Lastatempe
chinoj estis interesataj de scienc-populariga filmo "Kosmo
kaj homo".
La farado
de la filmo dauris unu kaj duonan jarojn kaj estis finita en
marto de 2000. Dank' al komputora teknologio kaj originala kinematografio,
la filmo figure eksplikis la evoluon de la kosmo, inkluzive
la teoriojn pri origino de la kosmo, darvinismo, nuklea energio,
nuklea fuzio, kontinenta fluso, heliocentrismo k.a. Krome la
filmo solvis la 8 enigmojn de la homaro en konado pri la kosmo.
Ili estas estigho de la kosmo, apero de la vivo, origino de
la homaro, evoluado de la vivajhoj, pereo de la dinosauro kaj
tiu de la ekstertera vivo kaj suna eksplodo. La filmo vivece
prezentis la esploradon kaj saghon de la homaro en konado pri
la kosmo. La filmo popularigis sciencajn sciojn, propagandis
sciencan spiriton, atentigis la homojn pri domagho de la vivo
kaj kontentigis la scivolemon de la homoj.
La reghisoro
de la filmo s-ro Xin Yingyi, diplomita el la kinematografia
fakultato de la Pekina Filma Instituto, laboris jam 20 jarojn
en la Pekina Scienca-Eduka Studio. En 1997 li komencis partopreni
en la laboro por la rubriko "Scienca kaj Teknologia Foiro"
de la China Centra Televizio. Dum tiu tempo li faris filmojn
pri Marso, Jupitero kaj la kosmo. Antaulonge li deziris fari
filmon pri la kosmo. Sed li havis skrupulon, char dum multe
da jaroj la plej avangarda esplorado pri la kosmo estas farata
ekster Chinio. Tial li ne havis sufichan kuraghon fari tian
filmon. Por richigi siajn sciojn, dum la lastaj 4 jaroj li achetis
multajn tiurilatajn librojn kaj legis ilin. Dank' al la legado
li akumulis multe da scioj de astronomio. Kaj poste shanco trafis
lin, ke oni lasis lin fari grandan scienc-popularigan filmon
"Kosmo kaj Homo". Li diris, ke nacio ne multe konanta
la kosmon estas malforta rilate multajn konceptojn. En tiu filmo
li rakontis al ni historion de lulilo de la homaro. La filmo
diras al ni, de kie venis kaj kien iros la homoj. La filmo rakontas
al ni ankau, ke la homaro povos malrapidigi la proceson de la
vivo pere de altigo de rapideco, ke la sekreto de longeviveco
de homoj ekzistas en rapideco...
Lau originala
vidkampo de orientano kaj evidenta orientismo, la filmo "Kosmo
kaj homo" makrokosme kaj mikrokosme rakontas la rilatojn
inter la kosmo kaj homoj. La filmo diferencas de fremdlandaj
filmoj plenaj de imago kun scienco kaj teknologio, kaj diferencas
ankau de okcidentaj filmoj pri helenaj kaj romanaj mitoj pri
la kosmo.