Komence
de 2002 la filmkompanio de Guangdong-provinco de Chinio rekomendis chefe 6 chinajn
filmojn, kaj plejparto de la filmoj estas virgaj verkoj de la tiel nomataj chinaj
"sepageneraciaj reghisoroj".
En 2002,
la unua jaro post la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, chinaj filmistoj
havis multajn esperojn. Antau longe la jaro estis antaudirita de chinaj filmistoj
kiel "la unua jaro de la amuza filmo de Chinio". Prospero de chinaj
filmoj en printempo kaj debuto de junaj reghisoroj kaj filmistoj vidigis esperon.
Chiuj spuroj estis konvinkaj, ke printempo venas al la china filmo. Sed sub la
duobla premo de la sistemo kaj merkato, la china filmo malfacile pasigis dekkelke
da jaroj kaj restis ankorau debila. Chu en financo kaj kvalito, chu en merkata
manovrado, chinaj filmoj ne povos esti rivaloj de tiuj de Usono kaj ech de Hongkong
en certa tempo de la estonteco. La filmoj de Chinio ankorau frontas multajn malfacilojn
kaj oni sentas ankorau froston en printempo de filmo.
Antau
dudekkelke da jaroj Chinio komencis reformadon kaj dank' al
tio sane kreskis la kvina generacio de reghisoroj kun Chen Kaige
kaj Zhang Yimou kiel reprezentantoj. Pere de sia eksterordinara
akravideco kaj entuziasma zorgemo al la socio, ili kreis la
modernan parolmanieron kaj estetikajn karakterizajhojn de la
china filmo kaj gajnis respekton de la monda filma rondo. Poste
la sesageneraciaj reghisoroj prenis sur sin la rolon de socia
pioniro kaj penis strebi al proprastila kaj personeca esprimmaniero.
Sed ili ne farighis la chefa fluo de la china filmo nek savis
la chinan filmon el depresio.
Chirkau la komenco de
2002 oni trovis en nomlisto de reghisoroj nekonatajn nomojn, ekzemple Meng Jinghui,
Lu Chuan, Li Chunbo, Lou Jian kaj Zhang Yibai. "Serchado de revolvero"
reghisorita de Lu Chuan kaj ludita de Jiang Wen kaj Ning Jing estis la plej atentata
filmo chi-jare. Meng Jinghui estas reprezentanta persono de la China Eksperimenta
Teatro. La de li reghisorita filmo "Flugi kiel kokoplumo" estis multe
esperata. Li Chunbo, kiu famighis tra la tuta Chinio pro la kanto "Knabino
Xiao Fang" antau 10 jaroj, forlasis la multprofitan kantadon kaj turnighis
al reghisorado. Nelonge post la Printempa Festo li prezentis sian virgan verkon
"Ne ploru, knabino". Ankau Zhang Yibai kaj Lou Jian respektive prezentis
siajn virgajn verkojn "Metroo al printempo" kaj "Pachjo".
Apero de tiuj filmoj vidigis al la rigardantoj ion diferencan. Unuvorte, ili pli
konscience prizorgis la ekziston kaj senton de la "modernaj homgrupoj",
iliaj parolmanieroj kaj estetikaj konceptoj estas pli modaj kaj pli proksimaj
al la moderna vivo.
Aplaudinda
estas ankau tio, ke dank' al ili la china filmo estas reakiranta sian vitalan
energion. Antau tio la china filmo depresiighis jaro post jaro, kaj pro tio multaj
filmistoj forlasis la filman aferon. Nemalmultaj reghisoroj, aktoroj kaj teknikistoj,
famighintaj pere de filmado, sin turnis al televizio. Nova kolektigho de talentuloj
alportis al la filma afero ne nur konfidon, sed ankau nutrajhon kaj freshan sangon
por progreso de la afero. La novaj filmoj prezentitaj post la Printempa Festo
shanghis la opiniojn de la rigardantoj pri la chinaj filmoj, kio iagrade konsolis
la chinajn filmistojn.
Sed kompare kun la filmoj
importitaj el Usono, Hongkong kaj Taiwan, la filmoj de la cheftero de Chinio,
precipe tiuj de la nova generacio da filmistoj, shajnis debila bebo kaj ne povis
formi sufichan forton por merkata konkurenco. La administra sistemo por la filma
afero praktikata en la cheftero de Chinio dum longa periodo ebligas neantauvideblajn
dangherojn por investo al la filma afero. Kaj longtempa depresio de la filma merkato
multe hezitigis la investantojn. Multaj filmistoj sinofere okupighis pri la filma
afero sole pro la korinklino al la filma afero. Dum longa tempo la filma afero
estis rigardata kiel malprofita profesio. En tia medio la china filmo ne povis
farighi racia, orda kaj vigla industrio.
"Ne
ploru, knabino" reghisorita de Li Chunbo prunteprenis de
amikoj pli ol 3 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas 1 usonan
dolaron). Li ne havis sufichan monon por engaghi famajn aktorojn
kaj metis la esperon sur sian famon pro la kanto "Knabino
Xiao Fang". Sen mono oni ne povas propagandi nek fari ampleksan
merkatan manovradon, tial la perspektivo de la filmo estas maltrankviliga.
Filmoj de junaj reghisoroj ofte vizaghas tian situacion.
Eble
jam venas printempo por la china filmo. Sed frosto ankorau embuskas en printempo.
Por respondi la defion de la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la
china filmo bezonas ne nur "fari freshan sangon", sed ankau "kuraci
malsanon". Oni devas radikale forigi la malhelpojn de la administra sistemo
de la filma afero, purigi kaj kompletigi la filman merkaton, por ke la china filmo
pli frue pashu sur industrian vojon.