Nubo de Yunnan

 (Prozajho)

  de HONG ZHU   

    Mi shatas vojashi al nacimalplimultaj loshlokoj en landlima regiono de Chinio. La brilajn vestojn kaj ornamajhojn de la nacimalplimultoj oni facile asocias kun pompaj plumoj de birdoj. En tio estas ia mistero. Mi ne scias, chu ili estas misteraj pro la beleco au belaj pro la mistero. Jen kial mi shatas Yunnan-provincon, kie de antikve vivas multaj nacimalplimultoj -- taj-oj, ji-oj, wa-oj, baj-oj, lahu-oj, buji-oj, mjau-oj, tushja-oj..., kiuj kiel steloj formas galaksion sur la tero. Ni devas posedi tre abundajn sciojn por distingi ilian vivfonon kaj kulturan tradicion. La tero estas plej proksima al ni, sed ne malpli mistera ol la chielo, char la homaro sur la tero signifas pli komplikajn konstelaciojn. Yunnan vekis en mi amon al shia folkloro. Kiam mi eniris profunde en montaron loshatan de diversaj nacimalplimultoj, mi kvazau malkovris antikvan spegulon, en kiu spegulishas antikvaj konstruoj, dialektoj kaj scenoj de chiutaga vivo. Hazarde renkontante homojn sur vojeto, mi povis bone distingi ilin lau iliaj

    vestoj kaj ornamajhoj kiel arbojn lau arbofolioj, kvankam mi ne konas iliajn lingvojn. Mi tre interesishas pri iliaj vestoj. Kvankam iliaj vivmaniero kaj ideologio modernishas, tamen iliaj tradiciaj vestoj restas senshanshaj. Sur rivero sen navigacia marko flago estas signalo, kaj la jupo, zono, kufo, brodita saketo kaj arshenta ornamajho konigas kiel chiamaj flagsignaloj: de kie mi venas, kien mi iras, kiu mi estas...

    La nubo de Yunnan signifas ne nur naturan nubon, sed ankau kulturan. La kolorrichaj vestoj de nacimalplimultoj konsistigas la nubon de Yunnan: vaks-tinktura nubo, brodita nubo, silka nubo, kotona nubo... La heredita ligna teksilo en chiu hejmo estas la plej antikva ilo produktanta nubon. Chu la nubo en la chielo povas esti egale disdonita al chiu homo? Tamen chiu homo sur la tero ja deziras sian propran nubon, kiu sekvas kiel ties ombro. Vesto estas ombro de homo, ankau ombro de nacio. Nun mi komprenas, kial Yunnan-anoj tiel adoras pavon -- char shi havas luksan veston, kiun la homaro ne povas imiti. Dum la tuta vivo shi prezentas modan veston al la homoj.

    La sudaj trajtoj kaj akva spirito estas la alia kialo, ke mi shatas la nacimalplimultojn de Yunnan. Ekz. la Akvoversha Festo de taj-oj montras la intimecon kaj respekton al akvo. Taj-oj vershas akvon unu sur alian en signo de beno. Kiel nubo kaj pluvo, la kanto kaj danco de nacimalplimultoj humidigas mian koron sekishintan pro la urba civilizacio. Hodiau ni urbanoj nur scias modernan dancon, sed la nacimalplimultoj de Yunnan dancas ankorau lau ritmo kreita de iliaj antauuloj, rememorigante bivakfajron, tamburadon, svingishajn kapornamon kaj piedbraceletojn, akompanate de lignaj, bambuaj, ech shtonaj muzikiloj. Kompare kun ili, ni farishas kvazau uloj perdintaj la memoron, almenau la denaskajn kapablojn de kantado kaj dancado. Chu ni forjhetas la tradicion au la tradicio forjhetas nin? Vizashe al la kantantaj kaj dancantaj nacimalplimultanoj mi hontas kaj sentas min kvazau almozulo antau richulo. Mi devas konfesi, ke ili konservas pli da homa naturo kaj primitiva beleco ol ni. Mi ekmemoras kunsidon de poetoj okazintan kelkdek jarojn antaue. Tiam poeto Xu Chi deklamis sian poemon "Sani-oj", kiu konsistas el ok versoj kun instiga fino. Kiam li diris, ke estas pli ol 20 000 sani-aj muzikistoj, dancistoj kaj poetoj en Yunnan, li laute deklamis kun ekscitisho:

    Vi ne opiniu,

    ke trovishas jam cent mil sani-oj,

    sed nur dudek miloj da sani-oj.

    La auskultantoj longe aplaudis la lastan strofon. Mi pensas, ke la aplaudo estas ne nur aprobo al la artisma strukturo de la poemo, sed ankau respekto al la sani-oj, kiuj chiuj havas kapablon, kiuj chiuj havas diversajn kapablojn. La sani-oj estas unu el la multaj nacimalplimultoj en Yunnan, lertaj en kantado kaj dancado. Se vi venos al Yunnan, vin infektos: en tiu antikva paradizo kanto kaj danco per sia kruda beleco. Char ili estas la animo de la sani-oj, ili neniam perdishos...

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16