En
Zhelai-vilagho de Yongchang-gubernio, Gansu-provinco, che Qilian-monto
en la okcidenta parto de Chinio vivas altstaturaj homoj kun
malhelrugha hauto, alta nazo, profundaj okulkavoj kaj krispaj
haroj. Kvankam ili parolas han-lingvon kaj lau nacieco apartenas
al hanoj, tamen ili havas evidentajn trajtojn de europanoj.
Ili neniam vidis europanojn, tamen shatas kukon, similan al
pizzao, kaj plezurigas sin per toreo en festoj. Ili enterigas
la mortinton kun ties kapo direktita chiam okcidenten, t.e.
al Romanio.
En historiaj notoj legighas, ke en
la jaro 54 a.K. la potenca Romanio sendis 40 mil militistojn
al la nuna Irano. La komandoro estis Marcus Licinius Crassus.
Tie ili okupis vastan teron kaj forrabis multe da valorajhoj.
Post unu jaro, kiam tiu armeo direktis sin antauen, ghi falis
en sieghon de la malamikoj kaj estis frakasita. Kiam la venkita
armeo retirighis al Armenio, ghi refoje dronis en siegho de
persoj. Post akra batalo la romaniaj militistoj plejparte estis
mortigitaj kaj nur la unua filo de Crassus kun la unua korpuso
el 6000 militistoj sub sia gvido trarompis la sieghon, dum Crassus
mem estis kaptita kaj mortigita de la malamikoj. Post kelkaj
jaroj Romanio faris aliajn militojn kontrau Irano kaj fine subskribis
pacan traktaton, lau kiu ili devis reciproki la militkaptitojn.
Nur tiam Romanio trovis, ke komplete perdighis ghia unua korpuso,
kio farighis enigmo en la historio de Romanio kaj kaprompis
la okcidentajn historiistojn dum longaj jaroj.
Kiun rilaton havas la supre menciitaj
europaneskaj homoj en la china provinco Gansu kun la koncerna
noto en la romania historio? China profesoro Guan Yiquan faris
tiun demandon kaj solvis ghin.
Guan sin okupas pri esploro pri la
historio de Mez-Azio kaj orienten-translokigho de Romanio. Komparante
la historion de Chinio kun tiu de Romanio, li hazarde trovis,
ke la subita perdigho de la romania korpuso antau 2 mil jaroj
okazis en la sama tempo kun naskigho de la gubernio Ligegan.
Siatempe chinoj nomis Romanion Ligegan, sed kiun rilaton ili
havas inter si?
En sia esplorado Guan trovis, ke antau
2 mil jaroj la romania korpuso, kiu trarompis la sieghon, faris
plurajn batalojn kaj finfine ghiaj mil militistoj estis kaptitaj
de la china armeo kaj estis kondukitaj en la okcidentan parton
de la Okcidenta Han-imperio. Guan trovis la koncernan noton
en la historia dokumentaro "Biografio de Chen Tang el Historio
de Han-dinastio": ...En 36 a.K. generaloj de
Han-dinastio Gan kaj Chen kun 40 mil militistoj atakis la hunojn.
En la batalo ili trovis, ke inter la hunaj militistoj estas
stranga dungita trupo el pli ol cent militistoj, kiuj defendas
teran urbon, ekster kiu estas plurtavola ligna urbomuro¡
Ghia ataka maniero kaj defenda metodo per plurtavola ligna urbomuro
estis destinita por la antikvaj romanoj. De tio ni scias, ke
tiu dungita trupo certe estis parto de la perdighinta romania
korpuso.
Siatempe la generaloj Gan kaj Chen
gvidis tiujn militkaptitojn en la okcidentan parton de Chinio
kaj ordonis ilin fiksloghighi en la loko, kiun oni poste nomis
Ligegan kaj konstruis urbeton. Per landnomo oni nomis gubernion,
kies kauzo estis nur unu, t.e. tie loghas romanoj.
Kie situas Ligegan? Historiistoj opiniis,
ke ghi situas en la Koridora Regiono okcidente de la Flava Rivero,
sed ili ne sciis ghian precizan sidejon.
En 1996 Guan kaj lia filo Guan Heng
faris detalan esploron pri 70 antikvaj urboj en Gobio. Ili trovis
ne nur la spurojn de la tiamaj romanoj, sed ankau iliajn loghejojn
en la gubernio Yongchang de Gansu-provinco.
La patro kaj filo trovis ruinon de
antikva urbo che la piedo de Qilian-monto. Ili malkovris tie
antikvan tombon, kie estis kelke da blondaj haroj ankorau ne
eroziitaj kaj peco da rugha butono.
Arkeologoj konstatis, ke la tombomastro
estas europano. Kamparanoj trovis tie ankau objektojn por defendado
de la urbo kun plurtavola muro kaj chapo kun ideogramoj signifantaj
obeon al la kortego. La elterigitaj objektoj atestas, ke la
antikva kastelo Zhelai estas restajho de Yongchang, serchata
de Guan kaj lia filo multajn jarojn kaj ankau loghloko de la
romaniaj kaptitoj.
La patro kaj filo faris atenteman esploron
pri la tieaj moroj kaj precipe pri toreado kaj manghado kun
europanaj trajtoj. Ili venis al la konkludo, ke la tieaj vilaghanoj
estas posteuloj de la romaniaj militkaptitoj kaj en la historia
evoluo de miloj da jaroj ili estis multe influitaj de hanoj
kaj geedzighis al ili.
Guan Yiquan malsanighis dum la verkado
pri romaniaj militkaptitoj. Julie de 1998 li mortis, postlasante
siajn manuskriptojn el 380 mil ideogramoj. Lia filo Guan Heng
daurigis la verkadon kaj fine plenumis la verkon el 420 mil
ideogramoj. Ilia verko estis titolita "Homoj de Ligegan".
Zhelai-vilagho altiris al si pli kaj
pli multe da vizitantoj. Antau nelonge fakuloj de la Paleoantropologia
Instituto sub la China Akademio de Sciencoj faris analizon de
DNA al 300 homoj kaj konstatis, ke la tieaj vilaghanoj havas
sangrilaton kun europanoj.