Reghisoro de la sesa generacio de Chinio
Pro
malsameco de la kultura fono de diversaj landoj, oni malfacile
povas kompari la chinajn filmojn kun la samspecaj filmoj de
aliaj landoj. La kinematografiaj aparatoj estas samaj, sed oni
povas fari malsamajn elektojn en temo kaj traktado. Filmo povas
esti produktajho de industriigho kaj ankau personigita percepto,
kiel ekzemple la franca Nova Tajdo, la verkista filmo¡
En la lastaj 15 jaroj chinaj junuloj faris pli kaj pli multajn
provojn en tiu flanko kaj proksimighis al maturigho. En Chinio
ili estis nomataj sesageneraciaj reghisoroj. Ili distingighis
de la kvinageneraciaj reghisoroj Chen Kaige, Zhang Yimou k.a.
per tio, ke ili pli akcentas la realan vivon.
Januare de 2001 Wang Xiaoshuai, la
reprezentanta persono de la sesageneraciaj reghisoroj, venis
al grandaj urboj de Usono por diskonigi sian novan filmon "Biciklo
de Deksepjarulo". La filmo estis premiita per Arghenta
Urso en la 51-a Berlina Internacia Filma Festivalo kaj projekciita
en Usono pere de la Kompanio de Filmaj Klasikajhoj Sony de Japanio.
Poste la filmo estis projekciita en la Korea Respubliko kaj
iuj aliaj landoj. Wang Xiaoshuai diris: "Biciklo havis
specialan signifon por la chinoj, kaj ni chiuj spertis la tempon,
en kiu ni, kiel dekkelkjaruloj au dudekkelkjaruloj, ghojighis
de ricevo de biciklo kaj chagrenighis pro perdo de la biciklo.
En tiu tempo okazis nia unua amo kaj kresko. Nun shajne ni jam
forgesis la sperton, sed ankorau multaj homoj trovighas en tiu
periodo. Jen la celo de mia filmo."
Filma vojagho de Wang Xiaoshuai
Wang
Xiaoshuai naskighis en 1966 kaj diplomighis en 1989 el la reghisora
fakultato de la Pekina Filma Instituto. Dum la 10 jaroj de sia
virga filmo "La Tagoj", kiun li mem investis, ghis
"La Domo" en 2001, Wang formis sian propran filman
stilon. "La Tagoj" estis taksita de la Brita Radio-disaudiga
Kompanio kiel unu el la 100 bonaj filmoj post naskigho de kinematografio.
"Tiel Proksime al Paradizo" estis anoncita al la Internacia
Filma Festivalo de Cannes de 1998. En 2002 lia nova verko "Biciklo
de Deksepjarulo" estis premiita per Arghenta Urso en la
51-a Berlina Internacia Filma Festivalo. En la filmoj de Wang
Xiaoshuai oni vidas gracian kaj ghustan strukturon kaj fortan
plastikan ideologion, ke li chiam prezentas per la filma vidkampo
la homojn, kiuj suferas, konscias au rifuzas devion. Lia penado
celas unu aferon, nome defendi nian vivon kontrau damagho.
"Biciklo de Deksepjarulo"
Knabo
deveninta de la kamparo kaj laboranta en Pekino perdis sian
biciklon, kiun li achetis kontrau multe da mono malfacile perlaborita.
Post penega serchado li trovis mezlernejanon, kiun prenis lian
biciklon. De tio sobre disvolvighis chiuj temoj rilatantaj kreskadon
de la chinaj knaboj, kaj freneze kaj eufemisme: knabino perdinta
la unuan amon, profesion, harmonian familion, amikojn, dignon,
purecon kaj revon.
La itala klasika filmo "Bicikloshtelinto"
estis vaste konata de europanoj. Se ili rigardos "Biciklon
de Deksepjarulo", ili nature komparos la du filmojn, char
ambau havas la saman temon kaj etendas la antenon en la suban
tavolon de la socio. Sed fakte la enhavoj de la du filmoj estas
tute malsamaj. Chinio estas lando de bicikloj kaj Wang Xiaoshuai
nature elektis tiun temon.
En la filmo Wang Xiaoshuai nur prezentis
la problemon de proksimigho de maturigho, sed ne donis solvon.
