S-ro
Huo Jianqi, reghisoro de la filmo "La monto, la homo kaj la hundo",
ne atendis, ke tiu lia filmo estis tiel shatata en Japanio, ke ghia bileta enspezo
superis 350 milionoj da enoj (chirkau 130 enoj egalas al 1 usona dolaro).
La
filmo rakontas pri emeritighonta leterportisto kaj lia filo, kiu baldau daurigos
la profesion de la patro. Kiam la filo unuafoje iris distribui leterojn, la patro
akompanis lin. La vojo estis longa, kaj la filo kaj patro unuafoje havis tiel
longan kunestadon. La amo de la montanoj al maljuna leterportisto shanghis la
jughon de la filo pri la patro. Malaperis la fremdeco pro la longtempa disigho
de la filo kaj la patro, kaj la filo unuafoje vokis "pachjon" amoplene.
Tio konsolis kaj kontentigis la patron, kiu laboris preskau la tutan vivon en
soleco.
"La
monto, la homo kaj la hundo" estas novelo de verkisto Peng Jianming. En 1998
Huo Jianqi prenis sur sin la reghisoradon de la samtitola filmo, kaj la filmo
estis honorita kiel la plej bona filmo de Premio Ora Koko de Chinio, dum la chefrolulo
akiris la honoron de la plej bona chefrolulo de la premio. Sed la filmo ne vekis
intereson de chinaj filmodistribuistoj kaj neniu achetis kopion de la filmo. Fine
tiu malmultkoste produktita filmo estis vendita al televida stacio por filma kanalo.
En januaro de 2000
japana filmodistribuisto Fukazawa Kazuo hazerde rigardis la filmon kaj renkontighis
kun Huo dirante, ke li volas distribui la filmon en Japanio. S-ro Fukazawa Kazuo
interkonsilighis kun la kinejo Iwanami, filmodistribua kompanio kaj la chefredaktoro
de japana filma gazeto "Tagdeko".
S-ro
Fukazawa Kazuo achetis la distribuan rajton de la Filma Kompanio Malpermesita
Urbo de Chinio kaj klopodadis por kolekti chiajn informojn koncernantajn la filmon
kaj chiujn rolulojn. Por pli bone diskonigi la filmon, la gazeto "Tagdeko"
eldonis delikatan broshuron. La kinejo Iwanami achetis la kopirajton de 6 noveloj
de Peng Jianming kaj eldonis libron en japana versio inkluzive de "La monto,
la homo kaj la hundo". La libro estis represita 5 fojojn.
En
februaro de 2001 Huo Jianqi iris al Japanio por partopreni en propagando por la
filmo. Liaj 5 tagoj en Japanio estis plenaj de diversaj aktivadoj. En la unua
tago li cheestis la premieron de la filmo kaj en la postaj 4 tagoj li estis intervjuataj
de multaj raportistoj. Malgrau laco Huo Jianqi ghoje akceptis chiujn intervjuantojn.
En
la 7-a de aprilo de 2001 la filmo estis prezentita en la kinejo Iwanami. En majo
kaj junio ghi estis projekciata en Osaka, Kobe kaj Kioto. Ghi estis projekciata
longtempe en Japanio kaj ech en oktobro iuj malproksimaj lokoj petis projekcii
la filmon.
Kial japanoj
shatis tiun filmon? S-ro Huo diris, ke chiuj intervjuantoj menciis la problemon
pri la la interrilatoj de japanoj. Ordinaraj japanoj shatis la filmon pro la simplaj
moroj de la ordinaraj homoj en la filmo.
Huo
Jianqi, naskita en 1958, en Pekino, filma beletristo kaj reghisoro. Li shatas
pentradon de infaneco kaj en 1978 eniris en la belartan fakultaton de la Pekina
Filma Instituto. Diplomite el la instituto en 1982, li venis al la Pekina Filmstudio.
En tiu jaro li laboris por la belarta projektado de la filmoj "En septembro"
kaj "Chevalshtelisto". Poste li laboris kiel belarta projektisto por
la filmoj "Atakata de pasio", "Risko" k.a. En 1995 li unuafoje
reghisoris la filmon "Gajninto".