, mi ne havis gramatikan kurson, kaj nur dank' al la longdaura lernado
de ideogramoj, legado kaj recitado de bonstilaj eseoj au versajhoj, mi bone posedis
la nacian lingvon.
Eble
oni dubas, ke la simpleco de la china lingvo perdigas ian esprimpovon. Ne! Tute
male, ghi estas tre esprimoricha. Se ne estas tiel, kiel Chinio povas naski tiajn
filozofiajn klasikajhojn de Konfuceo kaj Laozi, kaj tiajn superbajn beletrajhojn,
kiaj poeziajhoj de la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279), kaj romanoj
"Tri Regnoj" kaj "Rughdoma Songho"?
Konsekvence,
ni povas konkludi per elokventaj argumentoj, ke la china lingvo ne estas tre malfacila
kaj ankau la grandnombraj ideogramoj ne estas nevenkeblaj baroj. Lau la studo
de fakuloj, la lernado de la china lingvo estas ofte malfacila je la komenco,
kaj ju pli progresas la lernado, des pli ghi facilighas. Popoldire, chiuj aferoj
komencighas kun malfacilo. Do, chu la lernado de la china lingvo ne konformas
al tiu regulo de evoluado?