Junularo
chiam estas la plej fidela spektantaro de filmo, kaj Xiang Hong
estas unu el la gardantoj de estetiko. Shia artikolo vidigas,
ke shi ne shatas la komercajn filmojn, kiuj invadis la nunan
filman merkaton. Tiuokaze shi farighis filmamanto ne vizitanta
kinejon. Shajne inter filmoj komerca kaj arta neniam estas atingebla
ekvilibro, tio rememorigis al mi la temon de la 81-a UK "Kulturo:
chu valoro au varo?". Certe, en la estanteco, kiam kulturo pli
kaj pli varighas, ni junuloj, kiel chefa konsisto de filma spektantaro,
havas la devon fari penojn por teni la filmojn en la arta nivelo.
YU
TAO
Jam dek monatojn
mi ne vizitis kinejon. Fakte mi estas centpocenta filmamanto.
Foje je duono
post la 5-a dimanche mi ellitighis kaj veturis per autobuso
du horojn por spekti du hungarajn filmojn kun simultana traduko,
kvankam ili estis ne tiel interesaj kiel mi imagis; nelonge
post mia enoficigho, tutnokta filmospektado estis ofta semajnofina
arangho de mi kaj mia amato, kaj spekti kvar filmojn en unu
spiro sufiche kontentigis nin, kvankam duonon de la nokto ni
estis en dormo; foje mi disputis kun mia plej bona amikino pri
chinigita nomo de iu franca aktoro, kaj pro tio ni ne interparolis
dum du monatoj...
Mi profunde
kredis, ke mi havas fortan inklinon al filmo, kun longedaura
arda amo.
Tamen ja
estas fakto, ke mi ne vizitis kinejon dum dek monatoj. Mi rigardis
en kinejo la lastajn du filmojn "La perdita mondo" reghisoritan
de Steven Spirberg kaj "Kontraktantaj du flankoj" reghisoritan
de china reghisoro Feng Xiaogang. Escepte ke la simulo de dinosauro
per komputero estas pli versimila ol tiu che "Dinosaura ghardeno",
"La perdita mondo" ne estas laudinda chu en priskribo pri roloj
chu en intrigo. Kvankam Feng Xiaogang estas malpli fama ol Spirberg,
tamen li estas rigardata kiel majstro en Chinio. Sed forlasinte
la kinejon, mi ne povis kashi mian malesperon: La filmo "Kontraktantaj
du flankoj" rakontas, ke iuj homoj starigis la kompanion "Dolcha
Songho" por helpi klientojn praktiki sian deziron. La filmo,
kiel la unua novjar-festa komedio de Chinio, bedaurinde vidigis
al la spektantoj nur troigan memnigrigon sed ne naturan humuron.
Kvankam ghi temas pri helpemo, tamen oni ne sentas sincerecon
de la helpantoj pro senzorga filmludo de la aktoroj. Kompreneble
mia malshato tute ne povis malhelpi ghian profiton. Poste mi
informighis de jhurnaloj, ke en la unua monato de sia projekcio
(de la 24-a de decembro 1997 ghis la 23-a de januaro 1998) la
filmo enspezigis en Pekino 10 200 000 juanojn, kio estas rekordo
en la pekina merkato. Sed mi insiste opinias, ke profito ne
estas ununura kriterio por prijughi filmon. Fakte la profiton
de "Kontraktantaj du flankoj" oni shuldas al sukcesaj komercaj
artifikoj: stela efiko -- famaj reghisoro kaj aktoroj; placha
komedia stilo -- tio konvenas al la poramuza psikologio de spektantoj;
sagha arangho de projekcio -- che la jarshanghigho, kio kontentigas
la bezonon de homoj por pasigi feriojn, krome multaj entreprenoj
kutime donacis filmobiletojn al siaj oficistoj kaj laboristoj
en la novjara festo; torento da reklamoj -- la elspezo de 200
000 juanoj por tio estas rekorda en la lando.
