Ekde
la 20-a de decembro de 2001 la filmo "Funebro pro la famulo"
reghisorita de Feng Xiaogang estis prezentata en la kinejoj
de Chinio. La filmo rakontas pri granda Holivuda reghisoro Taylor
kaj china kinematografisto You You. Pere de stelulo kaj reklamisto
la filmo mokas la frenezan monchasadon en la varkomerca socio.
La filmo kun investo de 30 milionoj da junanoj (chirkau 8.3
juanoj egalas 1 usonan dolaron) estis kune plenumita de china
kaj usona filmkompanioj.
Ghis
la 16-a de januaro de 2002, la bileta enspezo de la filmo en Shanhajo superis
5 milionojn da juanoj, en Pekino 13 milionojn kaj en la tuta lando jam 33 milionojn.
De
1996 ghis 2002 Feng Xiaogang reghisoris 5 filmojn speciale por
la novjara tago, kaj chiu filmo akiris bonan profiton. Literatura
profesorino Dai Jinhua de la Pekina Universitato analizis la
sukceson de Feng. Shi opiniis, ke Feng havas du bazajn kondichojn
nemalhaveblajn por profitochasa filmisto: 1. Lia verko fontis
de chiutaga vivo de ordinaraj chinoj. Li bone scias la bezonon
de ordinaraj chinoj, kaj dialogoj en liaj filmoj estas tre simplaj
kaj iom sarkasmaj. 2. Lia deontologio igas lin akcenti la interesojn
de la investantoj kaj penas por doni al ili profiton. Pro tiuj
du kialoj liaj filmoj estas bonvenaj al la publiko. Li ghuas
grandan renomon pro siaj novjaraj filmoj. Li diris: "Por
altiri rigardantojn, filmo devas esti au ridiga, au larmiga,
au profunde esprimanta la homecon. Sen tiuj trajtoj filmo ne
trovos shaton, malgrau ke oni fanfarone ghin laudas."
La
filmo estos prezentata en Hongkong, Taiwan, Malajzio, Tajlando kaj aliaj regionoj
kaj landoj en marto kaj aprilo. Ghi estos prezentata en europaj kaj amerikaj landoj
espereble en julio kaj augusto.
*
Mallongigo de la filmo:
Senlaborulo
You You de iu filmstudio hazarde estis trafita de bona laboro
- fari dokumentan filmon pri la tuta proceso de la filmo "La
lasta dinastio" reghisorita de granda reghisoro Taylor
de Holivudo. En la komenco You You kaj Taylor estis en bona
kunlaboro. Sed poste la produktisto Tony de la filmo anstatauigis
Taylor per japana reghisoro, por ke Taylor prenu sur sin la
filmadon de reklama filmo de brakhorlogho. Taylor en kolero
malsanighis kaj enhospitalighis. Doktoro diagnozis kaj diris,
ke li estas neresanigebla. Taylor esperis, ke You You okazigos
por li komedian funebron. You You promesis fari tion.
You You venis
al sia iama samlernejano Wang Xiaozhu por konfidi al li la aranghon
de la funebro. Tio estis malofta profitodona laboro. Wang Xiaozhu
projektis "luksegan funebron kun varieteo" kaj planis
televidigi la funebran ceremonion. Wang petis multe da monhelpo
de komercistoj, kiuj tre volis fari reklamojn pri siaj produktajhoj
okaze de la funebro.
Sed
kiam chiuj dronis en revo pri baldaua richigho, Taylor estis resanigita. Bankrotis
la plano de Wang Xiaozhu. Li ne povis elteni la baton pro la malsukceso kaj frenezighis,
kaj You You sin kashis en frenezulejo por eviti la komercistojn, kiuj jam pagis
multe da mono por reklamado...
Pri Feng Xiaogang:
Feng
Xiaogang estas scenaristo kaj reghisoro de filmo, naskita en
1958. Deinfanece li shatas belarton kaj literaturon. Post lernado
en supera mezlernejo li eklaboris en Pekino kiel projektisto
de sceneja dekorado en iu ensemblo de la China Popola Liberiga
Armeo. En 1985 li eklaboris kiel belarta projektisto en la Pekina
Televizia Arta Centro.
En
1994 li reghisoris sian unuan filmon "Amo perdita por chiam". En 1997
li filmis la novjaran filmon "A kaj B", kiu donis biletan enspezon de
11.4 milionoj da juanoj. En la sama jaro la filmo akiris la "Premion por
plej bona chefrolulo", "Premion por plej bona chefrolulino" kaj
"Premion por plej bona rakonta filmo". Krome li reghisoris ankau "Ne
disighu antau renkontigho" en 1998, "Maratona reprenado de shuldo"
en 1999 kaj "Suspiro" en 2000. Chiuj tiuj filmoj trovis grandan shaton
de la publiko.