Maje
de 2003 en Zigui-gubernio de Hubei-provinco, Chinio, arkeologoj
prifosis cherkojn pendigitajn che klifoj de Bingshubaojian-gorgho.
Lastatempe ili plu esploris la enhavon de la cherkoj.
La cherkoj pendas sur la klifoj ekde
la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). En la cherkoj
oni trovis rarajn objektojn de Ba-nacio, ekz. lanco, spado,
gravurilo, chizilo kaj lavujo el bronzo, kaj ornamajhon de spado,
juvelon, vest-rubandon el desegnita katuno, tukon, sagon kaj
arkon. El la eltrovajhoj la plej valoraj estas la bambua sago
kaj arko de Ba-nacio en la cherko n-ro 3. La kapo kaj vosto
de la sago estas lakitaj kaj chirkauvolvitaj per silkaj fadenoj
kaj la arko lakitaj kaj kolore desegnitaj. La malkovro estas
tre malofta en la arkeologia historio de Chinio.