La
akvomastruma konstruado de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero,
Chinio, komencighis la 14-an de decembro, 1994. Lau la plano
ghi plenumighos en 2009, kiam la akvokonservejo kovros areon
de 1080 kvadrataj kilometroj kaj koncernos 600-kilometran parton
de Yangzi. 22 urbetoj, urbaj distriktoj kaj gubernioj de Chongqing,
Sichuan kaj Hubei estos superakvitaj au influitaj. En la superakvotaj
lokoj estas grandnombraj valoraj historiaj restajhoj. Kiamaniere
oni konservos ilin, tio estas multe atentata de la tuta socio.
Nun du trionoj da kvalifikitaj arkeologiaj
establoj kaj mil arkeologoj energie laboras en la loko che la
Akvokonservejo de la Tri Gorghoj. De 2003 la tiea akvonivelo
altos 135 metrojn, tial grandskala laboro por savi historiajn
restajhojn nun eniris en la shlosilan tempon.
La
riveroj estas luliloj de la homa civilizacio. Kiel unu el la
luliloj de la china nacio, la loko che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero
havas multe da historiaj restajhoj, antikvaj tomboj, valoraj
historiaj restajhoj kaj raraj paleontologiaj fosilioj en la
longa historia periodo de paleolitiko ghis Qing-dinastio (1644-1911).
Oni povas diri, ke tie konservighas historio de Chinio, same
valora kiel tiu en la baseno de la Flava Rivero.
Jam en la komenco de la akvomastruma
konstruado che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero la Arkeologia
Buroo de Chinio organizis grupon por protekti la historiajn
restajhojn che la konstruejo, fondis specialan fonduson kaj
ellaboris specialajn protektajn projektojn. Krom tio oni elspezis
500 milionojn da juanoj por konstrui la Muzeon de la Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero en Chongqing.
Transloko de historiaj restajhoj
En
la loko che la akvomastruma konstruejo estas multaj historiaj
restajhoj, kiaj temploj, popolaj loghdomoj, arkadoj, pontoj,
putoj, kornicaj vojoj kaj shtonaj skulptajhoj. Koncernaj departementoj
jam faris efikajn rimedojn por ilin protekti kaj transloki.
Dachang-distrikto de la urbo Chongqing
estas miniatura antikva urbo. Ghi postvivis grandajn eventojn
en la pasintaj 1700 jaroj kaj estas unika bone konservita antikva
urbo. Post ripetada diskuto arkeologoj faris grandan planon:
transloki ghin en la originala formo. Oni malkonstruos la tieajn
loghdomojn, faros markon sur chiu briko, tegolo kaj trabo kaj
transportos ilin en la lokon je 5 km fore por fari tie restauron.
Kompreneble estas iuj restajhoj, kies brikoj, tegoloj au traboj
estis difektitaj, oni do anstatauigos ilin per imitajhoj kaj
samtempe faros konvenan traktadon por ke ili estu imunaj kontrau
insekto, korodo, shimo kaj fajro.
Post finkonstruigho de la barajho de
la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, la akvonivelo multe levighos
kaj multaj vilaghoj estos superakvitaj, tial miliono da loghantoj
devas transloghighi aliloken, dume 224 valoraj antikvaj konstruajhoj
en la superakvotaj lokoj estos efike protektataj. Post transloghigho
de Dachang, oni translokos tien ankau parton da loghantoj por
konservi la tieajn popolajn morojn kaj vivkutimojn.
Krom transloko de la antikva urbeto
oni ankau elektis novan lokon por multe da antikvaj temploj
kun granda valoro lau la vidpunktoj historia, scienca kaj kultura.
Oni transplantos ankau iujn antikvajn arbojn.
Oni faros kopiojn kaj fotojn por multe
da steleoj kaj shtonaj skulptajhoj en la loko au denove faros
skulptajhojn sur rokmuroj au movos ilin en muzeon.
Por kiel eble plej multe redukti la damaghon
En
la venonta jaro oni enlasos akvon internen de la barajho, tial
la tempo estas urgha por protektado de la historiaj restajhoj
en la loko. Tie oni vidis multe da rughaj linioj por montri
la akvonivelon, markon de superakvotaj historiaj restajhoj kaj
tabulon por montri la daton de la superakvado.
