Kie
estis la bakujoj por fari la argilajn figurojn de la mauzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj kie oni akiris la
argilon? Tiu problemo longe implikis chinajn arkeologojn. Antaue
oni atentis nur esploron pri la bakaj metodoj kaj artaj trajtoj
de la figuroj, sed preteratentis sidejon de la bakujoj kaj produktejon
de la materialoj.
Antau 3 jaroj chinaj sciencistoj esploris
specimenojn che la mauzoleo per instrumenta neutrona aktiveca
analizo (INAA), avangarda metodo uzata internacie, kaj konkludis,
ke la argilaj figuroj estis bakitaj el argilo, akirita en loko
tute proksime al la mauzoleo kaj ankau la bakujoj trovighis
tre proksime.
La figuroj estis bakitaj el argilo, akirita proksime
de la mauzoleo
Helpate
de la China Shtata Fonduso de Naturaj Sciencoj kaj Laboratorio
de Nukleaj Teknologioj sub la China Akademio de Sciencoj, specialista
grupo el la Muzeo de la Argilaj Figuroj de la Mauzoleo de la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio, Instituto de Altenergia Fiziko
sub la China Akademio de Sciencoj kaj Instituto de Fizika Inghenierio
sub la Zhengzhou-a Universitato komencis serchi en 1999 la lokon,
kie oni akiris la argilon por fari la figurojn. Unue ili serchis
la tertavolon chefe per analizo de la mikroelementoj, kiuj povas
montri la trajtojn de la produktejo de la argilo. Ili elektis
105 specimenojn el la loko norde de Lishan-monto, sude de Weihe-rivero
kaj proksime je 10 km for de la mauzoleo. El la 105 specimenoj
83 estis tiuj de la argilaj figuroj, 20 prenitaj el la argilo
de malsamaj profundoj oriente, norde kaj okcidente de la mauzoleo,
kaj 2 el Yaozhou, je 70 km for de la mauzoleo, kie produktighas
porcelanajhoj. La specimenoj estis fositaj el la loko maksimume
10 metrojn sub la tersurfaco. Fakuloj faris studon pri la specimenoj
per INAA, ekzamenis 32 elementojn de chiu specimeno kaj precipe
lantanon, lutecion, kobalton kaj aliajn 25 mikroelementojn,
kiuj ne estas influataj de la bakado. Kaj post tio per alia
analizo faris datenan traktadon de chiuj tiuj specimenoj kaj
esploris iliajn interrilatojn. Tio estas kompara analizo, ofte
uzata internacie. Tiu metodo estas preciza, tauga por fondi
nocion, malkovri regulojn kaj establi modelon. Post esplorado
ili trovis, ke la argilo, el kiu oni faris la figurojn, estas
simila al la nigra argilo proksime de la mauzoleo, sed diferenca
de la tiea loeso kaj tute malsimila al la argilo de Yaozhou.
Ghuste pro chio chi ili konfirmis, ke oni bakis la argilajn
figurojn en la mauzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio
ghuste el la argilo proksime de la mauzoleo mem. Fakuloj de
la China Scienc-teknologia Universitato faris profundan analizon
per alia metodo kaj venis al la sama konkludo. Nun tiu analizo
jam legighas en la revuo Chinaj Sciencoj n-ro 10, 2002.
Influo de la scienca konjekto
La
argilo, el kiu oni faris la figurojn por la mauzoleo, estis
fosita el Zaoyuan-vilagho je 9.5 km sudokcidente de la mauzoleo
kaj Gaoxing-vilagho je 5.5 km oriente de la mauzoleo, au el
aliaj lokoj, kie la tero similis al la nigra tertavolo. El tio
oni konjektis, ke la bakujoj, kie oni faris la argilajn figurojn,
situis proksime de la loko, de kie oni prenis la argilon. Ili
probable estis en la loko je malpli ol 10 km for de la mauzoleo.
Krom tio oni bakis la argilajn militistojn kaj chevalojn por
la kavoj n-ro 1 kaj n-ro 2 en multaj bakujoj, dum oni bakis
tiujn por la kavo n-ro 3 en malpli multaj bakujoj, kiuj tamen
trovighis pli koncentre. Tiu eltrovo havas gravan arkeologian
kaj sciencan valoron kaj grandan influon, dank' al tio oni faris
gravan pashon por solvi la enigmon de bakado de la argilaj figuroj
de la mauzoleo.
Rilata artikolo: Mauzoleo
de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio