Shtonaj
sutroj estas klasikajhoj kaj sutroj gravuritaj sur shtonblokoj.
Antikvuloj opiniis, ke papero kaj silko facile detruighas, kaj
nur shtono povas konservighi eterne. Frue en Han-dinastio antau
pli ol 2200 jaroj oni jam gravuris gravajn klasikajhojn de konfuceanismo
sur shtonon. Kiam budhismo enkondukighis de Hindio en Chinion
en la Norda Qi-dinastio (550-577), oni unuafoje gravuris sutrojn
sur shtonon.
Antauvido de antikvuloj estis ghusta
kaj pruvita post pli ol mil jaroj. En la 7-a de augusto de 1957,
oni trovis pli ol 4 mil shtonblokojn gravuritajn je sutroj sur
Shijing-monto en Fangshan, sudokcidenta antauurbo de Pekino,
kaj pli ol 10 mil enterigitajn shtonblokojn gravuritajn je sutroj
en Yunju-templo che la montpiedo. La belaj ideogramoj sur la
shtonpecoj ankorau estas klare rekoneblaj.
Naskigho de shtonaj sutroj
La gravurado estis iniciatita de abato
Jingwan en la 605-a jaro kaj dauris pli ol mil jarojn de 6 dinastioj.
Tio estis grandega laboro. La bonzoj senchese gravuradis unue
pro la pieco kaj due pro sugesto de la du religiaj katastrofoj.
Regantoj en la historio de Chinio havis
ne samajn sintenojn al budhismo. En la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
(420-589) du imperiestroj faris grandskalan kampanjon por “ekstermi
budhismon”. Ili disponigis templojn al nobeloj kaj korteganoj,
laikigis bonzojn, frakasis budhostatuojn kaj forbruligis sutrojn.
Sen sutraj libroj oni ne povis litanii kaj timis perdighon de
la kredo. Bonzo Huisi intencis gravuri ekstraktajn sutrojn de
budhismo sur shtono kaj konservi en kaverno. Li pensis, ke kiam
la katastrofo refoje okazos kaj paperaj sutroj estos forbruligitaj,
oni povos kopii lau shtonaj sutroj.
Sed li ne sukcesis realigi sian deziron.
Lia dischiplo Jingwan daurigis lian aferon kaj sin donis al
gravurado de shtonaj sutroj. Li vojaghis al multaj lokoj kaj
fine decidis preni Shijing-monton kiel gravurejon de shtonaj
sutroj. Tie estis abundo da shtonoj tajleblaj kaj kavernoj sur
la monto, kie oni povis kashi shtonajn sutrojn. Li komencis
kolekti monon por la gravurado.
Oni ne povas konstati, kiun version
li kopiis en la gravurado, kaj oni opiniis, ke ne estis multaj
shtonaj sutroj gravuritaj sub la gvido de Jingwan. Sur la monto
estas stupao por princino Jinxian kaj noto gravurita sur la
stupao rakontas: Princino Jinxian, fratino de imperiestro Xuanzong
(712-742 sur la trono) de Tang-dinastio, estis emociita de la
bonfaro de gravurado de shtonaj sutroj kaj petis sian fraton
donaci al la templo pli ol 4 mil volumojn de novaj kaj malnovaj
tradukajhoj de sutroj. Tiutempe oni ankorau ne inventis la gravuran
presarton kaj la volumoj de sutroj estis mane transskribitaj.
Erudita katalogiisto bonzo Zhisheng eskortis ilin al la templo.
La gravurado prospere iris en la dinastioj
Liao kaj Jin (907-1234). Kiam bonzo Tongli prezidis la gravuradon,
li shanghis la alton de shtonblokoj de 2 metroj al 76 centimetroj.
Tio shparis materialon, faciligis transportadon de shtonblokoj
kaj ankau rapidigis la gravuradon. Ghis la 1111-a jaro, la 9
kavernoj sur la monto jam plenighis de shtonaj sutroj kaj la
bonzoj fosis groton en Yunju-templo sub la monto. Kaj sur la
groto oni konstruis pagodon por detale noti la gravuradon.
La dinastioj prosperis kaj malprosperis
kaj alternis. Sed la gravurado dauris malgrau interrompigho.
