Homkreado de Nuwa

    Kiam la mondo estis en haoso, en ghi ne estis homoj, kaj Nuwa faris homojn el argilo. La laboro estis tiel peza, ke shi ne povas ghin elteni. Shi do trempis longan kaj dikan shnuron en koto, eltiris kaj svingis ghin, tiam la koto falis teren kaj farighis homoj. La homoj modlitaj el argilo estis richaj, dum la homoj transformitaj el koto estis mizeraj kaj trivialaj.

 

Kuafu postkuras la sunon

    Sur vasta dezerto estis la monto Chengduzaitian, en kiu vivis Kuafu, kiu havis po unu flavan serpenton sur la oreloj kaj tenis po unu serpenton en la manoj. Li estis nepo de la dio de la tero Houtu kaj filo de Shin. Kuafu tro taksis sian foton kaj intencis kuratingi la sunon. Li kuregis ghis Yugu, kie subiras la suno, kaj suferis teruran soifon. Li kuris al la Flava Rivero kaj rapide eltrinkis la riveron. Li intencis trinki el la lago Daze en la nordo. Sed antau ol li atingis la lokon, li mortis de soifo.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16