Amfibia reghisoro Meng Jinghui

de WA NA

    Meng Jinghui estas influa china reghisoro de teatro en malgranda teatrejo. Lia filmo "Flugi kiel kokoplumo" estas personigita filmo stranga kaj plena de infekta forto por vidado. Chu la scenaristo, chu la filmproduktanto kaj aktoroj, chiuj estis liaj teatraj kolegoj kunlaborantaj longan tempon. Li povas ne nur jungi teatron per sia karakteriza teatra lingvo, sed ankau lerte turni siajn interesajn pensojn en plachajn filmojn pere de kinematografio.

Idealisto

    Se vi demandas Meng Jinghui, chu li jam falis en senelirejon, ke li turnis sin de pionira teatro al filmo, li certe neos per kategoria mangesto!

    "Mi turnis min al filmo, tio ne signifas, ke mi faros min filma reghisoro. Bergman kaj reghisoris kaj filmis dum la tuta vivo, kaj tio estas mia idealo. Mi nur volas fari novan estetikan esploradon en la filma kampo. Filmo estas juna arto. Mi esperas, ke pli multaj homoj vidos miajn verkojn, sed mi pli zorgas tion, kion ni volas esprimi. Ju pli plene kaj forte estas esprimata teatro au filmo, des pli ghi tushas la koron de la homoj kaj konkeras pli da rigardantoj. Chi-flanke ili estas samaj."

    Meng Jinghui diris, ke lia avantagho estas tio, ke lia filmo ne estas katenita de rutinoj, kaj li povas plene disvolvi la imagipovon. En sia filmo li alprenis teatrajn metodojn, kaj liaj filmoj estas teatrigitaj filmoj. Li esploras manierojn, kiujn aliaj reghisoroj ne atentis. Sed li multe akcentas figuron stiligitan kaj signifan.

    Meng Jinghui estas idealisto, kaj ankau la heroo kaj heroino en liaj filmoj estas idealistoj. Kiel oni vizaghu al la epoko kun senchese shanghighantaj konceptoj pri virto kaj valoro, vivokriterio, realo kaj idealo? Kiel plenigi la abismon inter la realo kaj idealo, tio estas problemo kaj frapego por chiuj homoj. Meng Jinghui intencas ekspliki en filmo sian vidpunkton pri idealismo kaj kuraghigi la idealistojn.

Homo sentema kaj chagrenighema

    Meng Jinghui naskighis en la Nordoriento de Chinio kaj en la agho de 2 jaroj li kun la gepatroj transloghighis en Pekinon. En la infaneco li ne bone lernis kaj estis malforta. Pro lia nealigho al interbatalo, li ne plachis al knaboj. Foje li gravuris sur la pupitro plena de skribachoj grandan vorton regho. Instruisto rimarkis kaj la lernejo elpelis lin.

    Meng Jinghui senkashe diris, ke tio vundis lian senton, kaj li farighis sentema kaj chagrenighema. Sed eble ghuste la sentemo kaj premiteco en la knabeco donis al li artistan temperamenton, ke li akiris la observemon necesan por teatristo.

Esploranto de arto

    Neniu en la familio de Meng Jinghui estas artisto kaj li artistighis ne frue. En juneco li revis farighi aviadisto, sed en 1982 li eniris en la chinlingvan fakultaton de la Chefurba Normala Universitato. Post diplomigho li instruis la chinan lingvon por 2 jaroj. En 1988 li sukcesis en enira ekzameno kaj farighis studento-esploranto de la reghisora fakultato de la Centra Teatra Instituto. Post diplomigho li decidis ne ludi teatrajhojn, kiujn aliaj ludis. Li intencis esplori lingvajhojn, prezentadon kaj pensadon akcepteblajn por junuloj. Post penado en pluraj jaroj lia stilo estis rekonita de la rigardantoj kaj farighis unu el la teatraj reghisoroj, kiuj elstaras rilate biletan enspezon.

    La arta stilo de Meng Jinghui estis nomata "socia sarkasmo kaj poezia romantiko". Liaj teatrajhoj ridigas, pensigas kaj edifas la rigardantojn.

    "Mi amas X" estas teatrajho por malgranda teatrejo. Ghi estas teatrajho kune ludata de aktoroj kaj la rigardantoj. La teatrajho havas nur unu frazotipon "Mi amas..." La aktoroj improvize diras: "Mi amas seghon, mi amas Beihai-parkon, mi amas min mem, mi amas viajn okulojn, mi amas doloron..." La rigardantoj sentas, ke ili estas distrighantaj kune kun la aktoroj, kaj montras saman reakcion en la koro, kaj poste envicighas inter la aktorojn kaj komencas laute krii "Mi amas..." Li faris provon, ke la sama grupo da aktoroj ludas chinan teatron kaj fremdlandan teatron en la sama tempo, kaj tio absurdigis multajn vaste konatajn rakontojn. La esplorema spirito en arta formo multe vigligis la chinan teatron en la lasta periodo de la lasta jarcento.

    Nun Meng Jinghui aplikas sian esploran metodon en teatro al filmo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688