En
la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento finighis la "Kultura
Revolucio". En la 20 jaroj post tio aperis en Chinio tri generacioj
da filmaj reghisoroj kun karakterizajhoj. Pro la malsameco de
epokoj, estas diferencaj la temoj kaj manieroj de iliaj filmoj.
La kvinageneraciaj reghisoroj levighintaj
en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento gajnis respekton de
la filma rondo de la mondo per siaj originalaj vidpunktoj pri
la historio kaj epoko kaj unika estetika koncepto. El la kvina
generacio aperis nombro da eminentaj reghisoroj reprezentantaj
la chefan fluon de la nuna china filmo, kiel ekzemple Zhang
Yimou, Chen Kaige, Tian Zhuangzhuang k.a.
En
la 90-aj jaroj de la lasta jarcento parto de la chinoj richighis,
la ekonomia reformado disvolvighis pli profunde, en la reala
vivo aperis granda diferenco de la vivniveloj de la homoj kaj
aperis polarizo. La sesageneraciaj reghisoroj aperintaj en tiu
tempo pli multe turnis sian rigardon al la realo. Kvankam iliaj
filmoj ofte gajnis premiojn en la internaciaj filmaj festivaloj,
tamen ankorau ne formighis la memstara karaktero. Strebante
al esprimmaniero por personeco, la sesageneraciaj reghisoroj
montrighis iom sufokitaj. Inter ili Wang Xiaoshuai, Jia Zhangke
kaj Zhang Yuan estis sukcesintoj.
La novgeneraciaj reghisoroj
En la lastaj jaroj de la pasinta jarcento
kaj la unuaj jaroj de la kuranta jarcento Chinio eltenis la
atakon de la mondsfera ekonomia depresio kaj trahakis por si
vojon de merkata ekonomio kun siaj propraj karakterizajhoj.
La homoj iom post iom shanghis sian koncepton kaj multaj homoj
komprenis, ke bona vivo venas de pena laborado, sed ne de "fera
bovlo" (la chinoj nomas oficon en shtata entrepreno "fera bovlo",
kaj "bovlo" signifas vivrimedon). Oni farighis multe pli optimismaj
pri la vivo ol en la unua periodo de la reformado. Multaj homoj,
kiuj falis en timon pro la reformado, devis rekte vizaghi al
la realo.
Ankau filmo iom post iom adaptighis
al la legho de la merkata ekonomio. En tiu periodo filmlaborantoj
eliris el la ebura turo kaj kontemplis, kion bezonas la plejparto
de la chinoj en la vivo.
La respondo estas tre simpla. Plejparto
de la chinoj estas multe pli okupitaj ol en la pasinta jarcento.
En la vivo ili bezonas malstrechan distradon kaj ankau humanecan
prizorgon. Ili bezonas trovi en la materia vivo sian spiritan
apogilon kaj la signifon de la vivo, kaj volas scii pere de
filmo, kiel la aliaj homoj vivas gaje portempe forgesante chagrenon.
Meng Jinghui, Lu Chuan, Li Chunbo,
Lou Jian kaj Zhang Yibai farighis brilantaj punktoj de la china
filmo. Iliaj filmoj rakontas ordinaran aferon, sed la farado
de iliaj filmoj montris iliajn diversajn stilojn. Per facila,
humura au ech absurda maniero ili esprimas sian strebadon de
la vivmaniero idealisma, naturisma kaj serchanta la signifon
de la vivo. Ili estis nomataj "la sepa generacio". Plejparto
de ili antaue ech neniam kontaktis filmkreadon.
Novaj konceptoj kaj novaj manieroj
Novaj reghisoroj chiam alportas multajn
novajn konceptojn kaj manierojn. Precipe Meng Jinghui, antaue
reghisoro de dramo, kaj Li Chunbo, antaue kantisto, brile sukcesis
en sia kampo. Sin turnante al filmo, ili certe enportis multajn
kuriozajn ideojn al la china filmo.
