Antau
10 jaroj Chen Kaige, reprezentanto de la kvinageneraciaj filmaj
reghisoroj de Chinio, gajnis premion en Cannes per sia filmo
“Lasta renkontigho de diktatoro kaj lia amatino”.
Longe post tio li reghisoris la filmon “Kune kun vi”.
En la filma festivalo de Toronto la filmo ghuis grandan shaton.
En 2002 Chen estis rekomendita por
7 kategorioj de la premio Ora Koko jughata de chinaj filmaj
specialistoj, nome por tiuj de plej bona filmo, plej bona reghisoro,
plej bona chefrolulo, plej bona akcesora rolulo, plej bona sonregistado,
plej bona komponajho kaj plej bona rearangho.
Oktobre de 2002 la filmo estis projekciata
tra Chinio.
Kion rakontas la filmo
Liu
Xiaochun lernis violonludon de infaneco kaj en la agho de 13
jaroj gajnis altan premion enviindan por aliaj ludantoj. La
sentema kaj silentema knabo prenas violonludon kiel sian plej
shatatan esprimmamieron. Lia patro portis lin al Pekino por
progresigi lin. Chi tiu lernis che du instruistoj kaj fine akiris
la shancon partopreni en internacia konkurso de violonludo.
La filmo prezentas tute simplan rakonton
pri lernado de violonludo de unu el la 2 milionoj da infanoj
lernantaj violonludon. Ghi prenas klasikan muzikon kiel la chefan
elementon de la rakonto, elportas kortushan rakonton de familio
kaj emocias la rigardantojn en du horoj.
Aktiva temo
Multaj el la rigardintoj opiniis, ke
Chen Kaige intencas diri multon al la homoj post la kortusha
rakonto.
Fakte la filmo priskribas senton inter
plenkreskuloj kaj infanoj. “Chu la homoj strebas al sukceso
au felicho?” Chen Kaige humure kaj aktive esprimis la
temon, kiun multaj pensuloj, filozofoj kaj artistoj profunde
diskutis.
Franca raportisto tiel komentariis
la finon de la filmo: “Ghi ne estas Holivuda fino, sed
frapa kaj humura fino.” Per la filmo Chen Kaige kredigis
al la rigardantoj, ke la patro kaj filo en la filmo havas la
rajton kaj motivon esprimi sian veran senton kiel oni vidis
en la filmo.
Superi sin mem
La antauaj filmoj de Chen Kaige, ekzemple
“Flava tero”, “Lasta renkontigho de diktatoro
kun la amatino” kaj “Sikario Jing Ke”, estas
historiaj, rezonaj kaj raciaj. Sed “Kune kun vi”
estas “percepta filmo”. De racieco al percepto,
Chen spertis transiron de si mem.
Moda sed soleca virino, ordinara patro
en kamparo, talenta fraulo instruisto, multe respektata maljuna
profesoro... multaj tiaj homoj trovighas chirkau ni. Sed
tiuj ordinaraj homoj en ordinara vivo multe kortushis la rigardantojn.
Tion oni atribuas al la sagha aplikado de filma maniero. Chen
Kaige vere agis ne kiel antaue.
Multe shanghighis la temo de la filmoj
de la kvinageneraciaj reghisoroj inkluzive de Zhang Yimou kaj
Tian Zhuangzhuang. La kialo de tiu profunda shanghigho kushas
en tio, ke ili vizaghas al tute malsama epoko, kaj ankau la
merkato, bileta enspezo kaj rigardantoj estas multe diferencaj
de tiuj de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.
La filmo rakontas ne sole amon en familio.
Kvankam la temo estas malsama al la antaua, tamen ghia sento
estas sama al tiu en la unuaj filmoj de Chen, kiuj donas tute
novan impreson al la rigardantoj. Chen Kaige chiam persistas
en sia stilo ankorau tre akra.
Multaj homoj opinias, ke la filmo estas
verko markanta shanghighon de lia stilo. Li opiniis, ke reghisoro
devas esti kapabla en verkoj de diversaj temoj, ke eble lia
sekvanta filmo temas pri historio. Fulma emociigho en konkreta
vivo povas instigi tiun senteman reghisoron esprimi ghin per
filma maniero. Li ne rifuzas scenaron, kiu emocias lin.
En la filmo estas multaj intrigoj emociantaj
rigardantojn. Tio rilatas kun lia edzino Chen Hong. Shi estas
bona virino, bona edzino kaj bona patrino. Amo kaj familio helpas
kreadon de artisto, kaj Chen Kaige ne estas escepto.
Merkato kaj sukceso
La Toronta Filmfestivalo ne estas konkursa
nek jughdona. Sed ghi estas konkurenco de filma merkato kaj
chefa indiko de la filma merkato de Norda Ameriko. Tiu festivalo
spegulas la reakcion de merkato kaj rigardantoj. “Kune
kun vi” estis multe laudata en la festivalo.
Nun la plej granda obstaklo por la
bileta enspezo estas tio, ke tro malmultaj estas malfermantoj
de merkato kaj tro multaj la homoj intencantaj fari sin artistoj.
La nunaj filmfarantoj plejparte estis diplomitoj de filma instituto,
kiuj facile rigardis sin artistoj, sed ne roluloj en merkata
ekonomio. Ju pli da malfermantoj de merkato, des pli granda
la ebleco de sukceso.
La plej grava afero por la china filmo
ne estas gajni premion, sed malfermi merkaton. Plurismo aperos
nur se la merkato estos multe pligrandigita. Alie la china filmo
ne povos eniri en normalan cirkuladon.
Bileta enspezo de la filmo en la komenco
de oktobro estis gratulinda. Tio pensigos la filmajn reghisorojn,
kiuj ekskluzive penas fari sin artistoj.
Oni raportis, ke en la venonta jaro
Chen Kaige partoprenos en konkurso de Oscar-premio. Sed tion
decidos ne li, sed koncernaj departementoj de la shtato. Se
iu departemento de la registaro rekomendas lin, li volas partopreni.
Li esperas, ke ankau li povos gajni Oscar-premion de reghisoro.