Ne plu okazis katastrofo por budhismo. La bonzoj pie gravuradis
jaro post jaro.
Prifosado de la groto
En la somero de 1957, arkeologoj trovis
la groton sude de la bazo de la disfalinta pagodo. La groto
konsistas el granda kaj malgranda chambroj plenaj de stakigitaj
shtonaj blokoj gravuritaj en la dinastioj Liao kaj Jin. La surpaperigado
de gravurajhoj estis plenumita en unu jaro. Oni speciale konstruis
tenejon por konservi la 10082 elterigitajn shtonblokojn.
Trovo de subteraj shtonaj sutroj surprizis
la fakulojn. Sed kio estis la originalo de la shtonaj sutroj,
post kiam la bonzoj jam finis la gravuradon de la pli ol 4 mil
volumoj da sutroj donacitaj de la princino? Post esplorado la
fakuloj konkludis, ke tio estas sutro kun la titolo Qidanzang.
Qidanzang, kompilita de multaj eruditaj
bonzoj de Liao-dinastio, estas altkvalita. Ghi malaperis dum
longa tempo en la historio kaj oni ne povas scii ghian formon.
17 jarojn post la trovo de la subteraj
shtonaj sutroj, arkeologoj trovis 12 volumojn de Qidanzang en
la plej alta ligna pagodo en Yingxian-gubernio de Shanxi-provinco.
Inter la volumoj oni trovis folion, kies enhavo estas tute sama
al tiu sur iu shtonbloko. Oni faris komparon kaj konkludis,
ke Qidanzang estis la originalo de la shtonaj sutroj gravuritaj
en la dinastioj Liao kaj Jin.
La pli ol dek mil shtonaj blokoj estas
richaj je historiaj informoj. En la fino de chiu peco da sutro
oni gravuris la nomojn de oferantoj, la oferitan sumon, la postulon
de la oferantoj je titoloj kaj la celon de la gravuro. Inter
la oferantoj oni povas legi nomojn de inperiestroj, korteganoj,
konsorcioj kaj ordinaraj civitanoj. Tio multe helpas informighi
pri la socio de tiu tempo kaj specialistoj jam studis dekojn
da jaroj.
Sed Shijing-monto ankorau tenas sekretojn.
En historia materialo estas noto, ke trovighas alia kaverno
Pavo por shtonaj sutroj. Oni supozis, ke en tiu kaverno konservighas
shtonaj sutroj, kiujn oni notis en antikvaj dokumentoj, sed
nun oni ne trovis ilin inter la elterigitaj shtonblokoj.
Enkeligi la elfositajn shtonajn sutrojn
La naturo chiam mokas la homan civilizacion,
ke foje la homoj ech ne kiel tero povas protekti homan restajhon.
En la lastaj 40 jaroj serioza veterdetruigho minacis la pli
ol dek mil shtonajn sutrojn, ech pli serioze ol tiu en la antauaj
pli ol mil jaroj. Pro atmosfera poluo kaj diferencaj kvalitoj
de shtonblokoj iuj shtonblokoj disformighis, iuj eroziighis
che la surfaco, kaj ideogramoj sur iuj blokoj jam malklarighis
kaj ech malaperis. Oni timas pli seriozan detruighon. La tuta
mondo frontas la malfacilan problemon protekti antikvajn shtonajn
gravurajhojn, kaj la serioza situacio de la shtonaj sutroj urghas
specialistojn serchi efikan rimedon.
Oni konstruis moderne ekipitan kelon.
En la 9-a de septembro de 1999, post solena religia ceremonio,
la shtonaj sutroj estis translokitaj en la kelon.
La kelo estis konstruita sur la prifosejo.
Moderne ekipita, la kelo havas areon de 400 kvadrataj metroj.
La planko, la muroj kaj la plafono estas armitaj per likimunaj
materialoj, kaj la kelo estas plenigita per nitrogeno en pureco
de 99%. La temperaturo chiam estas che 25º C. Oni povas
vidi la shtonblokojn tra vitro. En la lastaj 3 jaroj chiuj ekipajhoj
bone funkciis, kaj specialistoj laudis, ke tio estas la plej
tauga protekta metodo.