Antau la filmado de "Flugi kiel
kokoplumo", Meng Jinghui ech ne havis sperton pri filmado
de televida filmo. Sed en la filmado li havis multajn novajn
kaj kuriozajn pensojn kaj metodojn, ekzemple trejnado kaj provludo
de aktoroj estas maloftaj en aliaj filmgrupo, kaj fakte tio
estas grefto de provluda metodo en teatro. Cetere, la projektoj
de intrigo kaj figuroj estis parte neitaj de la grupo, sed iuj
aliaj strangaj intencoj estis efektivigitaj. Filmisto diris,
ke nur Meng Jinghui havas la talenton elpensi tiom multe da
brilajhoj, kaj la brileco devenas de lia nescio.
Li Chunbo, reghisoro de la filmo "Ne
ploru, knabino", ludis rolon en du dramoj kaj tre ekscitighis
por filmo. Li diris: "Artoj estas interrilatantaj, kaj
diferencas nur iliaj esprimmanieroj, kaj esprimmanieroj de filmo
estas pli richaj. Farado de filmo kaj verkado de kanto estas
samaj por mi, kaj filmo havas ritmon kaj melodion de muziko,
ghi estas pli komplika ol kantoverkado, sed la esprimado estas
pli plezura."
Lu Chuan kaj Zhang Yibai unuafoje reghisoris
filmadon. Lu estis diplomito de filma instituto kaj Zhang —
de drama instituto. Ambau havas siajn proprajn komprenon kaj
estetikan strebon por filma koncepto. Lu Chuan akcentis intensan
konflikton inter la roloj kaj tiun en ilia koro, kaj lirikan
esprimon de ili. Zhang Yibai faris multajn MTV kaj televidajn
filmojn de idoloj, tial lia filmo "Metroo al Printempo"
pli akcentas belecon de la scenoj kaj la kvalita senco de la
roloj.
La nova forto de filmaj reghisoroj
debutis en tute nova senskrupula fizionomio pere de tute novaj
konceptoj kaj tute novaj manieroj. Kvankam oni ne povas antaudiri
ilian perspektivon, tamen multe esperas de ilia estonteco.
Serchi manierojn kaj merkaton
Por sia unuafoja reghisorado tiuj reghisoroj
bezonis trovi esprimmanierojn, alivorte, artan stilon, kaj bezonis
bone komuniki al la rigardantoj tion, kion ili volas esprimi.
Cetere ili bezonis serchi luktan metodon en la filma merkato,
char akiri merkaton estas antaukondicho de ekzisto de filma
reghisoro.
En la filmoj "Flugi kiel kokoplumo"
de Meng Jinghui, "Retrovo de pistolo" de Lu Chuan
kaj "Ne ploru, knabino" de Li Chunbo oni povas trovi,
ke ili tre akcentas subjektivan esprimon kaj psikan priskribon.
Sed Meng Jinghui iris absurdan vojon, kaj tre klara estas la
idealisma gusto. Lu Chuan tre akcentas kreon de atmosfero kaj
simbola gusto, kaj la serchado de pistolo fakte sugestas la
proceson de serchado de la signifo de la vivo. Li Chunbo ne
akcentas intrigon de la filmo, sed atentas priskribon de la
stato de ekzistado de homoj, ke oni rimarkas en ghi naturisman
ajhon.
Vortoj de Meng Jinghui reprezentas
la opiniojn de tiuj reghisoroj pri ilia arta strebado. Li diris:
"Mi shatas distingighi de la aliaj, ke mia filmo estu
malsama al chiuj aliaj." Krome la roloj en la tri filmoj
estas tre interesaj.
Poeto en "Flugi kiel kokoplumo"
estas malforta intelektulo en urbo, la heroo en "Retrovo
de pistolo" estas policano serchanta spiritan apogilon,
dum knabino en "Ne ploru, knabino" estas mezklasa
virino en urbo, kiu povas akomodighi al nenio. Kvankam la tri
filmoj havas la saman observan sintenon al la stato de ekzistado
de la homoj, tamen chu la tipoj de la homoj, chu la angulo de
komparo kun la socio, chu la filma maniero, chio montras komplete
malsamajn stilojn.
Ili reghisoris unuafoje, kaj la skalo
ne estis granda, sed la premo de merkato estis ne malgranda,
char la sukceso au malsukceso influis la kredeblecon por investo
al la reghisoro. Vizaghe al merkato, preskau chiuj reghisoroj
strebas por havi kiel eble plej multe da rigardantoj, kaj plejparto
de la novgeneraciaj reghisoroj havas la memfidon al la merkata
orientigho en la estonteco.