A1 tiu chi demando, miaopinie, la
respondo devas esti: kaj jes kaj ne. Por tion klarigi, mi skribos mian artikolon
en du partoj. La unua parto temas pri la chinaj ideogramoj, kaj en la dua parto
mi traktos la lingvon mem.
Parolante pri la china
lingvo, oni kutime havas la imagon pri la strangaformaj kaj bildsimilaj ideogramoj.
Ellerni tiujn ideogramojn estas vere malfacile, precipe por la okcidentanoj.
Mi
skribis iom longe pri bushou-o, por ke vi sciu, kiel estas konstruita la
plejparto de ideogramoj. Tio eble iagrade helpus vin en lernado de la china lingvo.
Pri
la chinaj ideogramoj
Antau chio, la china lingvo
ne estas alfabeta, ghi ne estas strukturita el literoj, sed formita el kvadrataj
ideogramoj kreitaj per diversformaj strekoj. Ekz., en la china lingvo, la vorto
Esperanto estas chinigita kiel 世界语* (shijieyu), la tri ideogramoj estas
kreitaj per strekoj kaj
Tial, la china lingvo tute
diferencas de la alfabetaj lingvoj. Kiam oni lernas la alfabetajn lingvojn, nur
se li konas la literojn kaj ankau scias la regulojn de prononcado, ghenerale li
povas prononci la aperantan vorton. Kaj se li jam posedas tiun vorton en sia parola
lingvo, li ankau povas kompreni ghian sencon. Sed oni ne kapablas fari tion en
lernado de chinaj ideogramoj. Li ne povas prononci la ideogramon lau ghia formo,
kaj kompreneble, nek kompreni ghian sencon.
La tuta
nombro de la chinaj ideogramoj estas ch. 60 mil, ech la alte klerigitaj chinoj
ne povas koni chiujn, por ne paroli pri la ordinaraj homoj. Krome, trovighas ideogramoj,
kiuj kun tre komplikaj strukturoj estas formitaj el multaj strekoj. Estas multaj
ideogramoj, kies prononcado estas sama, ekz., la ideogramo "zhong" el "zhongguo"
(Chinio) havas la saman prononcon kun aliaj 30 ideogramoj, kaj tio ne estas malofta
fenomeno. Ankau la ideogramoj kun similaj formoj ne estas malmultaj, ekz., la
ideogramo 已 (yi, jam) kaj la alia 己 (ji, mem) nur iomete diferencas
inter si, do ili estas ne facile distingeblaj.
Sekve,
oni asertas, ke la chinaj ideogramoj prezentas kvar malfacilojn, nome malfacilojn
en konado, legado, skribado kaj memorado. Unuvorte, ili estas ege malfacilaj.
Tamen,
kiam ni konfirmas la malfacilecon de chinaj ideogramoj, ni devas samtempe rimarkigi,
ke ili ne estas tiel malfacilaj, kiel oni argumentas au imagas.
Versence,
chinaj ideogramoj estas simboloj de ideoj. Multaj bazaj ideogramoj estas hieroglifoj,
ekz., la ideogramoj 日 (ri, suno), 月 (yue, luno), 山 (shan,
monto), 人 (ren, homo), 火 (huo, fajro), 木 (mu, arbo) devenas
respektive de siaj originaj figuroj:.Kvankam
tiuj ideogramoj shanghighas en formoj pro la shangho de skribmanieroj dum sia
kelkmiljara evoluado, tamen, ili ech nun ankorau prezentas la spurojn de hieroglifo.