Se lau la ordinara labormaniero oni
uzos almenau 50 jarojn por plenumi la taskon savi kaj protekti
la historiajn restajhojn che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero,
sed fakte restos nur 10 jaroj. Malgrau tio fakuloj estas fidoplenaj
pri tio. Ili diris, ke ili faros chion eblan por redukti la
damaghon.
Supera ingheniero Li Yusheng, sin
okupanta pri hidrogeologio multajn jarojn, diris, ke kiam la
tiea akvonivelo levighos al 175 metroj, 39 vidindaj lokoj estos
superakvitaj, kiuj tamen konsistigos nur 13% de la tieaj vidindajhoj,
dum la plej granda parto de la historiaj restajhoj ne devas
esti translokitaj.
Kompreneble la damaghoj estas neeviteblaj.
Kiam la akvokonservejo plenighos de akvo, la stelearo kaj shtonaj
skulptajhoj en Baiheliang, la tiel nomata unua antikva hidrostacio
de la mondo, ripozos por eterne funde de Yangzi-rivero.
En la china lingvo Baiheliang signifas
trabon, kie ripozas blanka gruo. Ghi estas kolosa roko 10 metrojn
largha kaj 1.6 kilometrojn longa. Ghi kushas meze de Yangzi-rivero
samkiel giganta trabo. Ghi montras parton de sia vizagho super
akvo chiujare nur en la fino de vintro kaj komenco de printempo.
Antau 1200 jaroj tieaj loghantoj gravuris
fishojn sur ghi por montri la akvonivelon kaj auguri la agrikulturan
rikolton kaj chizis scenon de elakvigho de la shtonaj fishoj,
ghiajn daton kaj alton per versajhoj kaj prozajhoj. Literaturistoj
de antikvaj dinastioj verkis multajn poemojn pri tio.
Arkeologoj diris, ke la shtonaj gravurajhoj
sur Baiheliang estas hidroepigrafoj kun plej multe da vortoj,
plej frue faritaj kaj plej longe konservitaj. La nombro de ideogramoj
sur ghi superis tiun de Nilo, Egiptio. Sur ghiaj 114 gravuritaj
tekstoj notighis la malalta akvonivelo kaj periodo de la seka
sezono de 74 jaroj en la pasintaj 1200 jaroj de Yangzi-rivero.
Jam che sia projektado de la barajho de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero
oni referencis la gravajn hidrajn donitajhojn sur la shtongravurajhoj
de Baiheliang.
Oni jam komencis fari modelon de la
shtongravurajhoj de Baiheliang kaj la shtato elspezis 420 milionojn
da juanoj por konstrui subakvan muzeon de Baiheliang.
Fosi trezorojn subtere
Nun
dekoj da arkeologiaj grupoj pene laboras sur pluraj prifosaj
lokoj che la Akvomastruma Konstruejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero
por savi la enterigitajn trezorojn.
Por tiu celo fakuloj uzas avangardajn
sciencajn metodojn, kia geofizika tekniko de sondado, per kiu
oni povas facile trovi la lokon de historiaj ruinoj kaj subteraj
historiaj objektoj sen grandarea prifosado.
Ghis hodiau che la konstruejo de la
Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni jam elterigis milojn da valoraj
historiaj objektoj. Estas ghojige, ke oni trovis restadejojn
kaj tombojn de ba-oj, unu el la fruaj antikvaj nacioj en la
china historio. Kvankam la historio de ba-oj estis notita sur
ostoj kaj testudaj sheloj de Shang-dinastio (16-a jc. a.K. --
11-a jc. a.K.), tamen kun tempopaso ghi estis iom post iom forgesita.
Nun fakuloj supozas, ke kun progreso de la arkeologia prifosado
la mistero de ba-oj estos malkovrita frue au malfrue.
Oni diris, ke Chinio estas kapabla
konstrui la plej grandan akvomastruman konstruon kaj ghi certe
bone protektos kaj savos la historiajn restajhojn de la loko.