La
9-an de marto, 2003, inaugurighis en Pekino la Ekspozicio de
Gravaj Arkeologiaj Eltrovoj en Baoji, en la 21-a Jarcento, kie
eksponighis 27 bronzajhoj, faritaj en la Okcidenta Zhou-dinastio
(11-a jarcento a.K. – 771 a.K.). La ekspozicio dauris
unu monaton. La eksponataj trezoroj kaj 5 kamparanoj, kiuj akompane
venis en Pekinon, estis laudataj de la publiko.
La kamparanoj estas eltrovintoj de
tiuj altvaloraj bronzajhoj de Meixian-gubernio, Baoji, Shaanxi-provinco.
Posttagmeze de la 19-a de januaro, 2003, Wang, Zhang kaj aliaj
tri kamparanoj fosis teron che la norda brikejo de Yangjia-vilagho.
Unu el ili alte levis piochon, kaj kiam la piocho mallevighis,
li rimarkis, ke sur la tero aperis malplenajho granda je pugno.
Li kaj aliaj terfosantoj rigardis tra la truo kaj vidis, ke
tie kushas 4 grandaj tripiedoj ding-oj.
Konsciante, ke ili trovis en la truo
antikvajn bronzajhojn, ili serioze gardis la lokon kaj sendis
raporti al arkeologia departemento de la registaro.
Je la oka horo vespere, estro de la
Buroo de Historiaj Objektoj de Baoji, estro de la urba arkeologia
tachmento kaj koncernaj personoj de la gubernio venis al la
loko kaj faris senprokrastan prifosadon. La objektoj kushis
en kelo je pli ol 10 metroj sub la tersurfaco. Oni tie eltrovis
entute 27 historiajn objektojn, chiuj estas bronzaj, el kiuj
estas 12 ding-oj, 9 kuiriloj kaj 2 kruchoj, kaj la
plej granda el ili estas ding-o 58 cm alta kun busho
45 cm largha.
Yangjia-vilagho
de Meixian-gubernio trovighas che la norda bordo de Weihe-rivero.
En la antikveco ghi apartenis al la origina regiono de la Okcidenta
Zhou-dinastio. Depost la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento tie
elterighis plurfoje bronzajhoj.
Post kelkaj tagoj historiaj kaj arkeologiaj
fakuloj flugis de Pekino al Baoji kaj vidis kompleton da bronzajhoj:
ritiloj, vinujoj, akvujoj kaj kuiriloj. Ili chiuj estas belaspektaj,
delikate faritaj kun belaj desegnoj kaj longaj epigrafajhoj.
Fama china historiisto Li Xueqin diris,
ke la chi-foja eltrovo havas tri rekordojn, unue la epigrafoj
estas longaj kaj grandnombraj. Oni taksis, ke sur la 27 bronzajhoj
estas entute 2100 gravuritaj ideogramoj. Char sur chiuj bronzajhoj
trovighas epigrafo, tio estis nekonata de la chinaj fakuloj
antaue. Due, el la chi-foje eltrovitaj objektoj estas pli ol
20 normaj objektoj. Ankau tion oni ne sciis antaue. Kaj trie,
sur chiuj objektoj estas desegnoj kaj bildoj. Chio chi estas
gravega en la arkeologia historio kaj esplorado de la china
historio.
La elterigitaj bronzajhoj en Meixian-gubernio
faris sensacion en la arkeologia rondo de Chinio, kiu rigardas
ghin kiel la plej gravan arkeologian eltrovon.
Oni planas organizi novan arkeologian
grupon por fari dauran prifosadon en la vilagho Yangjia.