De la unua
de marto la filmo "Skrap-terapio" reghisorita de Zheng Xiaolong
estas prezentata en Chinio. Ghi estas tre shatata de la publiko
kaj fakuloj. La spektantoj opinias, ke la filmo montras, ke
la orienta kulturo devas komunikighi kun la okcidenta, kio tamen
bezonas tempon. "Skrap-terapio" estas bona filmo. En ghi la
roloj estas ne multaj, tamen ili chiuj estas klare karakterizitaj.
KONCIZA
ENHAVO DE LA FILMO
Xu Datong
kaj lia edzino Jian Ning finfine fiksloghighis en Sankta-Luizo,
urbo en la meza parto de Usono, post 8-jara penado. Ili havas
amindan filon Danis. Xu venigis ankau sian patron el Chinio
al Usono por kunloghi. Sed ekster atendo, kiam ili kune ghuis
la familian harmonion, malfelicho nerimarkite proksimighis al
ili.
Foje, la
5-jara Danis estis atakita de lakso kaj febro, kaj la avo kuracis
lin per tradicia china skrap-terapio. En la sekvanta tago Danis
che sia ellitigho estis vundita je la kapo kaj oni portis lin
al hospitalo por urgha kuraco. Che la korpa ekzameno, kuracistoj
trovis postsignojn de skrapado kaj ili venis al la konkludo,
ke la knabo estis turmentita en la hejmo. Oni do malpermesis
al Xu Datong kaj Jian Ning kune vivi kun Danis, kaj la infana
filantropia institucio opiniis, ke Xu Datong estas suspektinda
je perfortado al la filo kaj volis akuzi lin por senigi lin
je patroneco al la filo.
En jughejo
neniu sciis, kio estas skrap-terapio. Advokato de la akuzinto
miskomprenis ankau, ke la elektrona ludo 'Pilgrimado al la Okcidento",
inventita de Xu Datong, tendencas al serioza perforto. Xu Datong,
bolante de kolero, perdis prudenton... La jughejo decidis senigi
Xu je lia patroneco al la filo.
Atakite de
tiu afero, la patro de Xu decidis forlasi Usonon kaj volis rigardi
la nepon antau la forveturo. Xu forshtelis Danis el la patronejo.
Post veturkonkuro kun policanoj, li kviete redonis la filon
al la patronejo.
PVespere
de Kristnasko alivestite kiel maljunulo, Xu Datong volis enshtelighi
en la domegon por kunighi kun la familianoj, tamen estis rimarkita
de gardistoj. Li do decidis malgrau danghero grimpi al la 9-a
etagho lau drenilo eksterdoma...
KONCIZA
BIOGRAFIO DE ZHENG XIAOLONG
Zheng Xiaolong
estas eminenta china scenaristo, reghisoro kaj produktanto de
televidaj filmoj. Li filmis "Kvar Generacioj en la Sama Hejmo",
"Aspiro" k.a.
En 1993 la
de li reghisorita televida filmo (el 21 partoj) "Pekin-anoj
en Nov-Jorko" faris sensacion tra la tuta Chinio.
Kiel scenaristo
de la filmoj "Disigho" kaj "Ghojo antau Morto", li ricevis honoran
mencion de la premio "Ora Koko".
En la lastaj
jaroj li dedichis grandan atenton al intershangho kaj kunlaboro
kun siaj alilandaj kolegoj. "Skrap-terapio" estas la unua filmo,
kiun li reghisoris.
---------------------------------
Noto:
Skrap-terapio
estas popola terapio en Chinio. Lau la chin-medicina teorio
glatigo de ghinluo-vojoj kaj dilato de sangvazoj estas
utilaj al sangcirkulado kaj efikaj por mildigo de doloro kaj
forigo de patogenaj kauzoj. Oni uzas ghenerale glatan ebenan
platon por skrapi malsanulojn sur iliaj dorso, brusto kaj aliaj
lokoj lau unu direkto dekojn da fojoj ghis rughigho de la hauto.
Post la skrapo la malsanuloj sentas sin bone.