La
filma industrio de Chinio en 2002 karakterizighis per merkatigho.
Estante portanto de kulturo, la china filmo farighis nemalhavebla
parto de la amuzado de la publiko.
La chinoj trovis, ke ne nur la filmoj
farighis pli kaj pli interesaj, sed ankau la kinejoj farighis
pli belaj. En kinejo nun oni volas ne sole fikcian rakonton
sur la ekrano en 90 minutoj, sed ankau ghuon kaj sperton de
moda kulturo. Kinejo estas kultura loko, kaj la komforteco por
la rigardantoj, la akustiko kaj ech la dekorado de kinejo montras
disvolvighon de la filma industrio sub la akcelo de la merkata
ekonomio. La rigardantoj venas ne sole al kinejo kaj samtempe
ankau partoprenas en intershangho de populara kulturo, kaj filmoj
liveras al ili richan amuzon por ilia strecha kaj monotona moderna
vivo.
En la proceso de merkatigho, amuzigho
kaj negocigho, kvankam la china filmo vizaghas al pli kaj pli
intensa konkurenco en la merkato, tamen senchese altighas la
intereso kaj fervoro de la rigardantoj al la china filmo pro
ghia originala fascino kaj allogo. La historia pozicio de la
china filmo estis pli kaj pli konfirmita en la reala merkata
rekompenco. Ghenerala shato al la filmo “Heroo”
reghisorita de Zhang Yimou atestis la gigantan alvokan forton
de la china filmo en la merkato.
Antau
prezento de la filmo “Heroo” al la publiko, la kopirajtoj
por VCD kaj DVD jam estis venditaj je 17.8 milionoj da juanoj,
kaj krome la rilata merkato de poshtmarkoj, afishoj kaj specialaj
filmoj montris gigantan spacon de latenta merkato rilate filmon.
Disvolvigho de televida filmo en la nuna tempo posedas specialan
merkatan spacon en la historia strukturo de la china filmo,
kaj sole la filma kanalo de la Centra Televizio de Chinio chiujare
produktas 100 filmojn.
Plurisma disvolvigho estas la plej
grava karakterizajho de la ghenerala aspekto de la china filma
arto. La filmaj laborantoj aktive kreas filmajn artajhojn de
diversaj tipoj, temoj, stiloj kaj formoj en la vasta spaco de
la reala vivo.
Kiel grava reformado de filmo, la filma
produktado ghisfunde shanghis la planizitan produktan modelon
de shtataj filmaj studioj. Eniro de grandkvanta socia kapitalo
en la filman kampon kaj permeso de produktado de sola filmo
liveris multajn eblecojn por la filma kreado, kaj precipe la
neshtata kaj kolektiva filma produktado jam farighis forto kun
latenta merkato en la kampo de filma kreado de Chinio.
Preni merkatan bezonon kiel orientighon,
intereson de la publiko kiel centron kaj ekonomian profiton
de filmoj kiel principon de kreado, tio jam farighis rimedo
por ekzisto de filmo. La shtato ne malavare prenos sur sin plu
la ekonomian respondecon por la filmo, malgrau ke ghi estas
produktita de shtata filma studio. La vera alveno de merkata
epoko de filmo ebligas al filmo havi plurajn ekzistajn statojn.