Lastatempe oni trovis en Qionglai de
Sichuan-provinco de Chinio ruinon de strato de Han- kaj Tang-dinastioj.
Tio multe helpos esploradon pri la du dinastioj.
La areo de la prifosata loko jam atingis
2000 kvadratajn metrojn. Tie oni trovis stratojn de Han- kaj
Tang-dinastioj, akvodrenajn kanalojn, ruinojn de 9 popolaj loghejoj
kaj pli ol 40 cindrajn kavojn rilatajn al la vivo de la loghantoj.
Lau historiaj notoj la stratoj en Han-dinastio larghis 5 metrojn
kaj ambauflanke estis akvodrenaj kanaloj. En Tang-dinastio la
stratoj larghis 6 metrojn. La akvodrenaj kanaloj estis pavimitaj
per brikoj. Akvodisfluigiloj kaj defluigaj fosajhoj sin ligis
kun la kanaloj.