Antau au
post tio la projekciitaj filmoj, kiaj "Paroli pacience" farita
de Chinio, "Rapideco II (Cruise control)" kaj "Vesperthomo kaj
Robin" importitaj el Holivudo, montras, ke filmo, kiel vida
arto, post sia 100-jara evoluo, jam farighis pli kaj pli "tujmangha",
pli okulplacha tamen malpli pensiga -- almenau la chefaj filmoj
reprezentataj de tiuj de Holivudo tiel impresas nin. Kaj en
"Titanic", la akomodighemo de moderna filmo al la popola intereso
atingis sian kulminon, kaj la 11 gravaj premioj de Oscar montras
aprobon de la socio al tiu fluo. Tamen por "Titanic", nek la
plej granda investo en historio nek la senprecedencaj sceno
kaj efiko faritaj de la plej avangarda komputera truko povas
shanghi ghian "tujmanghecon", ghi estas nur giganta mozaika
plado kun bela formo. Tian manghajhon oni povas gustumi, tamen
tro multe manghi perdigas la apetiton. Tial, kiam la vizagho
de Leonardo DiCaprio furoris tra la tuta mondo en unu nokto,
kaj kiam la filmoserio "Krio" ekscitis la filmamantojn, mi preferas
resti hejme por ghui "Lumoj de urbo" de Charles Chaplin, au
"La rakonto de naskigho" de Robert De Niro, au "La kruela suno"
de Rusio, au "Observo de trajno" de Britio.
Ghuste en
tio kushas la fascino de filmo: Se vi ne shatus ian filmon,
vi tute povus trovi ion plachan, char kiel magio, la varia kaj
chioampleksa filmo donas al homoj liberan ghuon. Ghi povas esti
komika, aventura au batala; ghi povas esti romantika, terura
au absurda; ghi povas esti sciencfikcia au realisma kaj severa.
Ghi ridigas vin, plorigas vin, ghi ech shvebigas vian animon
inter fantazia mondo kaj realajho, kaj vi finfine ne scios kie
vi estas. Ni retrorigardas la proceson de filmo, kvazau malkovrante
magian keston plenan de trezoroj. La klasikaj filmoj brilas
kiel juveloj, kiujn cizelis la geniaj reghisoroj, scenaristoj
kaj aktoroj. Nian respekton meritas la filmo-artistoj, kiuj
sincere atentas la homan animon kaj penadas fidele speguli la
vivadon de homoj. Dank' al ilia penado filmo povas trakti la
plej profundan penson de homoj, tiel ke ghi sin turnis de populara
amuzajho al unu el la chefaj artoj, kiaj dramo kaj romano. Trapasante
la movoplenan filman merkaton kaj la gajan homamason, mi scias,
kie ni trovos ilin.
Ili estas:
Malone Brando en "La lasta tango en Parizo" kaj "La Baptopatro",
Robert De Niro en "La indignanta bovo" kaj "Cervo-chasanto",
Meryl Streep en "Eksteren de Afriko" kaj "Elekto de Sofie",
Daniel Day-Lewis en "Mia maldekstra piedo" kaj "En la nomo de
patro"... Enlistigeblas ankau multaj aliaj nomoj. Chiam ili
kortushis nin, tiel ke ni forgesis la fakton, ke ili ludis en
la filmo. Ofte ili vekis patoson dormantan en nia koro. Ili
levis la prezentadon al arta nivelo.
Ili estas
ankau la sukcesintaj kaj karakterhavaj reghisoroj. Kiam filmo
kiel la sepa arto pli kaj pli maturighas, iom post iom reghisoro
farighas verkinto de scenaro same kiel pentristo au verkisto
?verkinto de sia verko. Ni ech povas opinii, ke la filma historio
esence estas tiu de la chefaj filmo-artistoj en ilia epoko,
kiaj Charles Chaplin, Orson Wells, Fedrico Filini, Ingmar Bergman
kaj Kurosawa Akira. Ilia laboro, kiel diris Bergman, estas "sur
vasta ebenajho gravuri drakokapon, feinon, diablon kaj sanktulon
kaj finfine starigi artan preghejon".
Krome, en
la nuna Chinio, kun plezuro ni povas trovi kelkajn reghisoro-artistojn,
ekz., Zhang Yimou. Estas distingighaj chiuj liaj filmoj, kiaj
"Rugha sorgo" kaj "Esti vivanta". La de li reghisorita kaj en
septembro premierita "Turandot" montras liajn superajn imagipovon
kaj kreivon; Chen Kaige, miaopinie, kapablas krei filmojn pli
eminentajn ol liajn "La lasta adiauo" kaj "Amafero", li samtempe
estas bona verkisto; Xie Fei reghisoris "Nigra chevalo", kies
beleco transpasis la landlimon... En ili ni vidas la auroron
de la chinaj filmoj.