En la filmo oni trovas fortan klasan analizon. Multaj komprenoj
okupas nur malgrandan parton. Klasa analizo estas demando zorgata
de la sesageneraciaj reghisoroj rilate la disvolvighan staton
de Chinio, ekzemple diferenco inter la urboj kaj la kamparo,
kolizio de homoj de malsamaj socitavoloj k.a.
La
filmo havas simbolisman tendencon, ke biciklo estas simbolo,
kaj en la filmado la biciklo estis intence traktata. Por la
knaboj kaj junuloj, biciklo estas ne nur reprezentanto de materio,
sed ankau simbolo de pozicio.
Rigardante la filmon, oni perceptas
multajn aferojn, ekzemple zorgon al la reala stato de la socio,
precipe la spertadon de junuloj de malsamaj tavoloj al la vivo.
En la filmo oni vidas kaj sangvinecon kaj humuron, kaj ili enigis
pli fortan epokan senton en la tradician realismon. La stilo
de la tuta filmo kompare proksimighas al kritika realismo.
La stilo prezentita de "Biciklo
de Deksepjarulo" estas sento de senbridigho en adoleskantigho.
Juneco ja estas malekvilibra kaj fantazia. Sole juna vizagho
jam povas longe eksciti rigardantojn, por ne paroli pri grupo
da knaboj fluge biciklantaj en la suno.
Multaj 30-40-jaruloj, kiuj rigardis
la filmon, ekdubis, chu ili havas ian rilaton kun la filmo.
Eble homoj, kiuj spertis la vivon dum knabeco kaj juneco, senescepte
havis intimecon kun la roloj en la filmo kaj perdis ekvilibron
de la sento pri la filmo. La scenoj pri geknaboj, pri la urbo,
pri biciklo, la printempa malseka strato kovrita de soforaj
floroj, la knabo kashinta la biciklon, la sento kauzita de humiligo
kaj vanta memrespekto... tushis la komunan rememoron
de la homoj; estis filmo, kiu trairis ilian memoron kaj fantazie
pushis ilin en knabecon kaj komencis sintezi la sigelite konservatan
dolchon kaj adstringecon en emociighon.
La lernantino de supera mezlernejo
en la filmo estas charma kaj gracia, sed abomeninda, frivola
kaj rifuzita sen bedauro. Sed Wang Xiaoshuai svage traktis la
rolinon, kvankam gravan en la filmo. Char nia juneco jam pasis,
kaj nia penso estas shanghighanta, char memoro kaj virino en
memero restas nur bulo da svagajho en bela memoro.
La
titolo de la filmo aludas la shanghighon de la vivmaniero kaj
socia valora koncepto de la chinoj. Biciklo ankorau estas emblemo
de Pekino ech de Chinio.
Kvankam biciklo jam perdis la antauan
gloron, sed ghi ankorau estas grava trafikilo, char en Chinio
auto kaj motorciklo ankorau ne popularighis. Biciklo jam shanghighis
de arde dezirata objekto al necesajho, sed atendanta anstatauigon.
En Chinio tre granda diferenco trovighas
inter la urboj kaj kamparo, kaj la kamparanoj envias richan
kaj komfortan urban vivon, kaj deziro pri mono kaj materio farighas
motivo enurbigho de multaj kamparanoj. Sekve biciklo estas ne
nur ilia vivtena instrumento, sed ankau konfirmo pri ilia ekzisto
en urbo. Perdo de biciklo signifas perdon de rajto de vivado
en urbo. Sed junuloj en la urboj estas novgeneracianoj. Kvankam
ili ne estas richaj, tamen ilia urbaneco jam estas suficha por
distingighi de dungitoj devenintaj de la kamparo. Ili bezonas
biciklon ne por trafiko au vivteno (dungitoj el la kamparo bezonas
ghin por minimuma vivteno), sed pro vanta gloro kaj memrespekto.
Tio estas shanghigho spertata de Chinio.
Pekino en la filmo estas tre interesa.
Ghi trovighas en shanghigho: malnovaj kortohavaj domoj kunekzistas
kun la domegoj kaj memservejoj, kaj zigzagaj kvietaj stratetoj
chirkauas chelskrapantojn, krome tie kaj tie vidighas sin sunumantaj
maljunuloj, distrighantaj infanoj, urbanoj vivantaj en tipaj
urbaj distriktoj kaj kamparanoj aspirantaj urbon... Tiuj antagonismaj
kaj intermiksighantaj bildoj estas intresajhoj de la nuna Chinio.