La
primitiva arbaro en Xishuangbanna de Yunnan-provinco en la sudokcidento
de Chinio estas hejmo de elefantoj. En militaj jaroj tie estis
brava trupo el elefantoj.
Foje en kontrauagresa
batalo en l943 la militaj elefantoj kuraghe batalis tondre mughante
kaj peze batis la malamikojn, sed bedaurinde chiuj elefantoj
estis trafitaj de kuglo de malamikoj. Post la batalo oni fosis
grandan kavon en longo kaj largho de pli ol 20 metroj por enterigi
la mortintajn elefantojn kaj starigis antau la tombo steleon
kun skribo "Centelefanta Tombo".
Dum transportado
de la mortintaj elefantoj oni rimarkis, ke unu virelefanto estas
spiretanta, kaj ghiaj kolo kaj piedo estis grave vunditaj. Per
charo kun 8 chevaloj oni portis la elefanton en vilaghon. Ghi
estis la unusola elefanto transvivinta la batalon, kaj ghia
nomo estis Gaaso.
Marte de
l969 mi transloghighis en la vilaghon kaj vidis Gaason. Ghi
aghis jam pli ol 50 jarojn. La kolo estis forte oblikva kaj
la busho neniam fermebla. La vundita piedo shajne estis malpli
longa ol la aliaj, kaj ghi iris lame. Ghi preskau ne havis harojn,
kaj la du dentegoj estis tegitaj de dika tavolo da flava substanco.
Tamen ghi estis milita elefanto, meritoplena batalanto. La vilaghanoj
respektis ghin kaj neniam laborigis ghin. Ghi vagadis en la
vilagho, kaj la vilaghanoj donis al ghi jen bananojn jen akvon.
Mi konatighis
kun maljuna vilaghano Bonondino, kiu prizorgadis la elefanton.
Kaj sekve mi amikighis kun Gaaso.
Tri jarojn
post mia alveno al la vilagho, Gaaso farighis pli kaj pli kaduka
kaj ghia apetito pli kaj pli malbona. Ghi dormis sub arbo tra
la tuta tago. Bonondino bone sciis la elefanton kaj diris al
mi: "La suno subiros, la fajro estingighos, kaj Gaaso foriros."
Post kelke da tagoj Gaaso rifuzis manghi kaj kushighis. Mi longe
skuis ghian rostron kaj ghi malfacile malfermetis la okulojn
kaj ekrigardis min. Mi pensis, ke ghi trovighis en duonsveno.
Iun matenon,
kiam mi preterpasis la shedon de Gaaso apud la drashejo, mi
miris, ke Gaaso subite rekonsciighis kaj trovighis en ekscitigho.
Ghiaj okuloj estis rughaj, kaj vidinte Bonondinon, ghi tuj kriis
mallaute kaj direktis sian rostron al la subtegmento de la shedo,
kie amasighis diversaj objektoj. Ghi ekscitite piedbatis la
teron. Bonondino neglektis ghin, kaj ghi kolerighis kaj frapegis
per sia rostro la foston de la shedo kaj sin pushis kontrau
la tabula muro de la shedo. La shedo preskau falis. Bonondino
ne povis kvietigi ghin kaj petis min iri supren kaj transpasigi
al li la objektojn en la subtegmento por vidi, kion la elefanto
volas.
En la subtegmento
estis duonkorbo da rizosemoj, du faskoj da maizospikoj kaj kelke
da jutsakoj. Mi pensis, ke ghi iom resanighis kaj volis manghi,
kaj mi jhetis al ghi la du faskojn da maizospikoj. Sed ghi prenis
kaj eljhetis ilin el la shedo. Mi do pasigis al Bonondino la
korbon, sed antau ol li prenis ghin, Gaaso faligis ghin kaj
tretadis ghin en kolero. Mi jhetis al ghi la jutsakojn, kaj
ghi disshiris ilin per la dentegoj.
