Liu
Dongsheng estas mondfama geologo, membro de la China Akademio
de Sciencoj. Nun li estas 84-jara. Malgrau sia granda agho li
laboras por bone utiligi la Leusan Altebenajhon de Chinio. Li
kreis novan metodon por koni la geologian kaj klimatan shanghighon
per leusa sedimento kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. Pro tio
li ricevis "Premion de mediaj fruktoj Tylers".
Tio estas internacia premio kune kreita
de usona sciencisto Tyler kaj lia edzino en 1973. La premio,
prizorgata de la Universitato de Suda Kalifornio de Usono, estas
donata al sciencistoj, kiuj faris gravan kontribuon al malkovro
au solvo de mediaj problemoj en la monda skalo. Ekde 1974 la
premio estas donata chiujare. Nun ghi estas rigardata kiel la
plej alta honoro en la kampo de la media scienco de la mondo.
Posttagmeze de la 12-a de aprilo, 2002,
en halo de la Universitato de Suda Kalifornio Liu Dongsheng
ricevis la medalon kun portretoj de Tyler kaj lia edzino.
Kiel
veterana geologo, Liu Dongsheng sin dedichis al tiu afero ja
pro hazardo.
En 1954, la 37-jara Liu Dongsheng unuafoje
partoprenis en la ekspedicio al la Leusa Altebenajho kaj de
tiam li profunde amis tiun esploradon.
Somere de tiu jaro la ekspedicia tachmento
el paleontologoj, geologoj kaj aliaj fakuloj atingis Huixing-urbeton
de Henan-provinco. Vespere en la seka urbeto subite falis pluvo
kaj la aero farighis fresha. Membroj de la tachmento eldomighis
promenadi. Ankau Liu sekvis ilin. Subite Liu trovis, ke ne malproksime
brilas samnivelaj bonordaj lampoj. La loko estis malgranda kaj
ne estis etaghdomo, sed kio tio estis? Por cerbumi pri tio Liu
sendormis la tutan nokton. En la sekvanta tago li ellitighis
frue kaj direktis sin al la direkto de la lampoj.
Efektive la lumo vidita de Liu vespere
elighis el kaverndomoj de loghantoj. Chi tie la kaverndomoj
aspektis same kiel etaghdomoj en la urboj. En la sama loko estis
pluraj etaghoj. La diferenco estis nur en tio, ke la tegmento
estas el rugha tero kaj la subaj -- kalkecaj tavoloj (sedimentoj).
La loghantoj konstruis plafonon ankau el tiu sedimento. Liu
Dongsheng estis mirigita, ke la sedimento povas etendighi tre
foren, la trietagha domo senescepte havas plafonon el sedimento,
murojn el leuso kaj plankon el rugha tero. Tiu strukturo forte
interesis paleontologon Liu Dongsheng. Reveninte la tranoktejon,
li tuj demandis grundologon Zhu Xianmo, alian membron de la
China Akademio de Sciencoj. Zhu diris al li, ke la antaue nomita
rugha tero apartenas al paleogrundo.
Reveninte
sian instituton, Liu tuj komencis studi pri leuso. En la sekvanta
jaro li konkludis, ke la china leuso havas historion de 2.5
milionoj da jaroj. Li faris rezonadon lau sia esplor-metodo
kaj opiniis, ke antau 2.5 milionoj da jaroj sur tiu Leusa Altebenajho
estis bela stepo. Sed la chielo detruis la belan pejzaghon.
Sabloshtormoj unu post alia portis tien sablon el Mez-Azio kaj
Gobio. Komence la herboj sur la stepo povis haltigi iom da polvo,
kiu sedimentighis jaron post jaron. En chiu jarcento la leuso
levighis je unu cm. De tiam forpasis 2.5 milionoj da jaroj kaj
la leuso jam farighis 250 metrojn dika.
Nun estas 3 libroj pri la natura historio
de la terglobo, t.e. pri sedimento en profunda maro, glacia
kerno en polusoj kaj leuso. En la lastaj jaroj chinaj geologoj
6-foje sukcesis en grandskala malchifro de la sekreto de la
Leusa Altebenajho. S-ro Yang Zhongjian, instruisto de Liu Dongsheng,
jam en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento faris konkludon, ke
la Leusa Altebenajho havas historion de pli ol 100 mil jaroj
kaj en la 50-aj jaroj Liu konkludis, ke ghia historio estas
2.5-milionjara. Kaj post tio Ding Zhongli, lernanto de Liu Dongsheng,
konkludis, ke ghia historio dauris jam 6 milionojn da jaroj.
La 14-an de marto, 2002, Guo Zhengtang, alia lernanto de Liu
Dongsheng, faris konkludon, ke ghi aperis antau 22 milionoj
da jaroj. "Nun chinoj generacio post generacio legas libron
pri la Leusa Altebenajho kun la deziro trovi la historion kaj
leghon pri media kaj klimata shanghigho de Chinio kaj la tuta
mondo," diris Liu Dongsheng.
Fakte la esplor-grupo gvidata de Liu
Dongsheng faris pli multe ol ili deziris. Ilia esploro pri la
leusa ordo ne nur profundigis ilian konon, ke la regulo de sudorient-azia
musono shanghighas lau tempopaso, sed ankau ludis shlosilan
rolon por scii la kauzon de Keshan-malsano. Sur la Leusa Altebenajho
miloj da chinoj suferis de miokardia malsano, kiu poste kauzas
kardian prostracion. La malsano implikis chinajn medicinistojn
dekojn da jaroj. La esplor-grupo gvidata de Liu trovis, ke manko
de iuj mikroelementoj en la tieaj akvo kaj tero estas vera kauzo
de tiu malsano. Nun oni povas kuraci tiun malsanon per aldono
de seleno kaj aliaj al manghajhoj. Tiuj trovoj savis milojn
da homoj.
Liu Dongsheng kaj liaj kolegoj esploris
flauron kaj restauron de la media geologio kaj helpis iujn kamparanojn
en altigo de la totala media kvalito pere de scienca uzado de
la nuna tero kaj tial ili faris grandan kontribuon al solvo
de la mediaj problemoj de Chinio.