Antau pli ol 5000 jaroj okazis inter
Huangdi kaj Yandi la unua granda milito de Chinio, nome Banquan-kampanjo. Esplorado
de specialistoj konstatis, ke la batalejo de Huangdi kaj Yandi, la prapatroj de
la china nacio, estas la nuna Banquan-vilagho en Yanqing-gubernio de Pekino.
La
plej frua noto pri Banquan-kampanjo legeblas en "Biografioj de Reghoj", la unua
artikolo de la antikva libro"Historiaj Notoj" antau 2000 jaroj. Tiu artikolo notis,
ke Huangdi multfoje batalis kun Yandi en Banquan kaj fine venkis lin kaj farighis
estro de la triboj. Specialistoj trovis en arkeologia esplorado, ke Banquan estas
la nomo de vilagho en Yanqing-gubernio de Pekino, ke en la nordokcidento de la
gubernio estas Banshan-monto kaj Banquan-fonto. Sub la monto estas Supra Banquan-vilagho
kaj Malsupra Banquan-vilagho.
Historiistoj certighis,
ke la loko estis ejo de Banquan-kampnajo, char ghi estis tre tauga por milito
en la antikveco: Tie estas proksima fonto nepre necesa por armeo, kaj krome la
tereno estas tre vasta, che monto. La loko favoras kaj atakon kaj defendon.
En
la lastaj jaroj arkeologoj trovis en Yanqing paleolitikajn objektojn antau 10
mil - 20 mil jaroj, 8 ruinojn de neolitika kulturo kaj 2 ruinojn de Shang-dinastio.
Specialistoj opiniis, ke konstato de la loko de
la kampanjo solvis la historiografian problemon nesolvitan dum longa tempo.