Aldone estas la tiel nomataj "memklarigaj ideogramoj" kaj "kombinite klarigaj
ideogramoj". Lasu min preni la ideogramojn 上 (shang, supre) kaj 下 (xia,
sube) kiel ekzemplojn de la "memklarigaj ideogramoj". Oni prenas la horizontalan
strekon "-" kiel bazon, aldonante la signon┝ sur ghi, kreis la ideogramon 上, kaj
aldonante la signon 卜 sub ghi, kreis la ideogramon 下. Alia ekzemplo estas la ideogramo
立 (li, stari). Ghia origina figuro estas
kiu montras, ke homo staras sur la tero. La "kombinite klarigaj ideogramoj" estas
kombinoj de du au pli ol du ekzistantaj ideogramoj por krei novan ideogramon por
esprimi ian sencon. Ekz., la ideogramo 日 (ri, suno), kunmetite kun alia
ideogramo 月 (yue, luno), farighas nova ideogramo 明 (ming, lumo au
brilo), char la antikvaj chinoj nur sciis, ke la suno donas lumon tage kaj la
luno donas brilon nokte. Alia ekzemplo estas la ideogramo 炎 (yan, varmega),
kiu estas farita el du ideogramoj 火 (huo, fajro) unu super la alia kaj
signifas varmegon. La ideogramoj 笑 (xiao, ridi) kaj 哭 (ku, plori),
kvankam ne estas hieroglifoj, tamen estas tre piktogramaj. La antaua spegulas
la ridantan mienon kaj la lasta bildigas la mienon kun larmoj. Ech tiu, kiu ne
scipovas la chinan lingvon, povas konjekti la sencojn de tiuj du ideogramoj je
la unua rigardo.
Bushou-oj de la chinaj ideogramoj
La
ideogramoj el la tri supre traktitaj kategorioj ja estas pli-malpli facile kompreneblaj
per cerbumado au rezonado.
Bedaurinde estas, ke
tiaj relative facilaj ideogramoj konsistigas nur proksimume 10% de la tuta nombro
de la chinaj ideogramoj. La restantaj 90% estas kombinoj de idea signo kaj sona
signo. Tiaj ideogramoj konsistas el ch. 190 bushou-oj (speco au parto).
Bushou-o ludas gravan rolon en formado de plejparto de ideogramoj, tamen
mi ne povas detale pritrakti ghin en tiu chi artikolo, mi nur donos klarigon per
diversaj ekzemploj. Estas bushou-o de t.n. "tri gutoj da akvo", ghia simbolo
estas 氵. Sin trovas pli ol 500 ideogramoj kun tiu bushou-o, kiuj pli-malpli
rekte au ne rekte rilatas al akvo. Ekz., la tri ideogramoj 江 (jiang, rivero),
河 (he, rivero), 湖 (hu, lago), chiuj havas en la maldekstra flanko
la simbolon 氵, tio signifas ke ili chiuj estas akvecaj, kaj en la dekstra flanko
estas respektive la ideogramoj 工, 可 kaj 胡, kiuj montras la prononcon. El tiuspecaj
ideogramoj trovighas ankau kelkaj kun simbolaj sencoj, ekz., la ideogramo 泪 (lei,
larmo) estas farita el 氵kaj 目(mu, okulo), ghi signifas, ke akvo fluas el
la okuloj. Krom akvo, al homoj ne malhaveblas ankau fajro, do, estas bushou-o
de fajro 火 por fajro-sencaj ideogramoj. Ankau estas bushou-o de metalo
钅por formi la ideogramojn iel rilatantajn al metalo. Tiel, la fakaj sciencistoj
povas facile krei novajn ideogramojn por la diversaj metalaj elementoj simple
per kunmetado de la bushou-o 钅kun simplaj ideogramoj montrantaj ilian prononcon,
ekz., oni kreis la ideogramojn 铀 (you), 钋 (po) kaj 钴 (gu)
por uranio, polonio, kobalto ktp. Estas rimarkinde, ke pro la shanghigho de prononcado
de la ideogramoj dum ilia longtempa ekzistado, la prononca parto de iuj ideogramoj
nun ne precize reprezentas ilian sonon, ekz., la prononca parto 工 (gong)
de la supre menciita ideogramo 江 (jiang) nun ne similas al la sono de tiu
ideogramo.
