Vere modela fil' homara! -- Funebre al Karlo Maier

(Poemo)

  de LAULUM   

Ho, Karlo Maier, amiko kara,
Ne simpla kuracist' centjara,
Sed plej fidela pacsoldato
Kontrau fashismo la barbara.

Ne nure estis vi grandagha,
Sed batalanto lerta, sagha.
Vi fughis el Hitleraj ungoj,
Ja por luktado plej kuragha.

Ne mankas tere centjaruloj,
Sed kiuj vivas kun skrupuloj
Pri la estonto de l' homgento,
Vekantoj inter somnambuloj?
    

Serenis chiam animo via,
Char pri la tasko klarkonscia.
Senchese pene vi strebadis
Por la progreso homsocia.

Vi, esperantisto plej fidela,
Pledanto por l' idealo bela,
Ghis via lasta vivospiro
Vi restis verdstelul' modela.
    

Vi, granda amiko de Chinio,
Kunbatalant' sur frontlinio.
En la plej malfacilaj jaroj,
Por ni vi plenis je simpatio.

Vi kun l' edzino milda Eva
Migradis kiel paro meva,
Tra la terglobo, spit' al shtormoj,
Kun bela songh' en koro reva.

Vi ghojis falon de Hitlero,
Jubilis pro la pacprospero,
Suspiris pro subir' rughstela,
Neniam senis je espero.

Vi, granda amiko de Chinio,
Helpadis al EPCh-redakcio,
Ja ghis la lasta vivospiro
Flamadis via simpatio.

Ho, Karlo Maier, amiko kara,
Ne simpla grandaghul' centjara,
Sed plej fidela pacsoldato
Vere modela fil' homara!

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16