Do en la
subtegmento restis nenio alia krom malnova bambua mato. Sed
Gaaso ankorau mughadis rigardante min. "Pli serchu, kio alia
tie restas," min urghis Bonondino. Mi levis la maton kaj vidis
ion similan al selo, grandan kaj pezan, shajne el ledo de sovagha
bovo, kaj kovritan de dika tavolo da polvo. Mi piedbatis ghin
malsupren kaj je tio miraklo okazis: Vidante la ajhon, Gaaso
tuj kvietighis, forblovis la polvon kaj longe karesis ghin per
sia rostro. Ghiaj okuloj splendis, kvazau renkontante malnovan
amikon.
"Ho, ghi
volas la selon," iluminighis Bonondino. "Tio estis uzata dum
la batalo. Kiam ni reportis ghin de la batalkampo, ghi havis
sur si la selon. Por kuraci ghiajn vundojn, ni demetis la selon
kaj shovis ghin en la subtegmenton. Pasis jam 26 jaroj, kaj
mi antau longe forgesis la ajhon, sed Gaaso bone memoras ghin."
Gaaso prenis
la selon per sia rostro, metis ghin sur sian dorson kaj signis
al ni, ke ni ligu ghin. Post granda peno ni sukcesis fiksi la
selon.
La selo havis
sur si truojn de kuglo, shajne ankau sangajn makulojn. Krome
ghi odoris strangan miksan odoron el ledo, polvo kaj sango.
Meze de la selo estis kuseno en formo de lotusfloro, garnita
per arghentaj tintiletoj kaj abrikotkoloraj kvastoj. Kvankam
malnova, ghi aspektis impone. Kun la selo sur la dorso, Gaaso
aspektis brave.
"Kial ghi volas
surhavi la selon?" mi mire demandis.
"Shajne
tio ne estas bona auguro," diris Bonondino, kuntirante la brovojn
en melankolio. "Mi pensas, ke ghi foriros de ni al la elefanta
tombo."
Ghusta estis
la supozo de Bonondino: Gaaso estis forlasonta la vilaghon por
iri al sia eterna ripozejo. Ghi chirkauiris la vilaghon trifoje
por esprimi sian dankon al la vilaghanoj, kiuj savis ghin kaj
vivtenis ghin dum 26 jaroj. La vilaghestro ligis al ghia kolo
blankan tukon el gazo kaj chirkauvolvis ghiajn kvar piedojn
per nigra shtofo. La vilaghanoj junaj kaj maljunuaj prezentis
al ghi bananojn, sukerkanojn kaj rizbulojn, sed ghi nur trinkis
iom da akvo.
La suno subiris,
la chielo grizighis, kaj Gaaso adiauis la plorsingultantajn
vilaghanojn.
Disighis
la homoj, kaj Bonondino gape rigardis en la direkto de foriro
de la elefanto. Li diris al mi: "Ni sekvu ghin kaj trovu la
tombon…"
Mi komprenis,
ke li volas akiri elefantajn dentegojn kune kun mi kiel kompano.
Korpo de mortinta elefanto facile putras en tropika pluvarbaro,
sed la dentegoj chiam brilas per alloga koloro. Preskau en chiu
elefanta tombo oni povas trovi dekojn da dentegoj, kaj elefanta
tombo estas fakte granda trezorujo. Shajne la elefantoj travidas
la koron de la homoj avidaj je iliaj fortaj incizivoj kaj prenas
kiel sian tombon la lokon malfacile atingeblan en profunda primitiva
arbaro.
Bonondino
divenis mian heziton kaj diris: "Ni prenu dentegojn de aliaj
elefantoj, sed ne tiujn de Gaaso, kaj tiel ni ne rimorsos antau
Gaaso."
Mi aprobis
lian ideon havi elefantajn dentegojn sen riski ofendon al Gaaso.
Ni ekiris
kaj post nelonge kuratingis Gaason, kiu solece sin trenis sur
mallargha vojo kondukanta profunden en montaron. Mallumighis,
kaj la blanka tuko en signo de funebro sur ghia kolo farighis
celo de nia observo. Gaaso iris malrapide pro lameco, sed ne
haltis, kaj en la sekvanta mateno ghi atingis Daluo-riveron.
