En
1929 oni trovis fosilian kranion de Pekin-homo kaj 147 fosiliajn pecojn de kaposto,
mandiblo kaj klaviklo en Zhoukoudian de Pekino. Komence ili konservighis en Xiehe-hospitalo.
En 1937 la japana armeo okupis Pekinon. Por protekti la fosiliojn Chinio decidis
transporti ilin al Nov-jorko. Dum la transportado la poshta shipo estis retenita
de la japana armeo kaj la fosilioj perdighis. Poste Chinio kaj Usono serchadis
la fosiliojn, sed vane.
Dum la pasintaj 50 jaroj
trovighis diversaj informoj pri la fosilioj. La nova spuro estis prezentita de
Zhai Liwei, estro de la Jilin-a Muzeo. Li legis en la artikolo "Japanoj vidis
la kranion de Pekin-homo": Antau la kapitulaco de Japanio paro da japanaj
geedzoj en Jilin vidis fosiliojn de kranio de Pekin-homo en du lignaj kestoj en
la hejmo de japana komandanto. La komandanto diris, ke tio estas malfacile akireblaj
fosilioj de kranio de Pekin-homo. La geedza paro vivas en Aramaki-gubernio, Japanio.
Lau analizo la fosilioj eble konservighis en Jilin.
La
artikolo ne menciis la lokon de la konservo, tamen oni konjektis, ke la fosilia
kranio de Pekin-homo tiam kashighis en la Manchura Fervoja Hospitalo. La hospitalo,
kiu starighis en 1923 kaj kies chiuj kuracistoj kaj laborantoj estis japanoj,
estis plej bone ekipita siatempe en Jilin. Ghi malkonstruighis en 1999.
Zhai
Liwei supozis kvar eblecojn:
1. ghi estis forportita
de la japana armeo dum la evakuo;
2.ghi estis forportita
de la sovetunia armeo post la kapitulaco de Japanio;
3.chinoj
forjhetis ghin kiel ordinaran kranion dum la enlanda milito;
4.
pro longa tempo ghi difektighis en la kashita loko.