Qinghai
situas sur altebenajho de okcidenta Chinio. Ghi estas provinco kun malalte disvolvighantaj
kulturo kaj ekonomio. Chinaj arkeologoj tamen trovis post longa prifosado kaj
studo, ke ghi estas longhistoria, kun abundo da kulturaj richajhoj.
Jam
en paleolitiko (t.e. antau 10-100 mil jaroj) tie aktivadis homoj. Arkeologoj trovis
restajhojn de tiuj antikvuloj che Tuotuo-rivero kaj Kekexili proksime de Tanggula-montaro
kaj Xiaochaidan-lago en Qaidam-baseno, shtonajn hakilojn, batilojn k.a. Ili supozis,
ke almenau antau 30 mil jaroj homoj komencis ekspluati la lokon en malbona natura
medio.
Poste oni prifosis la restajhojn en Liuwan
de Ledu, Datonghouzihe kaj Lajia de Minhe, kie estas amaso da historiaj objektoj
kaj tomboj de neolitiko kaj bronza epoko. Oni kun admiro aprezas la abundon da
antauhistoria kulturo de la loko.
Respondeculo
de la Arkeologia Instituto de Qinghai-provinco konigis, ke tie estas bone konservitaj
historiaj objektoj de peleolitiko, neolitiko kaj bronza epoko. La abundo da prahistoriaj
objektoj trovighas en vasta regiono de orienta Qinghai. Ghis la fino de 2001 tie
oni trovis 4300 lokojn kun historiaj objektoj, kaj en muzeoj de la provinco estas
konservataj pli ol 200 mil objektoj, el kiuj du trionoj estas neolitikaj kaj bronz-epokaj.
Ili havas gravan signifon por studi dislokighon de la antikvaj triboj, ilian civilizacian
evoluon kaj interrilatojn de diversaj kulturaj tipoj.
La
delikataj koloraj ceramikajhoj elterigitaj en la loko estas tre admirindaj. Arkeologoj
opinias, ke jam en neolitiko la ceramika produktado estis sufiche evoluinta kaj
eble estis projektistoj adekvataj al hodiauaj belartistoj. Tiam la kulturo prosperis
sur la altebenajho. La elterigitaj ceramikajhoj faritaj en la sama periodo estas
malpli bonaj ol tiuj en Qinghai kaj kvante kaj kvalite.
En
2000 la eltrovo kaj prifosado de Lajia-ruino faris la arkeologion de Qinghai multe
atentata de la tuta Chinio. Tiam elterighis valoraj objektoj kun klaraj historiaj
trajtoj, kiuj montris postsignojn de antauhistoria katastrofo kaj pro tio Lajia-ruino
estis rigardata kiel la plej grava arkeologia eltrovo en la sama jaro. Post 2-jara
prifosado oni trovis tie kamenon, placon, jadajhojn kaj multe da aliaj restajhoj.
Ili estas tre valoraj por studi la vivmedion kaj kulturan evoluon de la loghantoj
en nordokcidenta Chinio kaj esplori la civilizan evoluon de la prahistoria periodo
de la loko.