De
la 21-a ghis la 25-a de decembro, 2002, chinaj arkeologoj faris
urghan prifosadon de tombaro Jiuliandun, Hubei-provinco, kaj
eltrovis 696 objektojn. Tiuj valoraj objektoj havas gravan signifon
por esplori la politikon, ekonomion, arton kaj religion de Chinio
antau 2300 jaroj. Tiu prifosado estas rigardata kiel unu el
la gravaj arkeologiaj aferoj de Chinio en 2002.
La tombaro de la periodo de Militantaj
Regnoj (475-221 a.K.) konsistas el 9 grandaj kaj mezgrandaj
tumuloj, kiuj etendighas 5 kilometrojn. Char la konstruata autovojo
trapasos tiun lokon kaj malgrau ke fakuloj cerbumadis multe,
ghi ne povas tute eviti la tombaron kaj fine oni decidis, ke
ghi trapasos super tombo alkrochita al la Tombo n-ro 1, tial
oni devigite faris la prifosadon.
Kial oni konstruis 9 tumulojn por unu
homo?
Legendo
diras, ke en la periodo de Militantaj Regnoj estis honesta kortegano.
Pro sia honesteco li ofendis multe da koruptighintaj oficistoj,
kiuj tre malamis lin. Pro lia honesta admono, malshatis lin
ankau la regho. La koruptighintaj korteganoj, profitante de
tio, kalumniis lin. De kolerego la suvereno ordonis senkapigi
lin. Por kvietigi sian indignon kontrau li, la koruptighintaj
korteganoj forbruligis lian kapon. Poste la suvereno konsciighis
pri sia eraro kaj forte bedauris. Li do ordonis okazigi grandan
funebron por la mortinto, sed oni ne trovis ties kapon. La suvereno
do ordonis fari kapon el oro. Por ke shtelistoj ne povu shteli
tiun oran kapon, li ordonis konstrui 9 samformajn tombojn en
unu nokto.
En la tombaro oni elterigis multege
da militcharoj kun bone konservitaj radoj kaj spokoj, kaj grandajn
imponajn kaj bone konservitajn kavojn de charoj kaj chevaloj.
Sur la charoj klare vidighas lako. En la tomboj siatempe estis
kun-enterigita viva chevalo, kaj tie oni elterigis bone konservitan
chevalan skeleton.
Fakuloj havas jenan opinion:
La prifosado de la antikva tombaro
Jiuliandun estas la plej grandskala en Huibei-provinco post
1949.
La eltrovo de konstruaj restajhoj de
tombejoj de Chu-regno estas unuafoja. Antaue oni elterigis multe
da similaj konstruaj restajhoj en aliaj regnoj escepte de Chu-regno
kaj la chi-foja eltrovo havas grandan signifon por esplori la
sepultan sistemon de Chu-regno;
La
kavo n-ro 1 estas la plej granda el la samspecaj tombokavoj
de Chu-regno. Ghi estas bone konservita. La charo n-ro 13 estis
tirata de 6 chevaloj. La similan oni neniam vidis antaue. Tio
havas gravan signifon por koni la veturilon en Chu-regno, strukturon
de la tiamaj charoj, stiran metodon kaj charojn de aristokratoj
de la regno;
La eltrovitaj du kavoj kaj la tombo
n-ro 2 estas bone konservitaj. Kvankam la tombo n-ro 1 estis
prishtelita, tamen suferis malgrandan perdon. La tombo n-ro
2 havas komplete konservitajn objektojn, kiuj estas autoritataj
materialoj por esplori la ritilojn uzitajn de aristokratoj de
Chu-regno;
Elterighis objektoj neniam viditaj
antaue, kiaj birdo sur tigra soklo. Tie estas ankau bronza chevalo,
ronda lakita kesto kun skulptajhoj kaj objektoj, kiujn oni ne
scias ilian nomon kaj uzadon;
Oni elterigis kompleton da lignaj ritiloj,
kiaj krucho, barela ceramika ujo, ronda kaj kvadrata ujoj por
greno, muzika instrumento kun korda postsigno, pli ol 10 anchoj.
Krom la supre diritaj, chi-foje elterighis
ankau 20 ding-oj (kuiriloj), tamen oni ankorau ne scias,
kia rilato estas inter tiuj ding-oj kaj la 8-anchaj
rondbushaj manghujoj.
Muzikiloj kaj ritiloj havas gravan
signifon en esplorado. La gamosonoriloj, blovinstrumentoj sheng-oj
kaj se-oj, tamburoj kaj aliaj bone konservitaj muzikiloj
montras la altan nivelon de la muziko de Chu-regno. Oni trovis
10 malgrandajn lamenojn de anchoj en sheng-oj. La lamenoj
de anchoj, grandaj kiel melonsemo, bone konservighas, ili ludos
gravan rolon por esplorado pri farado de la tiamaj muzikiloj.
Tie
estas pli ol mil bone konservitaj bambuaj slipoj kun ideogramoj.
Tio estas la plej granda nombro de elterigitaj bambuaj slipoj
post 2002, kiam oni elterigis grandnombrajn bambuajn slipojn
en la antikva urbo Liye, Hunan-provinco. Sur la slipoj estas
skribitaj nomoj kaj kvantoj de la kunentombigitaj objektoj kaj
tiamaj verkoj, inkl. de astronomia, geografia, muzika kaj augura.
La bambuaj slipoj estas historiaj atestiloj por malkovri erarojn
en la heredataj dokumentoj kaj shtopi la literaturan blankon
en la tradiciaj dokumentoj, tial ili havas grandan signifon
por akademia esplorado.
Tie elterighis granda tripieda kuirilo
ding-o kun diametro de 80 cm kaj unu difektita anso.
Ghi estas tiel peza, ke 8 homoj apenau movas ghin. Fakuloj diris,
ke ghi estas granda ding-o, elterigita de chinaj arkeologoj
en tomboj de Chu-regno, tamen ghi ne estas la plej granda ding-o,
char en la tombo de You-regho de Chu-regno estis pli granda
ding-o, kiu estis shtelita.
En la okcidenta chambro de la tombo
n-ro 1 oni trovis lanternon tenatan de homo. La bronza homo
tenis lanternon kaj birdeton. Antau tio en Wangshan oni prifosis
tombon de Chu-regno kaj trovis rajdiston sur kamelo kun lanterno
en la mano kaj en Baoshan alian homon kun lanterno en la mano.
El la tombo n-ro 2 oni trovis du kompletajn
kordinstrumentojn se-oj kun bone konservitaj silkaj
kordoj kaj malplenaj sonkestoj. Fakuloj diris, ke kordoj de
nunaj instrumentoj estas metalaj. Ili ne scias, kiamaniere oni
faris kordon el silkaj fadenoj. La eltrovitaj se-oj
kun bone konservitaj silkaj kordoj estas vere mirindaj kaj havas
gravan arkeologian valoron.
El la tombo n-ro 2 oni trovis gamosonorilaron
el 11 pecoj.
Arkeologoj opinias, ke la chi-foje
elterigitaj objektoj estas malmulte difektitaj, kio bone montras
ilian originalan formon kaj havas gravan signifon.