Ofte uzataj chinaj ideogramoj
La
fakto, ke la tuta nombro de la chinaj ideogramoj ech atingas 60 milojn, vershajne
malkuraghigas vin. Tamen malkuraghigho estas nenecesa, char, lau la kalkulo de
fakuloj, el tiuj 60 mil ideogramoj nur 3 650 estas ofte uzataj. Nur se oni posedus
tiujn ofte uzatajn ideogramojn, li jam povas kompreni 99% de la enhavo de la jhurnaloj
au revuoj chinlingvaj. La ofte uzataj ideogramoj konsistigas nur 6.1% de la tuta
nombro, tio ja estas tre malgranda procento. El la restantaj pli ol 50 mil ideogramoj,
iuj estas malofte uzataj, aliaj estas uzataj nur por personaj au geografiaj nomoj,
kaj plej multaj estas simple troveblaj en klasikaj verkoj. Se vi ne bezonus tushi
la malfacile koneblajn nomojn, nek dezirus legi la klasikajhojn, la 50 mil ideogramoj
ja estus por vi kvazau neekzistantaj.
Kaj plie,
la nombro de multstrekaj ideogramoj multe malpliighis post la reformado de la
china skriba lingvo. Entute pli ol 2 mil ideogramoj estas skribe simpligitaj.
Tio multe faciligas la lernadon de chinaj ideogramoj.
Chiu
ideogramo havas nur unu silabon. En la antikva tempo, unusilaba ideogramo estis
unu vorto esprimanta unu sencon. Sed en la nuntempa china lingvo, malgrau tio
ke ankorau estas unu vorto formita el unu ideogramo (ekz., la vorto shu
- libro), la diversaj ideogramoj fakte farighas nur morfemoj de vortoj. Unu ideogramo
estas ofte kunmetita kun alia au aliaj du au pli ol du ideogramoj por formi unu
vorton, la supre menciita vorto 世界语 (shi-jie-yu, Esperanto) estas formita
ghuste el tri ideogramoj. Konsekvence, se vi posedus la ofte uzatajn 3 650 ideogramojn,
vi samtempe scius dekmilojn da vortoj formitaj el tiuj ideogramoj. Lasu min preni
la ideogramon che (charo) kiel ekzemplon. Ni povas aldoni la ideogramojn
huo (fajro), ma (chevalo), qi (gaso), ren-li (homa
forto), san-lun (tri radoj), antau ghi kaj formas la vortojn huo-che
(trajno), ma-che (chevalcharo), qi-che (automobilo), ren-li-che
(rikisho), san-lun-che (triciklo) ktp. Ni ankau povas aldoni la ideogramojn
xiang (chambro), piao (bileto), zhan (stacio) post ghi por
formi la vortojn che-xiang (kupeo), che-piao (trajna au autobusa
bileto), che-zhan (fervoja stacio au autobusa haltejo) ktp. Tiurilate,
la china lingvo multe similas al Esperanto, kaj estas ech pli fleksebla kaj pli
varia ol Esperanto.
La renoma lingvisto s-ro Claude
Piron, en unu el siaj verkoj, skribis, ke en la china lingvo, same prononcataj
ideogramoj ankorau havas kvar malsamajn tonojn. Li donis ekzemplojn per la ideogramoj
妈 (panjo), 吗 (iom simile al chu), 马 (chevalo) kaj 骂 (insulti). Tiuj kvar ideogramoj
estas same prononcataj kiel "ma", sed havas malsamajn tonojn. Tio vershajne pliigas
la malfacilecon de la china lingvo. Tamen, en reala vivo, tono tute ne gravas,
ech multaj chinoj ne povas elparoli la ghustan tonon. Kantonanoj havas kantonan
tonon, dum pekinanoj havas sian propran tonon, sed tio ne malhelpas ilian interkomunikadon.
Ghuste kiel la angla lingvo parolata de usonanoj estas iom diferenca de tiu de
la angloj, kaj tiu diferenco ne malhelpas ilian interkomprenon. Do, la malsamaj
tonoj de chinaj ideogramoj ne kauzas embarason.