"Mi rememoras,
ke antau 26 jaroj ni elakvigis Gaason chi tie," Bonondino diris,
montrante testudforman rifon en la rivero. "Dank' al tiu rifo
Gaaso estis haltigita en torento, alie la torento forportus
ghin kaj ghi certe dronus."
Do chi tie
estis la batalkampo antau 26 jaroj!
Gaaso vadis
en la rivero kaj venis al la rifo. Ghi karesadis per sia rostro
la krudan rustkoloran rifon. Post longe ghi levis la kapon kaj
surdige mughis al la levighanta suno che la horizonto. Ghi farighis
tute aliaspekta, ghia korpo pufighis kvazau enblovita per aero,
la hauto de ghiaj kvar piedoj estis strechita kaj la okuloj
radiis per vigleco. La mughado farighis impone trista, kaj fishoj
terurite elsaltis el la akvo.
Levighis
che ni respekto: Ghi estas elefanto, sed antau sia morto ne
forgesis la teron, sur kiu ghi batalis sangovershe.
Ni sekvis
ghin ch. unu horon kaj ghi subite haltis sur milda sunflanka
montodeklivo.
"Jes, chi
tie estas tombo de la pli ol 80 elefantoj kaj tie estas steleo,"
Bonondino diris mallaute.
Mi rigardis
en la direkto de lia fingromontro kaj vidis steleon en herbaro,
kaj sur la steleo estis apenau legebla skribo "Centelefanta
Tombo".
Chu Gaaso
volis...? Mi ne kuraghis supozi, jhetis rigardon al Bonondino
kaj trovis, ke ankau li kuntiris la brovojn pro konfuzigho.
Gaaso venis
al la steleo, haltis sur ebena terpeco plena de herboj kaj ekfosis
per la du dentegoj. Ghi fosis de mateno ghis posttagmezo kaj
sukcesis fari malprofundan ovalan kavon. Ghi glitis en la kavon
kaj daurigis fosadon eljhetante teron per la rostro. Ni rigardis
ghin de malproksime kaj vidis, ke ghia korpo mallevighis colo
post colo. La suno subiris kaj la luno levighis, sed ghi ankorau
daurigis la fosadon.
En noktomezo
ni jam ne povis vidi Gaason kaj nur audis mallautan sonon de
ghia fosado, kaj la eljhetado de tero farighis pli kaj pli malrapida.
Post la unua kokeriko regis silento.
Kun granda
pacienco mi kaj Bonondino atendis tagighon kaj nur tiam ni havis
la kuraghon iri al la kavo por esplori. La kavo profundis 3
metrojn. Gaaso kushis en la fundo kun kapo turnita flanken kaj
rostro spirale che genuo. Unu okulo nefermita rigardis al la
chielo.
Gaaso mortis.
Ghi ne iris al la malproksima mistera tombo de siaj prapatroj.
Ghi fosis kavon apud la "Centelefanta Tombo" kaj eterne ripozis
kune kun siaj kunbatalantoj. Ghi trovis indan lokon por veterana
milita elefanto.
La kavo odoris
putran odoron, kaj ni povis vidi la skeletojn de elefantoj entombigitaj
antau 26 jaroj. En la rugha tero shajne vidighis blankaj elefantaj
dentegoj. La dentegoj de Gaaso farighis brilaj pro frotado kun
tero dum la fosado. En la matena lumo la dentegoj brilis per
digna rebrilo. Bonondino diris en honto: "Se ni forprenos chi
tiujn dentegojn, nian novan domon trafos incendio kaj nian bovon
mortigos tigro!"
"Jes, nin
trafos fatalo!" mi diris. Rigardante la dignan korpon de Gaaso,
ni sentis nian animon turpa.
Mi kaj Bonondino
kune replenigis la kavon per la tero eljhetita de Gaaso kaj
firmbatis ghin...
Elchinigita
de WANG SHIRONG