En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento
granda nombro da novtipaj kinejoj estis konstruitaj kaj liveris
lokojn por disvolvigho de la china filma merkato. La kinejoj
kaj filmoj estis firme kunligitaj pro la komunaj interesoj.
Oni taksas filmojn ankau lau la enspezo de la kinejoj.
Tiuj novtipaj kinejoj estas pli konformaj
al la bezono de la merkato ol la malnovaj.
Dum jughado por la tri grandaj oficialaj
premioj de filmoj oni aldonis konsideron pri merkato.
Tial en la merkata konkurenco rapidighis
la procezo de la komercigho de la china filmo.
Novtipaj kinejoj farighis chefa forto en la china filma
merkato
La rapide levighintaj novtipaj kinejoj
en diversaj lokoj de Chinio estis perfekte ekipitaj rilate medion
kaj kvaliton de projekciado. La enspezo de 300 grandaj modernaj
kinejoj konsistigis pli ol 90 pocentojn de tiu de la kinejoj
de la tuta lando.
En la pasinta jaro senchese kreskis
la nombro de multchambraj kinejoj kaj dighitaj stereofoniaj
kinejoj. Kaj ankau la tekniko levighis senchese. Kelkaj kinejoj
en Shanhajo kaj Kantono estas kompareblaj kun la modernaj kinejoj
de la mondo. Tiuj kinejoj shanghis la tradician konsiston de
enspezo de la filma merkato de Chinio. Dum projekciado de grandaj
filmoj la enspezo de la plej famaj 30 kinejoj de Chinio konsistigas
34 pocentojn de tiu de la tuta filma merkato de Chinio.
Novtipaj kinejoj kun moderna ekipajho
kaj bona servo farighis favoratoj de la merkato, kaj eskalado
de kinejoj farighis grava faktoro de prosperigho por la estonta
filma merkato de Chinio.
Por adaptighi al la nova situacio,
Chinio starigos shtatan linion de dighita demonstra kinejo.
La China Radia-Filma-Televizia Grupo planas investi rekonstruon
de 100 kinejoj, apliki al ili sputnikan, interretan kaj alteklaran
dighitan projekcian teknikojn por antauenpushi renovigon de
programeroj de la kinejoj kaj akceli sciencan kaj teknologian
renovigon kaj impetan disvolvighon de projekcio.
Novtipaj kinejoj revenigis rigardantojn por chinaj
filmoj
Komfortaj kinejoj liveris plej taugajn
film-aprecajn lokojn por homoj vere shatantaj filmojn. Chu por
fremdlanda, chu por china filmo, la spertaj rigardantoj faras
jughon — chu estas inde rigardi la filmon en kinejo. Ekzemple
la usonaj filmoj havas pli kaj pli altan teknologian artifikon,
kaj multaj chinaj rigardantoj opinias, ke ne estas tre interesaj
la filmoj kun tro multe da altteknologiaj artifikoj.
En 2001 chinaj kinejoj enspezis milionon
da juanoj de chiu filmo de Holivudo, sed la enspezo de la chinaj
filmoj “Tradicia terapio”, “Mi ne ignoros...”
kaj “Miaj gefratoj” superis tiun de usonaj filmoj.
La enspezo sole de la filmo “Funebro por famulo”
atingis 13 milionojn da juanoj, venkinte chiujn fremdlandajn
filmojn. Tiuj faktoj almenau pruvis, ke kvankam usonaj filmoj
eniris en la chinan merkaton, tamen chinaj filmoj havas sian
lokon en la merkato. Tion oni atribuis al kuna propagando de
la kinejoj kaj filmproduktantoj.
La chinaj filmoj retrovis la shaton
de la rigardantoj. Pli kaj pli multaj chinoj preferas apreci
en kinejo elstarajn chinajn filmojn spegulantajn la realan vivon.
Chiuj chinaj filmoj alte taksitaj de la rigardantoj plene utiligis
la richfontojn de la china tradicia kulturo. Tia kultura faktoro
kaj estetika tendenco estas neatingeblaj por filmoj de Holivudo.
La pozitiva rolo de la novtipaj kinejoj
instigis la chinojn doni pli kaj pli grandan atenton al la chinaj
filmoj.